Monogamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monogama)

Monogamio (de la greka: mónos: unusola kaj gamos: geedzeco), Unuamemo (ankaŭ unuamoremounuamismo) estas la prefero por samtempe havi nur unu rilaton aman, koramikan, aŭ romantikan; oni ne ofte uzas la vorto krom por kontrasti kun pluramemo.

Tio validas por rilatoj kaj inter homoj kaj inter aliaj bestoj.

En la mondo de bestoj, la monogamio aludas la rilaton de la paro kiu pluhavas seksan ligon ekskludan dum la periodo de reproduktado kaj idozorgado. Ĉe homoj, la monogamio estas tipo de ama kaj seksa rilatoj ekskluda inter du homoj, kiuj pluhavas geedzan aŭ liberan ligon dum iu tempoperiodo aŭ dum vivo. La partianon de tiu tipo de rilato oni nomas monogamiamonogamiulo pro sia emo, ĉu ĝi praktikas ĝin ĉu ne.

Inversa sistemo kie ekzistus diversaj tipoj de neekskludeco en paraj rilatoj same kaj inter homoj kaj inter bestoj nomiĝus poligamio.

Monogamio inter homoj estas afero studebla de diversaj sciencoj kiel Antropologio, Sociologio, Psikologio aŭ eĉ Historio. Ĉe bestoj la plej koncernataj sciencoj estus kaj la Biologio, la Etologio kaj la Zoologio. Por tuij tre ofte la diferenco inter specioj rilatas ankaŭ iliajn emojn por Monogamio aŭ por Poligamio.