Saltu al enhavo

Bonazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bonazio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Avoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Bonasa
Specio: B. bonasia
Bonasa bonasia
((Linnaeus, 1758))
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bonazio (Bonasa bonasia) estas specio el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de Tetraonedoj (ĝi estas unu el la plej malgrandaj specioj de la grupo).

Ĝi vivas en norda Eŭrazio kaj centra kaj orienta Eŭropo. Temas pri specio de loĝantaj birdoj, kiu reproduktiĝas en densa kaj miksita arbaro de koniferoj, preferinde kun iome da piceoj.

Ties populacio ĉirkaŭkalkuliĝas inter 5.000.000 kaj 6.300.000 ekzempleroj, kaj ne estas konsiderata minacata specio, kvankam ties populacioj malpliiĝis.[1]

masklo
paro

Ĝi grandas 35 al 39 cm, estas diketa birdo kun malgrandaj kapo kaj beko, havas grizajn suprajn partojn, brunajn flugilojn kaj helbrunajn blankomakulecajn subajn partojn. Temas pri palearktisa specio kun seksa duformismo.

La virbirdo havas mallongpluman kreston sur la kapo, kaj estas brungriza kun kaŝtanbrunaj horizontalaj strioj en la supra parto de la korpo, nigra en la mentono kaj gorĝo ĉirkaŭe de blanko, malhelbruna kun blankaj makuloj en la malsupra korpo kaj bunta en la ekstera flanko de griza vosto kun larĝa nigrabruna strio.

La birdino estas preskaŭ samkolora kiel la virbirdo escepte de la nigrablankaj mentono kaj gorĝo, kiu estas bruneca (nebunta kapobildo). Ŝi havas ankaŭ pli mallongajn krestojn.

La bonazioj estas tipaj arbaraj birdoj, kiuj vivas en pinaroj, picearoj, abiaroj kaj aliaj pinglarbaroj kun berodonaj arbedoj kaj herboj. En la ordinaraj tagoj ili sin kaŝas sur arboj. Ili ne moviĝas eĉ kiam homoj proksimiĝas al ili. Surprizite en arbustaro, ili povas unue kuregi kaj poste ekflugi farante fortan bruon pro la frapado de flugiloj.

Vintre, kiam la tero estas kovrita de neĝo, ili ŝatas esti sur arboj, sed nokte ili ripozas en neĝokovrita nesto surtere.

Escepte de la fekundiĝa periodo, ili agas ĝenerale arope. Dum serĉado de manĝaĵoj ĉe la tagiĝo la grupo disiĝas, kaj la grupanoj tenas inter si certan distancon kaj de tempo al tempo krias por ne perdi la rilaton.

Printempe kaj somere ili manĝas ĉefe verdajn vegetaĵojn, semojn kaj fruktojn kaj vintre branĉ-pintojn kaj iam ankaŭ muskon sur arboj. La birdidoj manĝas ĉefe insektojn.

La masklo havas altatonan alvokon ti-ti-ti-ti-ti, kaj la ino likvidecan tettettettettet. La alvokoj, aŭ la zumado de la flugantaj birdoflugiloj, estas ofte la ununura indiko de esto de tiu tetrao, ĉar ties timideco kaj densarbara biotopo malfaciligas ties vidon.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Ovoj de bonazio.

Ili seksardas kaj seksumas en la lasta tagdeko de aprilo aŭ en majo. La memprezentado por pariĝo similas al tiu de aliaj specioj de la tetraoj. Tiam la gebirdoj ĉiam agas kune, kantas unu al la alia. La birdino estas pli singardema. Ĉe ia ajn surprizo ĝi tuj ekflugas sola kaj reflugas al sia kunulo nur kiam fariĝas kvieto. Post seksumo ili konstruas neston en la arbaro de sunflanka montodeklivo. En la nesto la birdino demetas tri ĝis dekdu ovojn kaj la kovado daŭras ĝenerale dudek kvin tagojn. Ŝi respondecas pri kovado kaj idozorgado, kiel tipas inter ĉasbirdoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj fakuloj konsideras ilin ene de la genro Tetrastes,[2][3] sed laŭ aliaj ene de Bonasa.[4]

Estas agnoskitaj nombraj subspeciojn:[3][4]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]