Kamphirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kamphirundo
Eŭropa subspecio, H. r. rustica en Danio
Eŭropa subspecio,
H. r. rustica en Danio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Hirundo
Specio: H. rustica
Hirundo rustica
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
 Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Domhirundokamphirundo (Hirundo rustica) estas malgranda migranta paseroforma birdo trovebla en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko kaj pro tio la plej disvastigita specio de hirundo en la mondo.[1] Oni uzas ambaŭ nomojn, domhirundo kaj kamphirundo: la unuan pro tio, ke tiu ĉi specio tre ofte konstruas siajn nestojn ĉe kornicoj de domoj; la duan pro tio, ke la specio preferas kampojn aŭ etajn vilaĝojn al urboj, kio reflektiĝas ankaŭ en la latina scienca specifa nomo rustica, kio signifas kampa.

    Temas pri distingebla paseroforma birdo kun bluaj supraj partoj, longa, ege forkoforma vosto kaj kurbaj, pintoformaj flugiloj.[1] En granda parto de Eŭropo ĝi estas nomita simple hirundo; ĉar ĉefe en Nordeŭropo ĝi estas la ununura komuna specio nomita tiel ĉar ne estas murhirundoj.[2]

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Pluraj subspecioj ekzistas nome ses komune kaj ĝenerale agnoskataj, kiuj reproduktiĝas tra la tuta Norda Hemisfero. Kvar el ili estas ege migrantaj, kaj ties vintrejoj kovras multe de la Suda Hemisfero tiom sude kiom ĝis centra Argentino, la Kabprovinco de Sudafriko, kaj norda Aŭstralio.[1] Tiu tiom ampleksa teritorio estas kialo ke la specio ne estas endanĝerita, kvankam povas esti lokaj populacioj malpliiĝantaj pro specifaj minacoj, kiel la konstruo de internacia flughaveno ĉe Durban.[3]

    La kamphirundo estas birdo de malferma kamparo kiu plej ofte uzas artefaritajn strukturojn por reproduktiĝi kaj sekve disvastiĝis laŭ la homa etendiĝo. Ĝi konstruas neston pokalforman el kotobuletoj en kamparaj konstruaĵoj aŭ similaj strukturoj kaj manĝas insektojn prenitajn dumfluge.[4] Tiu ĉi specio vivas asocie al homoj, kaj ties insektomanĝa kutimaro kialas toleron de homoj, plifortigita pasintece de superstiĉoj en literaturaj kaj religiaj verkoj pro kaj proksimeco al homoj kaj pro rimerkebla jarmigrado.[5] La kamphirundo estas la nacia birdo de Estonio.

    Priskribo[redakti | redakti fonton]

    H. r. rustica en Anglio

    Maskla plenkreskulo de kamphirundo de la nomiga subspecio H. r. rustica estas 17–19 cm longa inklude 2–7 cm de longaj eksteraj vostoplumoj. Ĝi havas enverguron de 32–34.5 cm kaj pezas 16–22 g. Ĝi havas ŝtalbluajn suprajn partojn kaj ruĝajn frunton, mentonon kaj gorĝon, kiuj estas separataj el la blankaj subaj partoj de larĝa malhelblua brustozono. La eksteraj vostoplumoj estas longegaj, farante la distingan treforkoforman "hirundovoston." Estas linio de blankaj punktoj ĉe la fino de la supra vosto.[4]

    La ino estas simila laŭ aspekto, sed la vostodirektiloj estas iom pli mallongaj, bluo de la supraj partoj kaj brustozono estas malpli brila, kaj la subaj partoj estas pli palaj. La junulo estas pli bruna kaj havas pli palan ruĝecan vizaĝon kaj pli blankajn subajn partojn. En ĝi mankas ankaŭ la longaj vostodirektiloj de la plenkreskulo.[1]

    Tiu ĉi specio estas ege silenta en vintrejoj, sed printempe en reproduktejoj triladas ege melodie el ripozejoj.[6]

    La distinga kombino de ruĝa vizaĝo kaj blua brustozono faras ke la plenkreskulo de kamphirundo estas facile distingebla el la afrikaj specioj Hirundo kaj el la Aŭstralia hirundo (Hirundo neoxena) kun kies teritorio ĝi koincidas en Aŭstralazio.[1] En Afriko la mallongaj vostodirektiloj de la junuloj de kamphirundo ebligas konfuzon kun junuloj de Ruĝbrusta hirundo (Hirundo lucida), sed tiu lasta havas pli mallarĝan brustostrion kaj pli da blanko en la vosto.[7]

    Taksonomio[redakti | redakti fonton]

    La kamphirundo estis priskribita de Linnaeus en sia Systema Naturae en 1758 kiel Hirundo rustica, karakterizita kiel H. rectricibus, exceptis duabus intermediis, macula alba notatîs.[8] Hirundo signifas kiel en Esperanto; rusticus signifas "de kamparo."[9] Tiu ĉi specio estas la ununura de sia genro kiu havas teritorion etende ĝis Ameriko, ĉar plej parto de la specioj de Hirundo estas indiĝenaj de Afriko.

    Estas kelkaj taksonomiaj problemoj en la genro, sed la Ruĝbrusta hirundo, nemigranta loĝanto de Okcidenta Afriko, Konga baseno kaj Etiopio, estis iam traktata kiel subspecio de kamphirundo. La Ruĝbrusta hirundo estas iom pli malgranda ol sia migranta parenco, havas pli mallarĝan bluan brustozonon, kaj la plenkreskulo havas pli mallongajn vostodirektilojn. Dum flugo, ĝi ŝajnas ankaŭ iom pli pala sube ol la kamphirundo.[7]

    H. r. rustica en Pollando

    Subspecioj[redakti | redakti fonton]

    Estas ĝenerale agnoskataj ses subspecioj de kamphirundo. En orienta Azio, oni proponis kelkajn aldonajn aŭ alternativajn formojn, inklude saturata de Robert Ridgway en 1883,[10] kamtschatica de Benedykt Dybowski en 1883,[11] kaj mandschurica de Wilhelm Meise en 1934.[10] Pro necerto pri valideco de tiuj formoj,[11] tiu artikolo sekvas la traktadon de Turner kaj Rose.[1]

    • H. r. rustica, la nomiga eŭropa subspecio, reproduktiĝas en Eŭropo kaj Azio, tiom norde kiom ĝis la Arkta Cirklo, sude al Nordafriko, Mezoriento kaj Sikimo, kaj orienten ĝis la rivero Jenisejo. Ĝi migras laŭ larĝa zono vintrumi al Afriko, Arabio, kaj la Hindia subkontinento.[1] Tiu kamphirundo kiu vintrumas en suda Afriko estas el Eŭrazio almenaŭ ĝis 91°Or,[12] kaj oni scias, ke faras ĝis 11,660 km en sia ĉiujara migrado.[13]
    • H. r. transitiva estis priskribita de Ernst Hartert en 1910.[10] Ĝi reproduktiĝas en Mezoriento el suda Turkio al Israelo kaj estas parte nemigranta, kvankam kelkaj birdoj vintrumas en Orienta Afriko. Ĝi havas oranĝecruĝajn subajn partojn kaj rompitan brustozonon.[1]
    H. r. gutturalis en Japanio
    • H. r. savignii, la subspecio loĝanta en Egiptio, estis priskribita de James Stephens en 1817 kaj nomita tiel pro la franca zoologo Marie Jules César Savigny.[14] Ĝi similaspektas al transitiva, kiu havas ankaŭ oranĝecruĝajn subajn partojn, sed savignii havas kompletan larĝan brustozonon kaj pli klaran ruĝan nuancon en la subaj partoj.[15]
    • H. r. gutturalis, priskribita de Giovanni Antonio Scopoli en 1786,[10] havas blankecajn subajn partojn kaj rompitajn brustozonon. La brusta bruneco kaj pli subaj partoj estas pli rozkolorecaj.[16] Ĝi reproduktiĝas el centra kaj orienta Himalajo al Japanio kaj Koreio. Ĝi vintras tra tropika Azio el Barato kaj Srilanko oriente ĝis Indonezio kaj Novgvineo. Pliiĝantaj aroj estas vintrantaj en Aŭstralio. Ĝi hibridiĝas kun H. r. tytleri ĉe la areo de la rivero Amuro. Oni supozas, ke la du orientaj aziaj formoj estis iam geografie separataj, sed la nestolokoj havigitaj de la etendo de homa loĝado permesis la teritoriojn koincidi.[1] H. r. gutturalis estas vaganta al Alasko kaj Vaŝingtonio,[17] sed ĝi estas facile distingebla el la nordamerika reproduktanta subspecio, H. r. erythrogaster, pro la ruĝecaj subaj partoj de tiu lasta.[1]
    • H. r. tytleri, unuafoje priskribita de Thomas C. Jerdon en 1864, kaj nomita tiel pro la britia soldato, naturalisto kaj fotisto Robert Christopher Tytler,[10] havas tre oranĝruĝecajn subajn partojn kaj nekompletan brustozonon. La vosto estas iom pli longa.[16] Ĝi reproduktiĝas en centra Siberio sude al norda Mongolio kaj vintrumas el orienta Bengalo oriente al Tajlando kaj Malajzio.[1]
    H. r. erythrogaster en Vaŝingtonio, Usono
    • La subspecio de Nordameriko H. r. erythrogaster, priskribita de Pieter Boddaert en 1783,[10] diferenciĝas el la eŭropa subspecio pro tio, ke havas pli ruĝajn subajn partojn kaj pli mallarĝan, ofte nekompletan, bluan brustozonon. Ĝi reproduktiĝas tra Nordameriko, el Alasko al suda Meksiko, kaj migras al la Malgrandaj Antiloj, Kostariko, Panamo kaj Sudameriko por vintrumi.[6] Kelkaj povas vintrumi en la plej sudaj partoj de la reprodukta teritorio. Tiu ĉi subspecio trapasas Centramerikon en mallarĝa fronto kaj estas abundan dum la pasado en la malaltaj teroj de ambaŭ marbordoj.[18]

    Neatendite, analizoj de DNA montris, ke la kamphirundoj de Nordameriko koloniigis la regionon de la lago Bajkal en Siberio, disdirekto mala al plej parto de ŝanĝoj en distribuo inter Nordameriko kaj Eŭrazio.[19]

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Habitato kaj teritorio[redakti | redakti fonton]

    La preferata habitato de la Kamphirundo estas malferma kamparo kun malalta vegetaĵaro, kiel paŝtejoj, herbejoj kaj farmoj, prefere ĉe akvo. Tiu hirundo evitas densajn arbarojn aŭ dense konstruitajn lokojn. Gravas atingeblaj malfermaj strukturoj kiel grenejoj, staloj aŭ magazenoj por havigo de nestolokoj, kaj videblaj lokoj kiel kabloj, tegmentobordoj aŭ nudaj branĉoj por ripozo por la birdoselekto de la reprodukta teritorio.[4]

    Ĉe Kolkato, Barato

    Ĝi reproduktiĝas en la Norda Hemisfero el marnivelo al kutimaj 2,700 m,[20] sed ĝis 3,000 m en Kaŭkazo[4] kaj Nordameriko, kaj ne ĉeestas nur dezertojn kaj la malvarmajn kaj plej nordajn partojn de la kontinentoj. Kutime evitas urbojn, kaj en Eŭropo estas anstatauita en urbaj areoj de la Murhirundo. Tamen, en Honshū, la kamphirundo estas pli urba birdo, dum la Ruĝpuga hirundo (Cecropis daurica) anstataŭas ĝin kiel rura specio.[1]

    Vintre, la kamphirundo estas pli diversa, evitante nur la densajn arbarojn kaj la dezertojn.[21] Ĝi estas plej komuna en habitatoj de malferma, malalta vegetaĵalaro, kiel savanoj kaj ranĉoj, kaj en Venezuelo, Sudafriko kaj Trinidado kaj Tobago ĝi estas priskribita kiel specife allogata de la restaĵoj de la rikolto de sukerkano.[6][22] Individuaj birdoj kutime revenas al sama vintrejo ĉiujare[23] kaj ariĝas el ampleksa areo al komuna ripozejo en kanejoj. Tiuj ripozejoj povas esti ege grandaj, unu en Niĝerio havis ĉirkaŭ 1.5 milionon da birdoj.[24] Tiuj ripozejoj estas supozeble protekto el predantoj. Estas certigita, ke la kamphirundo reproduktiĝas en la plej mezvarmaj partoj de sia vintra teritorio, kiel la montaroj de Tajlando kaj en centra Argentino.[1][25]

    Migrado de kamphirundoj inter Britio kaj Sudafriko estis jam kontrolita ekde 1912 per ringita birdo de James Masefield.[26]

    Kiel esperebla por longdistanca migranto, tiu birdo estis kiel vaganto en tiom malproksimaj areoj kiel Havajo, Bermudo, Gronlando, Tristan da Cunha kaj la insuloj Malvinoj.[1]

    Manĝado[redakti | redakti fonton]

    Ili ĉefe manĝas insektojn.

    Dumfluge

    Kamphirundoj estas similaj laŭ kutimaro al aliaj aeraj insektovoruloj, inklude aliajn hirundojn kaj eĉ nerilatajn apusojn. Ĝi ne estas specife rapida fluganto, kun supozata rapido de ĉirkaŭ 11 m/s kaj flugilfrapado de ĉirkaŭ 7–9 fojoj ĉiusekunde,[27] sed ĝi havas lertecon necesan por manĝi flugintajn insektojn dumfluge kaj eĉ por akrobati inter irantaj aŭtoj surstrate aŭ je malaltega alteco de ĉirkaŭ 10 cm supergrunde, ĉefe antaŭ aŭ post pluvo. Ĝi estas ofte vidata flugante relatively malalte en malfermaj aŭ duonmalfermaj areoj.

    Kamphirundoj tipe manĝas je 7–8 m super malprofunda akvo aŭ grundo, ofte sekvante animalojn, homojn aŭ terkulutran maŝinaron por kapti ĝenitajn insektojn, sed eventuale prenas ankaŭ erojn el la akvosurfaco, muraj aŭ plantoj. En la reproduktaj areoj, grandaj muŝoj komponas ĉirkaŭ 70% de la dieto.[4] En vintrejoj, Hymenoptera, ĉefe flugantaj formikoj, estas gravaj manĝeroj. Dum ovodemetado, Kamphirundoj ĉasas laŭ paroj, sed formas ofte grandajn arojn alitempe.[1]

    Kamphirundoj trinkas per surfaca ŝvebado super lagoj aŭ riveroj kaj englutante akvon per sia malferma buŝo. Tiu birdo banas sin per simila metodo, plonĝante en akvon dum momento dumfluge.[23]

    Kamphirundoj ariĝas en komunaj ripozejoj post reproduktado, foje ĝis de milo. Kanejoj estas regule elektataj.[28] Tiuj kanejoj estas grava manĝofonto antaŭ aŭ dum migrado; kvankam Kamphirundoj estas tagaj migrantoj kiuj povas manĝi dum fluge dum veturado.[29]

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Idoj kaj ovoj en nesto kovrita de ĉevalharoj
    Hirundo rustica

    Maskloj de Kamphirundoj revenas al la reprodukta teritorio antaŭ inoj kaj selektas nestolokon, kiu estas rimarkata de inoj per cirkla flugo kaj kanto. La reprodukta sukceso de masklo rilatas al longo de siaj vosto direktiloj, ĉar longaj plej alloĝas inojn.[4][30] Maskloj kun pli longaj vostoplumoj estas ĝenerale pli longvivaj kaj sanaj, kaj tiel inoj atingas per tiu formo de selekto pli sanajn idojn.[31]

    Maskloj kun longaj direktiloj havas ankaŭ pli grandajn blankajn vostopunktojn, kaj ĉar plumomanĝantaj laŭsoj preferas blankajn plumojn, grandaj blankaj vostopunktoj sen damaĝo de parazitoj denove pruvas reproduktan kvaliton; tiele estas pozitiva asocio inter punktogrando kaj la nombro de ĉisezonaj idoj.[32]

    Idoj en nesto

    Ambaŭ seksoj defendas la neston, sed la masklo estas precize agresa kaj teritoria.[1] Paroj restas kune por reproduktiĝi dumvive, sed eksterpara sekspariĝado estas komuna, ĉar tiu specio estas genetike poligama, spite esti socie monogama.[33] Masklo viglas inan aktivon por eviti perfidon.[34] Masklo povas uzi diskonvinkajn alarmvoĉojn por interrompi eksterpara pariĝado al sia partnero.[35]

    Kiel la alternativa nomo Domhirundo implicas, Kamphirundoj tipe nestumas en atingeblaj konstruaĵoj kiel grenejoj kaj staloj, aŭ sub pontoj aŭ havenetoj. La pokalforma nesto estas lokita ĉe trabo aŭ kontraŭ taŭga vertikala surfaco. Ĝi estas konstruita de ambaŭ seksoj, kvankam plej ofte de la ino, per kotobuletoj kolektitaj en sia beko kaj kovrita de herberoj, plumoj, algoj [36] aŭ aliaj mildaj materialoj.[1] Kamphirundoj povas nesti kolonie kie estas sufiĉe bonkvalitaj nestolokoj, kaj ene de kolonio, ĉiu paro defendas teritorion ĉirkaŭ la nesto kio, ĉe eŭropa subspecio, estas 4 al 8 m. Kolonioj estas pli grandaj en Nordameriko.

    Junulo manĝigata

    Almenaŭ en Nordameriko, Kamphirundoj foje engaĝiĝas en mutualisma rilato kun fiŝagloj. Kamphirundo konstruas sian neston ĉe fiŝagla nesto, ricevante protekton el aliaj rabobirdoj kiuj estas forpelitaj de la nure fiŝomanĝanta fiŝaglo. Fiŝaglo estas alarmita de eventuala ĉeesto de tiuj predantoj per la alarmvoĉo de la hirundoj.

    Antaŭ manfaritaj nestolokoj iĝis komunaj, Kamphirundoj nestis en klifoj aŭ kavoj, sed tio estas nuntempe rara. La ino demetas 2 al 7, sed plej ofte 4 aŭ 5, ruĝecpunktitajn blankajn ovojn. En Eŭropo, ino faras preskaŭ la tutan kovadon, sed en Nordameriko masklo povas kovi ĝis 25 % de la tempo. La kovado daŭras kutime 14–19 tagojn, kun aliaj 18–23 tagoj antaŭ elnestiĝo. Junuloj restas kaj estas manĝigataj de la gepatroj dum unu semajno post elnestiĝo. Eventuale la unujaraĝaj birdoj el la unua ovodemetado povas helpi en la manĝigado de la idoj de la dua ovodemetado.[1]

    Manĝigotaj idoj

    Kamphirundoj ĉikanas entrudulojn kiel katojakcipitroj kiuj alvenas tro proksime de sia nesto, ofte flugante tre proksime de la minaco.[31] Plenkreskaj Kamphirundoj havas malmulte da predantoj, sed kelkaj estas prenataj de akcipitroj, falkoj kaj strigoj. Nestoparazitado de bovobirdoj en Nordameriko aŭ de kukoloj en Eŭrazio estas rara.[4]

    Okazas kutime du ovodemetadoj, kaj la origina nesto estas reuzata por la dua ovodemetado kaj eĉ estas riparita kaj reuzata por venontaj jaroj. Reprodukta sukceso de ovoj estas de 90 % kaj de idoj 70–90 %. Averaĝa morteco estas de 70–80 % en la unua jaro kaj de 40–70 % ĉe plenkreskuloj. Kvankam oni atingas aĝojn de pli ol 11 jaroj, plej parto survivas malpli de 4.[1]

    Kamphirundoj hibridiĝas kun la Klifhirundo (Petrochelidon pyrrhonota) kaj la Kavhirundo (P. fulva) en Nordameriko, kaj kun la Murhirundo (Delichon urbicum) en Eŭrazio, kun kiu oni faras unu el la plej komunaj paserinaj hibridoj.[31]

    Statuso[redakti | redakti fonton]

    Kamphirundo

    Kamphirundoj havas enorman teritorion, kun ĉirkaŭ totala etendo de 10 milionoj da km kaj populacio de 190 milionoj da individuoj. Pro tio la specio estas konsiderata kiel "malplej zorgiga" de la Ruĝa Listo de 2007 IUCN Red List,[20] kaj ne havas specialan statuson laŭ la Konvencio CITES, kiu reguligas internacian komercon de specimenoj de sovaĝaj animaloj kaj plantoj.[37]

    Tiu ĉi estas specio kiu historie profitis el arbarklarigado, kiu kreis malfermajn habitatojn, kaj el homa loĝado, kiu havigis al ili abundon de sekuraj manfaritaj nestolokoj. Estis lokaj malpliiĝoj pro uzado de DDT en Israelo en la 1950-aj jaroj, pro konkurenco por nestolokoj kun paseroj en Usono en la 19a jarcento, kaj pliiĝanta malpliiĝo en multaj partoj de Eŭropo kaj Azio pro agrikultura intensigo, reduktanta la disponeblon de insektoj manĝotaj. Tamen, estis pliiĝoj en la populacio de Nordameriko dum la 20a jarcento pro la granda disponeblo de nestolokoj kaj sekva etendo de teritorio, inklude la koloniigo de norda Alberta.[1]

    Specifa minaco al vintrumantaj birdoj el eŭropaj populacioj estas la transformado fare de sudafrika registaro de surterigejo de malgrandaj aviadiloj ĉe Durban en internacia flughaveno por la Futbala Mondpokalo 2010. La malgranda kanejo de 250 m2 de Monto Moreland estas nokta ripozejo por pli da 3 milionoj da Kamphirundoj, kio estas 1 % de la monda populacio kaj 8 % de la eŭropa populacio. Oni volas forigi la kanejon pro tio, ke la birdoj povus minaci la sekurecon de la aviadiloj.[20][38] Tamen, sekvante detalan evaluon, radarteknologio permesus aviadilojn uzi la flughavenon kaj esti avertitaj de la birdomovojn kaj, se necese, agi por eviti la birdarojn.[39]

    Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

    Masklo

    Kamphirundoj estas alloga birdo kiu manĝas flugantajn insektojn kaj estis tolerataj de homoj kies konstruaĵojn ili uzas por nestumi. Kiel unu el la plej fruaj migrantoj, tiu rimarkinda specio estis vidata ankaŭ kiel frua pruvo de la alproksimo de somero.[40]

    En la Malnova Mondo, Kamphirundoj ŝajne uzis homfaritajn strukturojn kaj pontojn ekde senmemora tempo.[41] Frua referenco de Vergilio en la Georgiko (29 BC) ...garrula quam tignis nidum suspendat hirundo (...la trilanta hirundo pendas sian neston el la traboj).[42]

    Oni supozas, ke Kamphirundoj ekpendis siajn nestojn al loĝejoj de Usonaj indiĝenoj en la frua 19a jarcento, kaj la sekva disvastiĝo de setlejoj tra Nordameriko kaŭzis mirindan populacietendon de la specio tra la tuta kontinento.[19]

    En literaturo[redakti | redakti fonton]

    Multaj literaturaj referencoj estas bazita sur la nordena migrado de Kamphirundoj kiel simbolo de printempo aŭ somero. La proverbo pri neceso de pli ol unu pruvero estas tiom antikva kiom ĝis Aristotelo en sia Nikomakea Etiko: "Kiel ununura hirundo aŭ tago ne faras printempon, tiel ununura fojo ne faras fortunan aŭ feliĉan homon."[40]

    Kamphirundoj simbolas la venon de printempo kaj pro tio de amo en Pervigilium Veneris, malfrua Latina poemo. En "The Waste Land," T. S. Eliot citis la linion "Quando fiam uti chelidon [ut tacere desinam]?" ("Kiam mi estos kiel la hirundo, por ĉesi esti silenta?") Tio aludas al versio de la mito de Filomela kie ŝi iĝas najtingalo kaj ŝia fratino Prokne iĝas hirundo; en malpli familiaj versioj, la du specioj estas revertitaj.[43] Aliflanke, imago de la asembleo de hirundoj por ilia sudena migrado konkludas la odon de John Keats nome "To Autumn."

    Estas mencioj de Kamphirundoj en la Biblio, kvankam ĝi ŝajnas konfuze kun apusoj en multaj tradukoj,[44] aŭ eble kun aliaj hirundaj specioj kiuj reproduktiĝas en Israelo.[28] Tamen, "La pasero trovis por ŝi hejmon kaj la hirundo neston al si, kie ŝi povas zorgi siajn idojn" el Biblio Psalmoj 84, 3, ŝajne aludas la kamphirundon.[44]

    Kamphirundoj estas ankaŭ cititaj en kelkaj verkoj de William Shakespeare pro la rapido de ties flugo; ekzemple: "True hope is swift, and flies with swallow's wings ..." (La vera espero estas rapida kaj flugas per flugiloj de hirundo” el Akto 5a de Rikardo Tria, kaj "I have horse will follow where the game Makes way, and run like swallows o'er the plain." (Mi havas ĉevalon kiu sekvos kiam la ludo pluos kaj kuros kiel hirundoj super la ebenaĵo) el la dua akto de Titus Andronicus. Shakespeare referencas ankaŭ la ĉiujaran migradon de la specio poezie en The Winter's Tale, Akto 4a: "Daffodils, That come before the swallow dares, and take The winds of March with beauty; violets dim, ...". (Narciso, kiuj venas antaŭ kiam la hirundo kuraĝas kaj prenas la martajn ventojn per belo; malhelaj violoj...).

    Kamphirundo in Nederlandsche Vogelen 1770

    Ĉe kulturo[redakti | redakti fonton]

    Gilbert White fine de la 18a jarcento jam studis la Kamphirundojn detale en sia pionira verko The Natural History of Selborne, sed eĉ tiu ĉi zorgema observanto estis necerta ĉu hirundoj migras aŭ hibernas vintre.[45] Krome, ties longaj veturadoj estas konataj, kaj tatuo de hirundo estas populara inter maristoj kiel simbolo de sekura reveno; la tradicio sugestas, ke maristo havu tian tatuon post marveturi 5,000 marmejloj (9,260 km, 5,755 mejlojn). Dua hirundo estu aldonata post kromaj 10,000 marmejloj (18,520 km, 11,510 mejlojn).[46]

    Pasintece, tolero al tiu bonfara insektomanĝanto estis plifortigita per superstiĉoj rilate damaĝon al hirundonesto. Tio estus kialo por ke bovoj produktu ĉu filakton ĉu nenian lakton aŭ por ke kokinoj ĉesu ovodemeti.[47] Tio povas esti kialo de longvivdaŭro de hirundonestoj. Survivo, per ĉiujara taŭga riparado, por 10–15 jaroj estas kutima, kaj oni konas neston kiu estis okupita dum 48 jaroj.[47]

    En heraldiko tiu birdo reprezentas plej junajn idojn kiuj ne havas terojn. Ĝi estas, kiel apusoj, reprezentata senpieda, kio estis iam komuna kredo.[48] Kiel sekvo de kampanjo de ornitologoj, Kamphirundoj estis deklaritaj kiel nacia birdo de Estonio ekde la 23a de junio de 1960.[49][50]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) Swallows & martins: an identification guide and handbook. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51174-7. p164–169
    2. See Gill, Frank, and Wright, Minturn, Birds of the World: Recommended English Names (Princeton 2006), ISBN 978-0-691-12827-6
    3. Guardian
    4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Snow, David; Perrins, Christopher M (editors). (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumoj). Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X. p1061–1064
    5. Cocker
    6. 6,0 6,1 6,2 Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5. p691
    7. 7,0 7,1 Barlow, Clive; Wacher, Tim; Disley, Tony. (1997) A Field Guide to birds of The Gambia and Senegal. Robertsbridge: Pica Press. ISBN 1-873403-32-1. p279
    8. latine Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 191.
    9. uk.rec.birdwatching, scientific bird names explained. 28a novembro 2007
    10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 (2002) “Systematic notes on Asian birds. 31. Eastern races of the barn swallow Hirundo rustica Linnaeus, 1758”, Zoologische Verhandelingen, Leiden 340, p. 201–203. Alirita 2007-11-17.. 
    11. 11,0 11,1 (2001) “Systematic notes on Asian birds. 13. A preliminary review of the Hirundinidae”, Zoologische Verhandelingen, Leiden 335, p. 127–144. Alirita 2007-11-17.. 
    12. European Swallow Hirundo rustica. SAFRING results. Avian Demography Unit, Department of Statistical Sciences, University of Cape Town. Arkivita el la originalo je 2007-12-11. Alirita 2007-12-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-11. Alirita 2008-12-27.
    13. Bird ringing across the world. EURING Newsletter - Volume 1, November 1996. Euring. Arkivita el la originalo je 2012-11-15. Alirita 2007-12-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-03. Alirita 2008-12-27.
    14. Dekker, René (2003). “Type specimens of birds. Part 2.”, NNM Technical Bulletin 6, p. 20. Alirita 2001-11-24.. 
    15. Mullarney
    16. 16,0 16,1 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Smithsonian Institution and Lynx Edicions. ISBN 8487334679.
    17. Sibley, David. (2000) The North American Bird Guide. Pica Press. ISBN 1-873403-98-4.
    18. Stiles, Gary; Skutch, Alexander. (2003) A guide to the Birds of Costa Rica. Ithaca, New York: Cornell University Press. ISBN 0-8014-2287-6. p343
    19. 19,0 19,1 Williams, Nigel (aprilo 2006). “Swallows track human moves”, Current Biology 16 (7), p. R231. doi:10.1016/j.cub.2006.03.031. 
    20. 20,0 20,1 20,2 BirdLife International Species factsheet: Hirundo rustica. BirdLife International. Alirita 2007-12-06. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "BirdLife2" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
    21. Sinclair, Ian; Hockey, Phil; Tarboton, Warwick. (2002) SASOL Birds of Southern Africa. Cape Town: Struik. ISBN 1-86872-721-1. p294
    22. ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Ithaca, New York: Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2. p315–6
    23. 23,0 23,1 Burton, Robert. (1985) Bird behaviour. Londono: Granada. ISBN 0-24-612440-7.
    24. Bijlsma, B & B van den Brink (2003) "A Barn Swallow Hirundo rustica roost under attack: timing and risks in the presence of African Hobbies Falco cuvieri Arkivigite je 2008-10-31 per la retarkivo Wayback Machine". Ardea 93 (1): 37-48
    25. Lekagul, Boonsong; Round, Philip. (1991) A Guide to the Birds of Thailand. Bangkok: Saha Karn Baet. ISBN 974-85673-6-2. p234
    26. (2002) The Migration Atlas: Movements of the Birds of Britain and Ireland. T & AD Poyser. ISBN 0-7136-6514-9. p462
    27. (August 2001) “Kinematics of the barn swallow (Hirundo rustica) over a wide range of speeds in a wind tunnel”, The Journal of Experimental Biology 204 (15), p. 2741–2750. Alirita 2007-12-01.. 
    28. 28,0 28,1 Mullarney, Killian; Svensson, Lars; Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (1999) Collins Bird Guide. Londono: HarperCollins. ISBN 0-00-219728-6. p242
    29. . The EURING Swallow Project in Italy. Euring Newsletter, Volume 2 (December 1998). Arkivita el la originalo je 2015-06-29. Alirita 2007-12-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-06-29. Alirita 2008-12-28.
    30. (September 2003) “Do male barn swallows (Hirundo rustica) experience a trade-off between the expression of multiple sexual signals?”, Behavioral Ecology and Sociobiology 54 (5), p. 465–471. doi:10.1007/s00265-003-0642-z. 
    31. 31,0 31,1 31,2 Møller, Anders Pape. (1994) Sexual Selection and the Barn Swallow. Oksfordo: Oxford University Press, p. 245. ISBN 0-19-854028-0.
    32. (December 1999) “Sexual selection for white tail spots in the barn swallow in relation to habitat choice by feather lice”, Animal Behaviour 58 (6), p. 1201–1205. doi:10.1006/anbe.1999.1249. 
    33. (November 1997) “Extra-pair paternity and tail ornamentation in the barn swallow”, Behavioral Ecology and Sociobiology 41 (5), p. 353–360. doi:10.1007/s002650050395. 
    34. Møller, Anders Pape (oktobro 1985). “Mixed reproductive strategy and mate guarding in a semi-colonial passerine, the swallow Hirundo rustica”, Behavioral Ecology and Sociobiology 17 (4), p. 401–408. doi:10.1007/BF00293220. 
    35. Møller, Anders Pape (1990). “Deceptive use of alarm calls by male swallows, Hirundo rustica: a new paternity guard”, Behavioral Ecology 1 (1), p. 1–6. doi:10.1093/beheco/1.1.1. 
    36. Duffin, K. (1973). “Barn Swallows use freshwater and marine algae in nest construction”, Wilson Bull. 85, p. 237–238. 
    37. Dewey, Tanya; Roth, Chava. Hirundo rustica. Animal Diversity Web. University of Michigan Museum of Zoology (2002). Alirita 2007-11-19.
    38. "World Cup airport 'threatens swallow population'", The Guardian, 2006-11-16. Kontrolita 2007-11-27.
    39. Froneman, Albert; Bortle, Jon; Merritt, Ron, "Draft swallow monitoring and bird aircraft interaction" (PDF), Environmental Impact Assessment Report, Dube TradePort Environmental Impact Assessment Information Center, April 2007. Kontrolita 2007-11-29. Arkivigite je 2008-06-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-16. Alirita 2021-08-13.
    40. 40,0 40,1 Welldon, James Edward Cowell (translator). [1897] (1987) “Book 1, chapter 6”, The Nicomachean Ethics of Aristotle. Buffalo: Prometheus. ISBN 0-87975-378-1.
    41. Turner, Angela K. (2006) The Barn Swallow. Londono: T. & A. D. Poyser. ISBN 0-7136-6558-0.
    42. latine Virgil, The Georgics Tekstolibro 4a linio 307. konsultita la 28an de novembro 2007
    43. Nims, John Frederick. (1981) The Harper Anthology of Poetry. Nov-Jorko: Harper and Row. ISBN 0-06-044846-6.
    44. 44,0 44,1 "Swallow", International Standard Bible Encyclopedia, Bible History Online. Kontrolita 2007-11-18.
    45. White, Gilbert. [1789] (1887) The Natural History and Antiquities of Selborne. Londono: Cassell & Company, p. 38–39. OCLC 3423785.
    46. Hardtack and marlinspikes – life and work aboard ship (PDF). Sailors' tattoos post-visit activity, teachers' handout. Maritime Museum of British Columbia. Alirita 2007-12-01.
    47. 47,0 47,1 Cocker, Mark; Mabey, Richard. (2005) Birds Britannica. Londono: Chatto & Windus. ISBN 0-7011-6907-9.
    48. Cooper, JC. (1992) Symbolic and Mythological Animals. Londono: Aquarian Press, p. 218–19. ISBN 1-85538-118-4.
    49. The State - Structure and Symbols. Estonia. Estonian Embassy in London. Arkivita el la originalo je 2007-11-15. Alirita 2007-11-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-15. Alirita 2008-12-29.
    50. National symbols of Estonia. The Estonia Institute. Alirita 2007-11-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-09. Alirita 2008-12-29.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.