Bonasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bonazioj
Ino de Kanada bonazio (B. umbellus)
Ino de Kanada bonazio (B. umbellus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Bonasa
Genroj de subdivizioj

Bonasa bonasia
Bonasa sewerzowi
Bonasa umbellus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

BonasaTetrastes estas genro de birdoj de la familio aŭ subfamilio de TetraonedojTetraonenoj. Ĝi enhavas tri speciojn:

Ĉiuj tri loĝas en arbaroj kun almenaŭ kelkaj koniferoj en malvarmaj regionoj de la Norda Hemisfero. La du malnovmondaj specioj, nome la Bonazio de norda Eŭrazio kaj La Ĉina bonazio de la montoj de centra Ĉinio, estas tre proskime rilataj kaj estas foje separataj kiel genro Tetrastes[1]. La Kanada bonazio loĝas en norda Usono kaj suda Kanado.

Bonasa devenas el bonasus, Latina por la Eŭropa bizono, el la Antikva greka bonasos (βονασος), ŝajne pro la tamburecaj sonoj de tiuj birdoj kiuj similetas al muĝado de gebovoj.[2]

Oni priskribis du speciojn el fosilioj.[3] Kvankam la parencoj de la Kanada tetrao povus teorie samtempe esti trapasintal al Azio tra Beringio, la kompare ĵusa aĝo de la fosilioj sugestas, ke ili estis proksimaj parencoj – probable eĉ rektaj prauloj – de la du eŭraziaj specioj nuntempaj.

  • Bonasa dalianensis (komenca/meza Plejstoceno de Talien, Ĉinio)
  • Bonasa praebonasia ( meza Plejstoceno de centra Eŭropo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [Peterson, Alan P., Birds of the World -- current valid scientific avian names., http://www.zoonomen.net/avtax/frame.html konsultita la 2009-07-20]
  2. Holloway, Joel Ellis. (2003) Dictionary of Birds of the United States: Scientific and Common Names. Timber Press, p. 39. ISBN 0-88192-600-0.
  3. (2001-09-11) “Tetraonidae V IGORS, 1825 (Galliformes – Aves) in the Neogene-Quaternary record of Bulgaria and the origin and evolution of the family”, Acta Zoologica Cracoviensia (45), p. 263–282.  Arkivigite je 2020-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.