Fazano (genro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fazanoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fazano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Linnaeus 1758
Genro: Fazano Phasianus
Specio: Komuna fazano kaj multaj subspecioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fazano (science: Phasianus) estas genro de birdoj en la familio Fazanedoj kun almenaŭ unu specio, la Komuna fazano (Phasianus colchicus) kiu havas ĉirkaŭ 30 subspeciojn. El ili 29 subspecioj loĝas en la Azia kontinento, kaj unu loĝas en la insulo Tajvano. Iom da subspecioj estas bredataj sukcese tra la mondo.

Mongolia ringokoltipa masklo de Komuna fazano.

Kaj Phasianus kaj "fazano" devenas el la greka vorto phāsiānos, signife "(birdo) de Fazis" [1]. Fazis estas la antikva nomo de la ĉefa rivero de okcidenta Kartvelio, nune nomata Rioni.

La Komuna fazano (P. colchicus) havas ĉirkaŭ 30 agnoskitajn subspeciojn formantajn 5 aŭ 6 distingajn grupojn; unu troviĝas nur en la insulo de Tajvano ĉe la suda marbordo de kontinenta Ĉinio, kaj la resto en la kontinenta Azio, atingante okcidente ĝis Kaŭkazo. Kelkaj subspecioj estis enmetitaj en Eŭropo, Nordameriko kaj aliloke, kie ili hibridiĝas kaj sufiĉe bone setlis.

  • Tipaj fazanoj (genro Phasianus)
    • Verda fazano (P. versicolor)
    • Komuna fazano, (P. colchicus)
      • Kaŭkazaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus colchicus
      • Blankaflugilaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus chrysomelas/principalis
        • Fazano Princo de Kimrio, Phasianus colchicus principalis
      • Mongoliaj ringokolaj fazanoj aŭ Blankaflugilaj ringokolaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus mongolicus
      • Tarimaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus tarimensis
      • Ĉinaj ringokolaj fazanoj, grupo Phasianus colchicus torquatus
        • Tajvana fazano, Phasianus colchicus formosanus

La tri subspecioj de insuloj de Japanio estas kutime traktataj kiel distinga specio, nome la Verda fazano (P. versicolor), sed kelkaj konsideras la japanajn birdojn kiel parto de la komplekso de la Komuna fazano, kio farus 33 subspeciojn totale.

Fosiliaj restaĵoj de fazano de Phasianus troviĝis en rokoj de fina Mioceno en Ĉinio. Tiele, kiel ĉe multaj aliaj genroj de Fazanedoj, ankaŭ tiu stirpo datas de pli da antaŭ 5 milionoj de jaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]