Kobro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juna kobro kun la tipa "okulvitro"

Kobro (el la portugala cobra, t. e., "serpento") estas kutima nomo de venenaj serpentoj el diversaj genroj kiu havas distingajn "kolojn". Multaj kobroj enhaviĝas al la genro najo (science Naja) kaj parencaj genroj de la familio Elapidae, sed kelkaj kobroj apartenas al aliaj familioj.[1] Kobroj ĝenerale loĝas en regionoj tropikaj aŭ dezertaj de Azio kaj Afriko.

La nomo "kobro" elvenas de portugala vorto cobra, kiu estas mallongigo de cobra de capelo, laŭlitere "ĉap-serpento".

Kiam perturbita, la plejmulto de ĉi tiuj serpentoj leviĝas kaj etendas iliajn kolojn kiel minacoceremonio. Ĉi tiu ĝesto estas iafoje uzita per homoj por kulturaj rezonoj.

Specioj nomitaj kobroj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj serpentoj por kiuj oni utiligas la vorton "kobro":

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En la antikva Barato la kutimo kio disvolviĝis al la moderna serpentoĉarmado verŝajne estiĝis. La kobro ofte estis kaj estas konsiderata sankta en Barato, per hinduoj, budhanoj, ĝajnoj kaj aliaj grupoj. En la hinduismo kobroj foje konsideriĝas kiel parenca al la Nagas, serpentaj gedioj. Dum la 20-a jarcento, serpentoĉarmado fariĝis por multaj personoj de religia kutimo al formo de amuzaĵo. La kutimo de serpentoĉarmado en aliaj landoj derivas de la barata tradicio.

Kobroj ankaŭ rigardiĝis sankta en la antikva Egiptio, kie oni ankaŭ aplikis serpentoĉarmado. La ureo (latina lingvo uraeus de la greka lingvo οὐραῖος) estis kobra simbolo de dia kaj reĝa povo.


  1. PIV2, p.565.