Tibeta neĝokoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tibeta neĝa koko)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tibeta neĝa koko
Tetraogallus tibetanus
Tetraogallus tibetanus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Avesi
Ordo: Galinoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Neĝkokoj Tetraogallus
Gould, 1854

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tibeta neĝokoko (Tetraogallus tibetanus) estas neĝokoko, tio estas birdo de la familio de Fazanedoj kaj ordo de Kokoformaj.

Distribuado kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝas en altaltitudaj regionoj de Okcidenta Himalajo kaj la Tibeta Altebenaĵo, kie ĝi koincidas kun la pli granda Himalaja neĝokoko.

Ĝi vivas en la okcidenta parto de Ĉinio, kiu ampleksas sudan Ŝingjangon (inkluzive de orienta Pamiro) en nordo, Ĉjiljan-montaron de Gansu-provincon en oriento, Himalaja-montaron de Tibeto kaj okcidentan, nordokcidentan kaj nordan Siĉŭan-provincon en sudo. Tiu palearktisa birdo videblas ankaŭ en okcidenta Pamiro, orienta Kaŝmiro, Nepalo, Sikimo kaj Bhutano.

La Tibeta neĝokoko troviĝas ĉe alpaj paŝtejoj kun ŝtonecaj bordoj super la arbolimo ĉe Pamiroj de Taĝikio, Himalajo (el Ladakho al Arunaĉal Pradeŝ), Tibeto kaj Ĉinio.[1] Ili troviĝas en pli malaltaj altitudoj vintre aŭ kiam ege neĝofalas. En partoj de ties teritorio ŝajne estas klara separo de distribuado de tiu kaj de la Himalaja neĝokoko, dum en aliaj ŝajne ili koincidas.[2]

Ĉar la Tibeta neĝokoko havas grandan distribuan teritorion kaj ne videblan malpliiĝon en populacio, ĝi estas konsiderata specio "malpli zorgiga" fare de la IUCN.[3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La kapo kaj kolo de la Tibeta neĝokoko estas brungriza kun blanka duonluna makulo subokule, ĝiaj flugiloj havas sur si po unu grandan blankan makulon. La supra korpo estas helbruna kun nigrebrunaj vermoformaj makuloj, la malsupra korpo estas blanka kun nigra strieco, la frunto kaj la supra brusto havas sur si malhelkolorajn ringojn, kaj la malsupra brusto kaj la abdomeno estas kun nigraj strioj. La femala birdo similas al la maskla, sed mankas al ĝi ergoto (sprono) sur tarsoj.

Ĝi estas pli malgranda ol la Himalaja neĝokoko, kaj havas grizajn kapon kaj kolon kun blanka makulo subokula kaj super malhela vango. Mentono, gorĝo kaj brusto estas blankaj, kun du grizaj strioj en brusto. Grizaj flugilkovriloj kja triarangaj havas blankan bordon. La duarangaj havas larĝan blankan bordon kiu formas flugilmakulon. La subaj partoj estas blankecaj kun nigra strieco en flankoj kaj ventro. La vosto estas ruĝecbruna kaj la subvostaj kovriloj estas nigraj. Kruroj kaj bekoj estas ruĝecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino havas sablokoloran en postokula makulo, nigrecajn kaj sablokolorajn markojn en kapoflankoj, kolo kaj brustobendo, kaj ne havas la tarsajn spronojn de la masklo.[1][4][5]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La amplekse distribuataj populacioj montras variaĵojn en plumaro kaj oni indikis ĉirkaŭ kvin subspeciojn:[1][2][6][7]

  • La nomiga raso priskribita de John Gould en 1854[8] distribuiĝas tra Pamiroj en Taĝikio, sudorienta al okcidenta Tibeto kaj Ladakho. Ĝi estas pli pala ol la aliaj rasoj.
  • aquilonifer, priskribita de Sushkin en 1926, troviĝas en centra kaj orienta Himalajo (Nepalo, Sikkimo, okcidenta Butano), estas pli malhela kaj havas pli malhelbrunan voston.
  • centralis, priskribita de Meinertzhagen in 1926, estas foje kunigita kun przewalskii. Tiu raso estas malhela, kaj malpli okreca ol aquilonifer. Tiu troviĝas en centra Tibeto kaj etendas al Montetoj Abor kaj Miŝmi de Barato.
  • przewalskii estis priskribita de Bianchi en 1907, troviĝas el nordorienta Barato al okcidenta centra Ĉinio.
  • henrici, priskribita de Oustalet en 1891, troviĝas el orienta Tibeto al nordokcidenta Siĉuano.

Kelkaj rasoj kiaj tschimenensis kaj yunnanensis ne estas amplekse agnoskataj, kaj la unue menciata estas inkludata en la nomiga formo.[2][9] La genetika diverĝo de tiuj populacioj estis atribuata al glaĉeraj cikloj asocie kun la apero de la Tibeta Altebenaĵo.[10][11]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la birdoj loĝas en nudroka zono 3,000-6,000 m. super la marnivelo. Ili ofte vizitadas maldensan arbustaron kaj altmontan herbejon, kaj ankaŭ neĝan linion por serĉi manĝaĵon. Ili 2-5-ope (birdidoj 2-3-ope) agas por serĉi manĝaĵon en la loko, kie ŝafaro paŝtiĝas. Trovinte malamikon, ili donas alarmon per laŭta kaj longa kriado. Ili forkuras kaj rerigardas entrudulon, ŝanceliĝante kiel sovaĝaj anseroj, kun vosto aparte rekta, tiam oni povas vidi la blankajn malsuprajn kovrilplumojn de la vosto. La birdo estas timema kaj pro tio malfacile kaptebla. Ĝi lertas en flugado, povante facile kaj rapide flugi kun fajfa bruo de montkulmino al montpiedo, aŭ de unu montkulmino al alia, sed oni neniam vidis, ke ĝi flugas de malsupre supren al montopinto.

Tiu specio estas simila al la Himalaja neĝokoko, sed preferas pli altajn altitudojn. Dum vintro, ili descendas al pli malaltaj altitudoj kaj moviĝas laŭ aroj. Ili alvokas matene kaj vespere, kaj silentemas tagmeze.[12] Ili restas ĉe herbejaj altebenaĵoj kaj ŝtonecaj rokejoj kun malmulta vegetaĵaro. Kvankam ili ne havas deĵoranton, se ili ripozas tagmeze, unu aŭ pluraj maljunaj birdoj deĵoras sur alta roko kaj avertas pri eventuala danĝero per laŭtaj longaj fajfoj.[13] Oni priskribis kelkajn alvokojn kiuj inkludas ridaĵon kiu laŭgrade iĝas pli laŭta, fajfon kaj kurlecan alvokon.[2]

Bulboj, tuberoj, radikoj kaj herbofolioj estas ĝiaj manĝaĵoj. Iam ĝi manĝas ankaŭ insektojn kaj etajn senvertebrulojn. La Tibeta neĝokoko vagadas laŭ sezonoj. Somere ĝi agas ĉe neĝa linio, vintre ĝi malsupren transloĝiĝas al la herbokovrita ebenaĵo aŭ montodeklivo kun arboj.

De majo ĝis julio estas la reprodukta sezono, iliaj nestoj estas konstruitaj ĉe la piedoj de krutaĵoj, en herbejoj aŭ arbustaroj ĉe rokoj. La birdino demetas 4-6 ovojn, iam 7-8 ovojn. Dum somero ili formas parojn kaj oni supozas, ke la maskloj estas monogamaj. La nesto estas skrapaĵo, fuŝe kovrita kaj ŝirmita sub ŝtono aŭ arbusto kutime ĉe la lea flanko de nuda monteto, kaj evitante grundon kun vegetaĵaro. La masklo sentinelas dum la ino kovas. Ambaŭ gepatroj zorgas la ovaron (idaron) kaj plenkreskuloj plenumas trompoceremonion kiam la junuloj povus esti minacataj, dum la idoj kaŭras aŭ kaŝiĝas inter ŝtonoj. Oni trovis ovarojn de pli da unu ino kio formas ununuran manĝogrupon.[2][12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 119.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Ali, S & SD Ripley. (1980) Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 2, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 11–13.
  3. iucn
  4. Blanford, WT. (1898) The Fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, London, p. 144–145.
  5. Ogilvie-Grant, WR. (1896) A hand-book to the Game-birds. Volume 1. Edward Lloyd, London, p. 84–85.
  6. Marien, Daniel (1951). “Notes on some pheasants from southwestern Asia, with remarks on molt”, American Museum novitates 1518, p. 1–25. 
  7. Hartert, E. (1921) Die Vogel der palaarktischen Fauna. Volume 3 (germane). R. Friedlander & Sohn, Berlin, p. 1899–1901.
  8. Gould, John (1854). “Description of a new species of Tetraogallus”, Proc. Zool. Soc. London 1853, p. 47. 
  9. Yang Lan & Xu Yan-gong (1987). “A new subspecies of the Tibetan Snowcock - Tetraogallus tibetanus yunnanensis (Galliformes: Phasianidae)”, Acta Zootaxonomica Sinica 12 (1), p. 104–109. 
  10. Bei An, Lixun Zhang, Stephen Browne, Naifa Liu, Luzhang Ruan, Sen Song (2009). “Phylogeography of Tibetan snowcock (Tetraogallus tibetanus) in Qinghai-Tibetan Plateau”, Molecular Phylogenetics and Evolution 50 (3), p. 526–533. doi:10.1016/j.ympev.2008.12.003. 
  11. (2005) “Phylogeny and Molecular Evolution of Tetraogallus in China”, Biochemical Genetics 43 (9), p. 507–518. doi:10.1007/s10528-005-8167-y. 
  12. 12,0 12,1 Hume AO & CHT Marshall. (1880) The Game birds of India, Burmah and Ceylon. Self published.
  13. Baker, ECS. (1928) Fauna of British India. Birds. Volume 5, 2‑a eldono, Taylor and Francis, London, p. 432–435.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.