Gruoformaj
Aspekto
Balearica regulorum gibbericeps
| ||||||||
| Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
|
5-10 familioj kun vivantaj membroj; vidu artikolon. | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Ene de la biologia klaso de birdoj, la ordo de Gruoformaj (aŭ ralformaj) birdoj (Gruiformes) estas subdividita en pli ol 20 familiojn, el kiuj duono estas konata nur el fosilioj, ĉar ili jam formortis. Temas pri malsimilaj birdoj laŭ grando, de la grandaj gruoj, ĝis la malgrandaj raledoj; sed ĉiuj estas birdoj de similaj strukturo kaj skeleto, kiuj vivas en marĉaj medioj, ĉefe dum reproduktado, kaj timidaj. Tamen iliaj voĉoj estas laŭtegaj kaj tre eksterordinaraj kaj utilas por identigi ilin eĉ sen vido.
Ili estas diversgrandaj birdoj, kiuj paŝadas, kuras aŭ naĝas. Ili estas fruaj nestoforlasantoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]ORDO GRUOFORMAJ (GRUIFORMES)
- Subordo Raloj (Ralli)
- Familio Raledoj Rallidae
- Familio Heliornitedoj Heliornithidae
- Subordo Gruoj (Grui)
- Familioj incertae sedis kaj dubindaj (iamaj) gruoformaj
- Familio †Parvigruidae (fosilia)
- Familio †Songziidae (fosilia)
- Familio †Gastornithidae (fosilia)
- Familio †Messelornithidae
- Familio †Salmilidae (fosilia)
- Familio †Geranoididae (fosilia)
- Familio Kariamedoj Cariamidae, transigita al propra familio
- Familio Otidedoj Otididae, transigita al propra familio
- Familio Eŭripigedoj Eurypygidae, transigita al propra familio
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Psophia crepitans
| ||||||||||||||||||



