Kokoformaj birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kokoformaj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Temminck, 1820
Familioj

Megapodiedoj
Numidedoj
Odontoforedoj
Fazanedoj
Meleagredoj
Tetraonedoj
Kracedoj
(?)Mesitornitedoj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Masklo de Griza koko, Gallus sonneratii

Kokoformaj birdoj estas birda ordo de fortikaj surgrunde manĝantaj specioj, kiu enhavas meleagrojn, lagopojn, koturnojn, fazanojn kaj aliajn. Ĉirkaŭ 290 specioj estas tutmonde. El ili almenaŭ unu troviĝas en esence ĉiu ajn parto de la tutmondaj kontinentoj (escepte la plej internaj dezertoj kaj konstanta frosto). Ili estas pli raraj en insuloj, kaj kontraste al la tre proksime rilataj Anseroformaj forestas el insuloj de oceanoj - escepte se enmetitaj tie fare de homoj. Kelkaj specioj estis aldomigitaj dum ties longa kaj etenda rilataro kun homoj.

Tiu ordo enhavas ĉefe agnoskitajn kvin familiojn: nome Fazanedoj (inklude kokojn, koturnojn, perdrikojn, fazanojn, meleagrojn, kaj tetraojn), Odontoforedoj (aŭ novmondaj koturnoj), Numidedoj (numidoj), Kracedoj (inklude ĉaĉalakoj kaj mutuoj), kaj Megapodedoj (nestamasuloj, kovejbirdoj aŭ amaskonstruistoj). Ĉiuj gravas kiel semodisigantoj kaj predantoj en la ekosistemoj kie ili loĝas, kaj estas ofte bredataj kiel ĉasbirdoj fare de homoj por ties viando kaj ovoj kaj por distra ĉasado. Multaj kokecaj specioj estas lertaj kurantoj kaj fuĝas el predantoj per kurado pli ol per flugado. Maskloj de plej specioj estas pli koloraj ol inoj, do oftas seksa duformismo. Maskloj ofte havas prilaboritajn pariĝadajn kutimarojn kiuj inkludas pavomontradon, ŝveladon de vosto aŭ kapo plumoj, kaj voĉajn sonojn. Ili estas ĉefe nemigrantaj. Tiuj birdoj malsimilas laŭ grando, sed ĉiuj estas fortikaj, havas mallongajn larĝajn bekojn kiuj estas adaptitaj je semomanĝo kaj beromanĝo. La idoj manĝas ankaŭ insektojn. La plej granda parto de tiuj birdoj ne migras, krom kelkaj malgrandaj kiel koturnoj. Multaj estas malsimilaj laŭ la sekso en ties grando aŭ aspekto.

Familioj[redakti | redakti fonton]

Krom tio, la familio de turnico, nome turnicedoj, estis tradicie listita inter Kokoformaj; tamen lastatempe spertuloj konsideras ilin aparta familio. Simile pri la hoacino, kiu antaŭe estis listigita inter Kokoformaj, sed nun laŭ DNA komparo oni scias, ke klare temas pri specio de la Kukoloformaj.

Sistematiko kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Spite ties distinga aspekto, la Komuna meleagro estas fakte tre proksima parenco de fazanoj

La vivantaj Kokoformaj estis iam dividitaj en sep aŭ pliaj familioj. Oni supozas nun ke la tre distingaspektaj tetraoj kaj meleagroj ne garantias separaadon kiel familioj pro ties ĵusa origino el perdrikecaj aŭ fazanecaj birdoj. Meleagroj iĝis pli grandaj post ties prauloj koloniigis moderklimatan kaj subtropikan Nordamerikon kie fazanecaj konkurantoj forestis. La prauloj de tetraoj, aliflanke, adaptitaj al akraj klimatoj kaj la tetraoj povis tiele kolonigi ĉearktajn regionojn. Sekve, la Fazanedoj etendiĝis laŭ nuna taksonomio por inkludi la iamajn Tetraonedojn kaj Meleagredojj kiel subfamilioj.[1]

La Anseroformaj kun la Kokoformaj kune formas la Kokanserojn. Ili estas bazaj inter la vivantaj Neognatoj, kaj normale sekvas la Paleognatojn (strutoformaj kaj tinamoj) en modernaj birdoklasigaj sistemoj. Tio estis unuafoje proponita en la Taksonomio de Sibley-Ahlquist kaj estis la ĉefa ŝanĝo de tiu proponita skemo kiu estis preskaŭ universale adoptita. Aliflanke, la Kokoformaj kiel estis tradicie limigitaj estas nomataj Gallomorphae en la taksonomio de Sibley-Ahlquist, kiu disigas la Kracedojn kaj la Megapodedojn kiel ordo "Craciformes" (Kracoformaj). Tio ne estas natura grupo tamen, sed erara rezulto de nune eksmoda metodologio pri fenetiko uzita en la taksonomio de Sibley-Ahlquist.[2] Fenetikaj studoj ne distingas inter trajtoj pro pleziomorfo kaj apomorfo, kio kondukas al bazaj stirpoj aperantaj kiel monofiletikaj grupoj.

Historie, ankaŭ la turnicoj (Turnicedoj), mesitoj (Mesitornitedoj) kaj la Hoacino (Opisthocomus hoazin) estis lokitaj en la Kokoformaj. La unuaj estas nune konataj kiel vadbirdoj adaptitaj al interna vivostilo, dum la mesitoj estas probable proksime rilataj al kolomboj kaj turtoj. La rilataro de la Hoacino estas tute malhela, kaj ĝi estas kutime traktata kiel monotipa ordo Opistokomoformaj.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj kokoformecaj fosilioj datas el fina Kretaceo, plej rimarkinde tiuj de Austinornis lentus. Ties parta maldekstra tarsometatarso estis trovita en la Aŭstina Kuŝejo ĉe Aŭstino, Teksaso, date el ĉirkaŭ antaŭ 85 milionoj da jaroj. Tiu birdo estis tre certe proksime rilata al la Kokoformaj, sed ĉu ĝi estis parto de tiuj aŭ apartenas aliloke en la malmulte konata kokoforma branĉo de la Kokanseroj ne klaras. Tamen, en 2004, Clarke klasigis ĝin kiel membro de la pli granda grupo Pangaloformaj, pli proksime rilataj al kokoj ol al anasoj, sed ne membro mem de la krongrupo kiu inkludas ĉiujn modernajn kokoformajn.[3] Alia specimeno, nome PVPH 237, el fina Kretaceo Portezuelo Kuŝejo (Turoniano-Koniaciano, antaŭ ĉirkaŭ 90 mj) en la montaro Sierra de Portezuelo (Argentino) sugestis ankaŭ ke ĝi estas frua kokoforma parenco. Tiu estas parta korakoido de neornitena birdo, kiu laŭ sia ĝenerala formo kaj partikulare larĝo kaj profundeco de la ligo al la muskolo kuniganta la korakoidon kaj la humero (supra brako) similas la plej bazajn stirpojn de kokoformaj.[4]

Aldonaj kokoformecaj pangaloformaj estas formortintaj familioj el la Paleogeno, nome la Galinuloidedoj, Paraortigedoj kaj Kvercimegapodedoj. El komenca Kenozoiko, estas kelkaj aldonaj birdoj kiuj povas aŭ ne esti Kokoformaj, kvankam eĉ se ili estas tio, estas malverŝajne ke tiuj apartenas al nunaj familioj:

  • Argillipes (London Clay, komenca Eoceno de Anglio)
  • Coturnipes (komenca Eoceno de Anglio, kaj Virginio, Usono?)
  • Paleophasianus (Willwood, komenca Eoceno de Kantono Bighorn, Usono)
  • Percolinus (London Clay, komenca Eoceno de Anglio)
  • Amitabha (Bridger, meza Eoceno de Forbidden City, Usono) – fazanedo?
  • "Palaeorallus" alienus (meza Oligoceno de Tatal-Gol, Mongolio)
  • Anisolornis (Santa Cruz, meza Mioceno de Karaihen, Argentino)

El meza Eoceno antaŭen – antaŭ ĉirkaŭ 45 jm pli malpli – oni konas verajn kokoformajn, kaj tuij komplete anstataŭis siajn pli malnovajn parencojn komence de la Neogeno. Ĉar la plej fruaj reprezentantoj de vivantaj kokoformaj familioj ŝajne apartenas al Fazanedoj – nome la plej juna familio de kokoformaj -, la aliaj familioj de Kokoformaj devas esti almenaŭ de la komenca Eoceno sed povus esti eĉ tiom malnovaj kiom de fina Kretaceo. La iĥnotaksono Tristraguloolithus cracioides estas bazita sur fosiliaj ovoŝelaj fragmentoj el fina Kretaceo, nome el Oldmana Formacio de suda Alberto, Kanado, kiu estas similaj al ovoj de ĉaĉalakoj,[5] sed pro malesto de osta materialo ties rilataro ne povas esti determinita escepte ke ili ŝajne ne estas el nebirda dinosaŭro.

Modernaj genroj de fazanedoj ekaperis ĉirkaŭ la limo inter Oligoceno kaj Mioceno, antaŭ ĉirkaŭ 25–20 mj. Oni ne konas bone ĉu la vivantaj genroj de la aliaj, pli malnovaj, kokoformaj familioj originiĝis ĉirkaŭ la sama tempo aŭ pli frue, kvankam almenaŭ ĉe la Odontoforedoj, formoj de antaŭ-Neogeno ŝajne apartenas al genroj kiuj iĝis tute formortintaj poste.

Nombraj fosilioj de Paleogeno al meza Neogeno estas tre certe Kokoformaj, sed ties preciza rilataro en la ordo ne povas esti determinita:

Skeleto de Palaeortyx, Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, Francio
  • Austinornis (Aŭstina Kuŝejo, fina Kretaceo de Fort McKinney, Usono) – provizore lokita tie, iam Graculavus/Ichthyornis/Pedioecetes lentus
  • Procrax (ĉu meza Eoceno? – komenca Oligoceno) – ĉu kracedo? ĉu galinuloidedo?
  • Palaeortyx (ĉu meza Eoceno? komenca Pliocene) – fazanedo aŭ odontoforedo
  • Palaeonossax (Brule, fina Oligoceno de Suda Dakoto, Usono) – ĉu kracedo?
  • Taoperdix (fina Oligoceno) – galinuloidedo? Inkludas "Tetrao" pessieti
  • Archaealectrornis (Oligoceno) – ĉu fazanedo?
  • †Galliformes gen. et sp. indet. (Oligoceno) – iam en Gallinuloides; ĉu fazanedo?[6]
  • Archaeophasianus (ĉu Oligoceno? – fina Mioceno) – ĉu fazanedo? (ĉu tetraoneno?)
  • Palaealectoris (Agate Fossil Beds, frua Mioceno de Kantono Sioŭ, Usono) – ĉu tetraoneno?
  • Linquornis (meza Mioceno)
  • Palaeoalectoris]] (Xiacaowan, meza Mioceno de Sihong, Ĉinio)
  • Shandongornis (meza Mioceno)
  • "Cyrtonyx" tedfordi (Barstow, fina Mioceno de Barstow, Usono)

Listo de ĉefaj taksonoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Kokoformaj.

Dumlonge, la fazanoj, perdrikoj kaj parencoj estis sendistinge metitaj en la Fazanedoj, varie inkludante aŭ ekskludante meleagrojn, tetraonedojn, odontoforedojn kaj numidojn, kaj dividitaj en du subfamilioj – la Fazanenoj (fazanecaj formoj) kaj la Perdrikenoj (perdrikecaj formoj). Tiu simpla aranĝo estis delonge konsiderata sub serioza neceso de revizio, sed eĉ per modernaj analizoj pere de DNA kaj metodoj de kladistiko, la filogenetiko de la Fazanedoj rezistis kompletan solvon.[7]

Provizora listo de la pli altnivelaj kokoformaj taksonoj, listitaj laŭ evolua sekvenco, estas la jena:[7]

La rilataro de multaj fazanoj kaj perdrikoj estas ankoraŭ tre malbone solvita kaj estas multa konfuzo pro adapta radiado (ĉe la unuaj) kaj pro konverĝa evoluo (ĉe la lastaj).[8] Tiele, la kerno de la Fazanedoj povas alternative esti traktata kiel ununura subfamilio Fazanenoj. La tetraoj, meleagroj, veraj fazanoj ktp., iĝu tiele triboj de tiu subfamilio, simila al kiel la Koturnicenoj estas komune disigataj en koturna kaj frankolina triboj.[9]

Notu, ke la taksono Perdrikenoj estas provizore limigita al la genro Perdix kaj eble al unu aŭ du pliaj. Ke "la" perdriko de Eŭropo ne estas proksime rilata al aliaj perdrikecaj Kokoformaj estas jam indikita de ties seksa dimorfismo laŭ koloraro kaj nombraj (pli ol 14) vostoplumoj, trajtoj kiujn ĝi kunhavas kun la aliaj fazanedoj. Tamen inter tiuj, ties rilataro estas malhela; estas tute neklara ĉu ĝi estas pli proksima al meleagroj aŭ al iaj mallongvostaj fazanoj kiaj la genroj Ithaginis, Lophophorus, Pucrasia kaj Tragopan.[10]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ino (maldekstre) kaj masklo de Komuna fazano. Seksa dimorfismo estas rimarkinda ĉe tiu specio, unu el plej apomorfaj ĉasbirdoj.

Ili estas kokecaj laŭ aspekto, kun rondoformaj korpoj kaj senpintaj flugiloj, kaj gamas laŭgrande el malgrandaj je 15 cm al grandaj je 120 cm. Ii estas ĉefe surteremaj birdoj kaj ties flugiloj estas mallongaj kaj rondoformaj taŭgaj nur por mallongdistanca flugo.

Kokoformaj birdoj estas arboremaj aŭ surteremaj animaloj; multaj preferas ne flugi, sed anstataŭe piediras aŭ kuras por moviĝi. Ili vivas 5–8 jarojn en naturo kaj ĝis 30 jarojn en kaptiveco. Ili povas troviĝi tutmonde kaj ĉe vario de habitatoj, inklude arbarojn, dezertojn kaj herbejojn. Ili uzas vidajn memmontradojn kaj voĉojn por komunikado, pariĝado, luktado, teritoriemo kaj reproduktado.

Ili havas diversajn pariĝadajn strategiojn: kelkaj estas monogamaj, dum aliaj estas poligamajpoliginandraj. Maskla pariĝado inkludas foje prilaboratajn vidajn memmontradojn de plumaro. Ili reproduktiĝas laŭsezone kongrue kun la klimato kaj la ino demetas inter 3-16 ovojn jare en nestoj konstruitaj surgrunde aŭ en arboj.

Kokoformaj birdoj manĝas varion de planta kaj animala materialo, kiu povas inkludi fruktojn, semojn, foliojn, burĝonojn, florojn, tuberojn, radikojn, insektojn, helikojn, vermojn, lacertojn, serpentojn, malgrandajn rodulojn, kaj ovojn.

Tiuj birdoj varis laŭgrande el la eta Ĉina koturno (Coturnix chinensis) kiu pezas nur 28–40 g al plej granda nune vivanta kokoforma specio, nome la nordamerika Komuna meleagro (Meleagris gallopavo), kiu povas pezi tiom multe kiom ĝis 14 kg kaj povas superi la 120 cm de longo.

La kokoforma birdospecio kun la plej granda enverguro kaj la plej granda ĝenerala longo estas plej verŝajne la Verda pavo (Pavo muticus). Plej kokoformaj genroj estas diketaj kun dikaj koloj kaj modere longaj kruroj, kun rondoformaj kaj mallongaj flugiloj. tetraoj, fazanoj, frankolinoj, kaj perdrikoj estas tipaj pro ties fortikaj konturoj. Dum plej kokoformaj estas malfortaj flugantoj, ne estas neflugaj birdoj inter la vivantaj membroj de la ordo. La Sylviornis, nome granda prahistorie formortinta eble nestamasulo el Novkaledonio, estis nefluga, sed male al plej aliaj neflugaj birdoj kiaj Strutoformaj aŭ insulaj raloj kiuj iĝis neflugaj pro ĉeso de disvolviĝo de ties fluga sistemo kaj sekve evoluis al plia grando, la Sylviornis ŝajne iĝis nefluga simple pro sia grando, kaj malgrandigo de ties flugiloj estus konsekvenco, ne tialo por neflugeco. Estas nombraj prahistorie formortintaj nestamasuloj el insulo de Pacifiko, kaj tiuj ŝajne alvenis al neflugeco laŭ kutima maniero.

Masklaj plenkreskuloj de multaj kokoformaj birdospecioj havas po unu aŭ kelkajn akrajn kornecajn spronojn dorse de ĉiu kruro, kiujn ili uzas por luktado. Ĉe kelkaj stirpoj, estas tre markita seksa dimorfismo, kaj inter ĉiu klado de kokoformaj, la plej apomorfaj ("progresaj") stirpoj tendencas esti pli sekse dimorfaj.

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Plej kokoformaj birdoj estas pli malpli loĝantaj, sed kelkaj el la plej malgrandaj specioj de moderklimataj areoj (kiaj koturnoj) ja migras konsiderindajn distancojn. Altitudina migrado estas evidente tre komuna inter specioj de montararbaroj kaj kelkaj specioj de subtropikaj kaj ĉearktaj regionoj devas atingi siajn akvajn aŭ manĝajn areojn danke al longdistanca flugo. Specioj konataj kiuj faras etendajn flugojn estas la lagopoj, centrocerkoj (Centrocercus), Krestoperdriko, Verda pavo, Krestargusa fazano, Monta pavofazano (Polyplectron inopinatum), Koklass-fazano (Pucrasia macrolopha), kaj Longvosta fazano (Syrmaticus reevesii). Aliaj specioj – plej el Odontoforedoj (konataj ankaŭ kiel dentokoturnoj), la enigma Ŝtonperdriko (Ptilopachus petrosus) de Afriko, la numidoj kaj orelfazanoj (Crossoptilon)- elstaras pro ties ĉiutagaj ekskursoj piede kiuj povas etendi al multaj mejloj tage.

Kelkaj Kokoformaj estas adaptitaj al habitato de herbejoj, kaj tiuj genroj rimarkindas pro siaj longaj, fajnaj koloj, longaj kruroj kaj grandaj, larĝaj flugiloj. Tre nerilataj specioj kiaj la Krestofazano (Lophura ignita), Vulturnumido (Acryllium vulturinum) kaj la Ocela nestamasulo (Leipoa ocellata) estas rimarkinde similaj laŭ ties korpotipoj (vidu ankaŭ artikolon konverĝa evoluo).

Plej specioj kiuj montras nur limigitajn kazojn de seksa dimorfismo elstaras pro la granda kvanto de movo postulita por trovi manĝon tra plej parto de la jaro. Tiuj specioj kiuj estas tre sedentaj sed kun markataj ekologiaj transformoj laŭ la sezonoj montras markitajn distingajn diferencojn inter seksoj laŭ grando kaj/aŭ aspekto. Orelfazanoj, numidoj, dentokoturnoj kaj la Neĝoperdriko (Lerwa lerwa) estas ekzemploj de limigitaj seksaj diferencoj kaj postuloj por veturi sur ampleksa tereno por manĝi.

La Bronzvosta pavofazano (Polyplectron chalcurum), Neĝoperdriko, Bunta spronkoko (Galloperdix lunulata) kaj la Ruĝkapa perdriko (Haematortyx sanguiniceps) elstaras pro siaj kutimoj movadi laŭ paroj ne nur piede sed ankaŭ aere.

Vintra ekologio[redakti | redakti fonton]

Kokoformaj birdoj estas bone adaptitaj al regionoj kun malvarmaj vintroj. Ties grando, pliiĝanta plumaro, kaj malalta agadniveloj helpas ili elteni malvarmon kaj konservi energion. Laŭ tiaj kondiĉoj, ili povas ŝanĝi sian manĝostrategion preskaŭ al tiu de remaĉulo. Tio permesas ilin manĝi kaj elpreni energion kaj nutraĵojn el aspra, fibreca plantomaterialo, kiaj burĝonoj, bastonetoj, aŭ koniferaj pingloj. Tio havigas preskaŭ nelimigitan fonton de alirebla manĝo kaj postulas malmultan energion por kolekti ĝin.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Aro de plenkreskaj kaj junaj Kaskonumidoj dummanĝe

Herbovoruloj al iome ĉiomanĝantaj kokoformaj, enhavante majoritaton de la grupo, estas tipe tfortikaj kaj havas mallongajn dikajn bekojn ĉefe adaptitajn por manĝi surgrunde radiketojn aŭ por konsumo de alia plantomaterialo kia makisaj burĝonoj. Junaj birdoj manĝas ankaŭ insektojn.

Pavoj, tipaj kokoj kaj plej el la subtropikaj fazanaj genroj havas tre diferencajn manĝopostulojn el la tipaj genroj de la Palearkto. La Himalaja monalo (Lophophorus impejanus) estis observata dum elfosado inter putriĝinta ligno de falinta trunko laŭ simila maniero al tiu de pegedoj kiam elfosas senvertebrulojn, eĉ helpante sin per sia kvadrata vosto. La Valiĉa fazano (Catreus wallichi), la Krestargusa fazano (Rheinardia ocellata), la Rulperdriko (Rollulus roulroul) kaj la Krestonumido (Guttera pucherani) estas similaj ekologie al la Himalaja monalo je tio ke ili manĝas ankaŭ en putriĝinta ligno termitojn, formikojn kaj larvojn de skaraboj, moluskojn, krustulojn kaj junajn rodulojn.

Tipaj pavoj (Pavo), plej el la Pavofazanoj (Polyplectron), la Bulvera bridofazano (Lophura bulweri), la Oraj fazanoj (Chrysolophus) kaj la Arbofiloj (Arborophila) havas mallarĝajn, relative delikatajn bekojn, maltaŭgajn por elfosado. Tiuj kokoformaj genroj preferas anstataŭe kapti vivajn senvertebrulojn en mortinta foliaro, en sablo kaj en neprofundaj flakoj aŭ laŭlonge de rojaj bordoj. Tiuj genroj estas ankaŭ eksterordinare similaj je tio ke ili havas esceptajn longajn, delikatajn krurojn kaj fingrojn kaj la tendenco al oftaj laŭsezone malsekaj habitatoj por manĝo, ĉefe dum idozorgado. La Barata pavo (Pavo cristatus) famas en sia indiĝena Barato pro sia ŝato de serpentoj – eĉ la venenaj kobroj – kiujn ili kaptas per siaj fortaj kruroj kaj akra beko. La Blankventra fazano (Chrysolophus amherstiae), Verda pavo (Pavo muticus), Bulvera fazano kaj la Ruĝokula fazano (Lophura erythrophthalma) elstaras pro sia kapablo manĝi krustulojn kiaj kankroj kaj aliajn akvajn malgrandajn animalojn en neprofundaj rojoj simile al kelkaj membroj de la rala familio (Raledoj). Simile, kvankam la Meleagro (Meleagris gallopavo) havas dieton ĉefe el vegetaĵaro, ili manĝas insektojn, musojn, lacertojn kaj amfibiojn, vadante en akvo por ĉasi tiujn lastajn. Aldomigitaj gekokoj (Gallus domesticus) kunhavas tiun oportuneman kutimaron kaj manĝas insektojn, musojn, vermojn kaj amfibiojn.

Dum pariĝada sezono, la masklo de Urogalo manĝas ĉefe foliojn de mirtelo, kiuj estas venenaj por plej herbovoruloj.

La tragopanoj (Tragopan), la Nigra longovosta fazano (Syrmaticus mikado) kaj kelkaj specioj de tetraoj kaj lagopoj estas esceptaj je siaj tre vegetaraj kaj arbaj manĝokutimoj; tetraoj estas speciale elstaraj por sia kapablo manĝi plantojn riĉajn en terpenoj kaj kinonoj - kiaj artemiziojkoniferoj – kiuj estas ofte evitataj de aliaj herbovoruloj. Sed multaj specioj de moderaj altitudoj — ekzemple la longvostaj fazanoj de la genro Syrmaticus — ankaŭ serĉas grandan parton de sia ĉiutagaj manĝopostuloj en la kanopeo, ĉefe dum neĝaj kaj pluvaj periodoj kiam manĝo surgrunde estas danĝera kaj ne fruktodona pro vario de tialoj. Kvankam membroj de la genro Syrmaticus kapablas vivteni sin preskaŭ nur el vegetara materialo dum monatoj, tio ne veras ĉe multaj el la subtropikaj genroj. Ekzemple, la Argusfazano (Argusianus argus) kaj la Krestargusa fazano povas fari plej el sia manĝo dum pluvaj monatoj en la kanopeo de la ĝangalo. Tie ili manĝas limakojn, helikojn, formikojn kaj amfibiojn kun ekskludo de planta materialo. Oni ne scias kiel ili manĝas en la arbara kanopeo dum la pluvaj monatoj, sed ĝi estas defia temo por futura studado.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Plej kokoformaj estas tre fekundaj, kaj ties ovokvanto regule superas 10 ovojn ĉe multaj specioj. Kontraste al plej birdoj kiuj estas – almenaŭ por ĉiu partikulara reprodukta sezonomonogamaj, kokoformaj estas ofte poliginiajpoligamaj. Tiaj specioj povas esti rekonitaj pro sia markata seksa dimorfismo.

Junaj kokoformaj estas tre frumaturaj kaj vagadas ĉe la patrino – aŭ ĉe ambaŭ gepatroj ĉe la monogamaj specioj – malmultajn horojn post eloviĝo. Plej ekstrema kazo estas la Megapodedoj, kie plenkreskulo absolute ne kovas sed lasas la kovadon al varmo el amasnestoj de putriĝinta vegetaĵaro, vulkanaj cindroj aŭ malvarma sablo. La junuloj devas elfosiĝi el la nestamasoj post eloviĝo, sed ili aperas el la ovoj tute plumohavantaj, kaj post lasi la amasneston ili kapablas flugi konsiderindajn distancojn.

Komunaj specioj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Kokoformaj laŭ populacio.

Tetraoj kaj lagopoj.- Familio Tetraonedoj

Tetraoj, lagopoj kaj prerikokoj estas ĉiuj kokecaj birdoj kun mallongaj, kurbaj, fortaj bekoj, parto de la familio Tetraonedoj. Tiu grupo inkludas 25 speciojn loĝantajn ĉefe en Nordameriko. Ili estas ĉefe surgrunde loĝantaj kaj havas mallongajn, rondoformajn flugilojn por mallongdaŭraj flugoj. Ili estas bone adaptitaj al vintro per kreskado de “neĝoŝuaj” plumoj sur siaj piedoj kaj ripozado inter la neĝo. Ili gamas laŭgrande el la 13-cola Blankvosta lagopo al la 28-cola Artemizia lagopo. Ties plumaro estas densa kaj milda kaj estas plej komune troviĝanta en nuancoj de ruĝa, bruna, kaj griza por kamufliĝi ĉegrunde. Ili estas poligamaj kaj la maskla pariĝada kutimaro inkludas pavoparadadon kaj dancadon kaj agreseman luktadon por la posedo de inoj. La tipa ovokvanto estas inter 7 kaj 12 ovoj.

Meleagroj.- Familio Meleagredoj

Meleagroj estas grandaj, longkruraj birdoj kiuj povas kreski ĝis kvar futoj alte kaj pezi ĝis 30 pundojn en naturo. Ili havas longan larĝan, rondoforman voston kun 14-19 senpintaj plumoj. Ili havas nudan faltan kapon kaj pluman korpon. La nordamerika natura meleagro - Meleagris gallopavo - havas 5 distingajn subspeciojn (nome Orienta, Rio Grande, Florido aŭ Osceola, Merriams, kaj Goulds). Estas ankaŭ hibridoj kie la teritorioj de tiuj subspecioj koincidas. Ĉiuj estas indiĝenaj nur de Nordameriko, kvankam ekzistas enemetitaj populacioj aliloke. Ties plumaro diferencas iome laŭ subspecioj, sed estas ĝenerale malhela al nigra ĉe maskloj, kun sablokoloraj al kremokoloraj nuancoj, kaj ĝenerale senkolore bruna ĉe inoj. La plumoj estas tre irizecaj kaj povas preni distingajn ruĝecajn al kuprokolorajn nuancoj sub sunlumo. Ties plumoj estas bone difinitaj per larĝaj, kvadrataj pintoj, kiuj havigas al la birdo la aspekton esti kovrita per skvamoj. Maskloj havas “barbaĵon” de aspraj nigraj bridoj pendantaj el la centro de sia supra brusto kaj tendencas havi pli brilkoloran plumaron ol inoj. Ili reproduktiĝas printempe kaj ties tipa ovokvanto estas inter 10 kaj 12 ovoj. La Jukatana meleagro (Meleagris ocellata) estas diferenca specio de meleagro, kaj nune ekzistas nur en parto de la Jukatana duoninsulo. Post la 19a kaj komenca 20a jarcento la populacioj de naturaj meleagroj ege falis pro ĉasado kaj habitatoperdo. Tamen populacioj nune floras denove danke al ĉasadministrado kaj translokigo. La Jukatana meleagro, ne komune ĉasata, estas nune minacata pro pliiĝanta habitatoperdo en Jukatano.

Fazanoj, koturnoj kaj perdrikoj.- Familio Fazanedoj

Tiu familio estas dividata en kvar grupoj: 30 specioj de novmondaj koturnoj (odontoforedoj), loĝantaj inter Paragvajo kaj Kanado, 11 specioj de malnovmondaj koturnoj en Afriko, Aŭstralio, kaj Azio, 94 specioj de perdrikoj, kaj 48 specioj de fazanoj. Tiu familio inkludas ampleksan gamon de birdograndoj el 5 ½-cola koturno al fazanoj ĝis preskaŭ 30 coloj. Fazanoj kaj koturnoj havas fortikajn, rondoformajn korpojn kaj rondoformajn flugilojn. Kvankam ili havas mallongajn krurojn, ili estas tre rapidaj kurantoj kiuj fuĝas el predantoj.

Ĉaĉalakoj.- Familio Kracedoj

Ĉaĉalakoj troviĝas en ĉaparalaj ekosistemoj el suda Teksaso tra Meksiko kaj Kostariko. Ili estas ĉefe arbaremaj kaj faras siajn nestojn en arboj je 5 al 15 futoj supergrunde. Ili estas grandaj, longkruraj birdoj kiuj povas kreski ĝis 26 coloj longe. Ili havas longajn vostojn kaj estas kokecaj laŭ aspekto. Ties nestoj estas konstruitaj el bastonetoj kaj folioj. Ties ovokvanto estas de 3 aŭ 4 ovoj. La maskloj faras unikan, laŭtan, pariĝadan alvokon kiu havigas ties nomon: “ĉa-ĉa-la-ka”. Ĉaĉalakoj manĝas ĉefe berojn sed ankaŭ insektojn. Ili estas populara ĉasbirdo ĉar ties viando estas bongusta. Ili estas ankaŭ komune aldomigitaj kiel maskotoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kimball et al. (1999), Dyke et al. (2003), Smith et al. (2005), Crowe et al. (2006a,b)
  2. Smith et al. (2005), Crowe et al. (2006a,b)
  3. Clarke (2004)
  4. Agnolin et al. (2006)
  5. Zelenitsky et al. (1996)
  6. Specimeno de la MKZ 342506. Temas pri proksima humero de birdo pli granda ol Gallinuloides: Mayr & Weidig (2004)
  7. 7,0 7,1 Kimball et al. (1999, 2001), Crowe et al. (2006a,b)
  8. Dyke et al. (2003)
  9. Vidu ekzemple la filogenetikon en Kimball et al. (2006) kaj Crowe et al. (2006a,b)
  10. Kimball et al. (1999, 2001), Smith et al. (2005), Crowe et al. (2006a,b)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Agnolin, Federico L.; Novas, Fernando E. & Lio, Gabriel (2006): Neornithine bird coracoid from the Upper Cretaceous of Patagonia. Ameghiniana 43(1): 245–248. HTML kompleta teksto
  • Clarke, Julia A. (2004): Morphology, Phylogenetic Taxonomy, and Systematics of Ichthyornis and Apatornis (Avialae: Ornithurae). Bulletin of the American Museum of Natural History 286: 1–179 PDF kompleta teksto Arkivigite je 2009-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • Crowe, Timothy M.; Bloomer, Paulette; Randi, Ettore; Lucchini, Vittorio; Kimball, Rebecca T.; Braun, Edward L. & Groth, Jeffrey G. (2006a): Supra-generic cladistics of landfowl (Order Galliformes). Acta Zoologica Sinica 52 (Suplemento): 358–361. PDF kompleta teksto Arkivigite je 2010-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
  • Crowe, Timothy M.; Bowie, Rauri C.K.; Bloomer, Paulette; Mandiwana, Tshifhiwa G.; Hedderson, Terry A.J.; Randi, Ettore; Pereira, Sergio L. & Wakeling, Julia (2006b): Phylogenetics, biogeography and classification of, and character evolution in, gamebirds (Aves: Galliformes): effects of character exclusion, data partitioning and missing data. Cladistics 22(6): 495–532. COI:10.1111/j.1096-0031.2006.00120.x PDF kompleta teksto Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  • Dyke, Gareth J; Gulas, Bonnie E. & Crowe, Timothy M. (2003): Suprageneric relationships of galliform birds (Aves, Galliformes): a cladistic analysis of morphological characters. Zoological Journal of the Linnean Society 137(2): 227–244. COI:10.1046/j.1096-3642.2003.00048.x PDF kompleta teksto
  • Kimball, Rebecca T.; Braun, Edward L.; Zwartjes, P.W.; Crowe, Timothy M. & Ligon, J. David (1999): A molecular phylogeny of the pheasants and partridges suggests that these lineages are not monophyletic. Molecular Phylogenetics and Evolution 11(1): 38–54. COI:10.1006/mpev.1998.0562 PDF kompleta teksto Arkivigite je 2011-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
  • Kimball, Rebecca T.; Braun, Edward L.; Ligon, J. David; Lucchini, Vittorio & Randi, Ettore (2001): A molecular phylogeny of the peacock-pheasants (Galliformes: Polyplectron spp.) indicates loss and reduction of ornamental traits and display behaviours. Biological Journal of the Linnean Society 73(2): 187–198. COI:10.1006/bijl.2001.0536 PDF kompleta teksto Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  • Kimball, Rebecca T.; Braun, Edward L.; Ligon, J. David; Randi, Ettore & Lucchini, Vittorio (2006): Using molecular phylogenetics to interpret evolutionary changes in morphology and behavior in the Phasianidae. Acta Zoologica Sinica 52(Supplement): 362–365. PDF kompleta teksto Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  • Mayr, Gerald & Weidig, Ilka (2004): The Early Eocene bird Gallinuloides wyomingensis – a stem group representative of Galliformes. Acta Palaeontologica Polonica 49(2): 211–217. PDF kompleta teksto
  • Smith, Edward J.; Shi, Li & Tu, Zhijian (2005): Gallus gallus aggrecan gene-based phylogenetic analysis of selected avian taxonomic groups. Genetica 124(1): 23–32. COI:10.1111/j.1095-8312.2001.tb01356.x (HTML resumo)
  • Zelenitsky, Darla K.; Hills, L.V. & Currie, Philip J. (1996): Parataxonomic classification of ornithoid eggshell fragments from the Oldman Formation (Judith River Group; Upper Cretaceous), Southern Alberta. Canadian Journal of Earth Sciences 33(12): 1655–1667. PDF kompleta teksto Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  • Bent, Arthur C. 1963. Life Histories of North American Gallinaceous Birds, New York: Dover Publications, Inc.
  • Eaton, Stephen W. 1992. The Birds of North America: Wild Turkey No. 22. The Academy of Natural Sciences; Washington DC: The American Ornithologists’ Union.
  • Forbush, Edward H. 1929. Birds of Massachusetts and Other New England States, Norwood Massachusetts: Norwood press.
  • Harrison, Kit and George. 1990. The Birds of Winter, New York: Random House.
  • Pearson, T. Gilbert, et al. 1936. Birds of America, New York: Garden City Publishing Company, Inc.
  • Peterson, M.J. 2000. The Birds of North America: Plain Chachalaca (Ortalis vetula), No. 550. The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  • Robbins, Chandler S. et al. 1966. A Guide to Field Identification: Birds of North America, New York: Golden Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]