DDT

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diklor-difenil-trikloretano (DDT) estas insekticido, kiu estis uzata – kaj parte estas uzata - ekde la 1940-oj por kontraŭbatali damaĝbestojn, ĉefe kontraŭ plasmodio. La insekticida efiko de DDT okazas kiel kontaktveneno kaj manĝoveneno.

DDT estas malpermesata en Usono kaj en plimulto de la riĉaj landoj.

DDT apartenas – spite al la relative malalta veneneco por la homoj (venenetaj simptomoj ĉe 0,7 g, mortiga dozo ĉe ĉ. 20 g)- al la 12 plej konataj organikaj venenaĵoj. Tiuj estas malpermesitaj laŭ la Stokholma Konvencio, la 22-an de majo en 2001.

La problemo kun DDT estas, ke ĝi en la naturo nur tre malrapide malkonstruiĝas – la duoniĝa tempo daŭras 10 ĝis 20 jarojn – kaj tiel riĉiĝas tra la nutroĉeno en la grasa histo de la homo kaj bestoj. La biologia duoniĝa tempo (tiu tempo, kiu necesas por duona malkonstruo, foriĝo el la korpo) de la akceptita DDT daŭras 1 jaron.

Laŭ novaj esploroj, cinamoleo havas similajn efikojn, tiel ĝi povas estis alternativo al DDT.

Historio[redakti | redakti fonton]

DDT estis unuafoje produktita en 1874 de la aŭstra kemiisto Othmar Zeidler. La insekticidan efikon malkovris la svisa Paul Hermann Müller nur en 1939, pro tio en 1948 li ricevis Nobel-premion en medicino.

La industria produktado komenciĝis en la 1940-oj. DDT estis uzata komence kiel kontraŭ malaria kemiaĵo, pli poste kiel "ĉiucelaĵo" kontraŭ ĉiu insektoj. Oni uzis DDT ĉe rekrutoj de la usona armeo por protekti kontraŭ pedikoj. La soldatoj estis pudritaj kaj ricevis DDT-impregnitajn ĉemizojn. Post 1945 oni uzis ĝin kontraŭ tifo, kiel plantoprotektilon, eĉ endome kiel ŝprucaĵon.

Meze de la 1950-oj estis konataj la unuaj damaĝaj efikoj de DDT en formo de granda birdomorto. En la jaro 1963 aperis la libro Silent Spring (Muta Printempo) de la usona biologo Rachel Carson, en kiu ŝi prognozis "mutan printempon" pro la birdomortoj. La usona Medioprotekta Ministerio priparoligis la temon nur 8 jarojn poste kaj tio kondukis al DDT-malpermesoj:

  • 1972 malpermeso de surmerkatigo (Usono)
  • 1972 malpermeso de surmerkatigo en Germanio
  • 1978 produkta malpermeso en Germanio

DDT estis produktita en GDR sub nomo Hylotox 59 ankoraŭ ĝis 1989.

Du vizaĝoj de DDT[redakti | redakti fonton]

Bona[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo por sukcesa batalo kontraŭ malario estas Cejlono. La trafitaj personoj en Cejlono: en 1948 estis 2,8 milionoj da personoj, kiam la registaro decidis uzi DDT kaj en 1963 nur 17 homoj suferis je malario. Post tio, la registaro decidis fini la projekton. Sekvajare jam 170 homoj, en 1969 jam 2,5 milionoj da homoj suferis je malario.

Oni proponas la uzadon de DDT en la tropikaj malriĉaj landoj kiel ŝprucaĵon de la dominterna muro. Oni asertas, ke tio ne estas danĝera kaj ke tio efikas, kiel eksperimento el 2000 montras.

Malbona[redakti | redakti fonton]

  • damaĝo de la medio
  • aperas rezistaj insektoj
  • malaperas ankaŭ la utilaj insektoj
  • akumiliĝas DDT en la korpo (grasa histo), fine de la nutroĉeno
  • malsanoj, nefekundaj ovoj

teknika DDT[redakti | redakti fonton]

En la teknika DDT aperas diversaj izomeroj kaj metabolitoj en diversaj koncentraĵoj:

  • 70% 4,4'-DDT
  • 15% 2,4'-DDT
  • 5% 4,4'- DDD
  • pluaj

Strukturo kaj ecoj[redakti | redakti fonton]