Kaŝmiro
Kaŝmiro | |||
---|---|---|---|
pridisputata teritorio, dividita regiono [+] | |||
Landoj | Barato, Pakistano | ||
- koordinatoj | 34° 30′ 0″ N, 76° 0′ 0″ O (mapo)34.576Koordinatoj: 34° 30′ 0″ N, 76° 0′ 0″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 176 119,19 km² (17 611 192 ha) [+] | ||
Areo | 176 119,19 km² (17 611 192 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 3 945 000 [+] (1941) | ||
Denseco | 22,4 loĝ./km² [+] [+] | ||
Kaŝmiro | |||
Vikimedia Komunejo: Kashmir [+] | |||
Kaŝmiro (Kaŝmira: कॅशीर, کشیر; dogra: कश्मीर, balta: کشمیر; gojra: کشمیر; pahari: کشمیر; ŝina: کشمیر; ujgura lingvo: كەشمىر; nagario: कश्मीर) estas regiono en Azio, devenloko de mola, brila lanteksaĵo, sed ankaŭ kontestata areo en la nordokcidento de la hinda subkontinento, historie iama princlando en Himalajo. Politike, aliflanke, ĝi kutime signifas multe pli granda areo, kiu ankaŭ inkluzivas Gilgit, Baltilando kaj Ladako.
Kaŝmiro estas fonto de streĉiĝo inter la landoj okupantaj ĝin, ĉefe Barato kaj Pakistano. Kaŝmiro estas la plej dense militarigita zono en la mondo. Kun pli ol 700 000 barata armea personaro kiu deĵoras en la ŝtato, ĝi havas la plej altan proporcion soldato-al-civitana en la mondo[1].
Hodiaŭ Kaŝmiro estas fakte dividita en du hindajn uniajn teritoriojn, Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj Ladako, kun totala areo de 101 387 km² kaj populacio de 12,5 milionoj; la memproklamita nerekonita ŝtato Azad Kashmir ("libera Kaŝmiro") kun areo de 13 000 km² kaj populacio de 3,6 milionoj da loĝantoj, same kiel la Gilgit-Baltistan regiono ("nordaj teritorioj") kun areo de 72 500 km² kaj loĝantaro de 1 miliono da loĝantoj, situanta sub kontrolo de Pakistano; kaj la teritorio de Aksaychin sub la jurisdikcio de la Ĉina Popola Respubliko kun areo de 37 555 km² kaj pluraj miloj da loĝantoj. La totala areo de Kaŝmiro estas 222,236 km².
Ĝamuo kaj Kaŝmiro estis unu el la centroj de sanskrito dum longa tempo. La literaturo, skulptarto, muziko, danco, pentroarto kaj arkitekturo de Ĝamuo kaj Kaŝmiro havis signifan influon en Azio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La iamaj hinduaj loĝantoj de Kaŝmiro estis ĉiuj anoj de la kasto bramanoj. Ili estas konataj kiel la kaŝmiraj panditoj (vorto, kiu signifas klerulo). Ekzemple Jawaharlal Nehru estis nomata pandito, ĉar li estis el tiu kaŝmira kasto.
Politikaj konfliktoj
[redakti | redakti fonton]La surmape verda parto estas okupata de Pakistano, la flava parto estas okupata de Barato. Laŭlonge de la historio okazis kelkaj militoj pro malkonsento pri la desegno de la landlimo, ekzemple dum la Barat-Pakistana Milito de 1965 aŭ dum la Kargila Milito de 1999.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) The Kashmiri People Versus the Indian State, Global Voices, la 1-an de julio 2020.