Saltu al enhavo

Honŝu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Honshū)
Honŝu
insulo en Japanio [+]

AkvejoJapana maro, Pacifiko

Koordinatoj36° 0′ N, 138° 0′ O (mapo)36138Koordinatoj: 36° 0′ N, 138° 0′ O (mapo)
Ĉefa lokoTokio
Plej alta punktoFuĵi-Monto
- alteco3 776 m T.P.

Longo1 300 km (808 mi)
Larĝo240 km (149 mi)
Akvokolektejo227 939,66 km² (22 793 966 ha) [+]
Areo227 939,66 km² (22 793 966 ha) [+]
Loĝantaro104 000 000 [+] (2010)

Honŝu (Japanio)
Honŝu (Japanio)
DEC
Map
Honŝu
Vikimedia Komunejo:  Honshu [+]
vdr

HonŝuHonŝuo[1] (japane 本州 [honʃu] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la plej granda japana insulo.

Honŝu longas 1300 kilometroj kaj havas 230 500 km², kio faras ĝin la 7a plej granda insulo en la mondo. Tie loĝas ĉirkaŭ 98 milionoj personoj.

Plej alta loko de Honŝu estas la Monto Fuĝi kun 3776 metroj.

Plej grandaj urboj estas Tokio, Jokohamo, Osako, Nagojo, Kobeo, Kioto, Sendaj, Niigata kaj Hiroŝimo.

Plej longa rivero estas la Ŝinano.

Biogeografie Honŝuo troviĝas en la orient-azia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi interalie entenas la honŝuajn alpajn koniferarojn.

Honŝu kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Honŝuon:

En lia akompano Utnoa superlibelas
la landon de Honŝuo, meze de maro safira.
Ili alflugas Kjoton, kaj poste Sanhusagendon,
la lignan konstruaĵon sur tuta mondo plej vastan,
sanktejojn ĝardenitajn kun harmonia primeto.[2]
  1. Laŭ PEJVO
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 114.