Himalaja neĝokoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Himalaja neĝa koko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Tetraogallus
Specio: T. himalayensis
Tetraogallus himalayensis
(G. R. Gray, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Himalaja neĝokoko (Tetraogallus himalayensis) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj troviĝas en teritorioj de Himalajo (de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo) kaj en partoj de apuda Pamiro, en Azio. Pli precize ĝi vivas en okcidenta Kunlun-montaro, Ĉjiljan-montaro kaj okcidenta Himalajo de Ĉinio kaj ankaü en Centra Azio kaj orienta Afganio. Ĝi troviĝas en alpaj paŝtejoj kaj en deklivaj rokaj klifoj kie ili malsupreniras por fuĝi. Ĝi koincidas kun la iome pli malgranda Tibeta neĝokoko en partoj de sia ampleksa teritorio. La populacioj el diversaj areoj montras variaĵojn ĉe koloro kaj oni indikis ĉirkaŭ kvin subspeciojn. Ili estis enmetitaj en montoj de Nevado en Usono en la 1960-aj jaroj kaj oni formis sovaĝan populacion en la Montoj Ruby. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La virbirdo estas preskaŭ tutkorpe bruna, kun densaj bustraj makuloj. Ĝi havas blankajn mentonon kaj gorĝon kaj grandajn blankajn makulojn sur la flugiloj. La birdino estas preskaŭ samkolora kiel la virbirdo, nur sen ergoto sur la tarso. Ĝi pezas 2,000-2,500 gramojn, longas 54–72 cm. kaj la vosto longas 16~9 cm.

La Himalaja neĝokoko estas granda griza perdrikeca birdo, kies kapobildo similas al tiu de la pli malgranda kaj bone markata Ĉukaro. La blankaj gorĝo kaj kapoflankoj estas bordataj per bruna mustaĉa strio kaj malhelbruna larĝa bendo etende el okulo super la orelareo, etende al kolumo. La supraj partoj estas grizaj, kun plumoj de la pugo kaj flugiloj bordataj je ruĝeca. La supra brusto estas griza kun malhelaj duonlunaj strioj. La suba brusto estas malhelgriza, kaj la flankoj de la korpo estas striecaj je nigra, bruna kaj blanka. La subvostaj kovriloj estas blankaj. La kruroj kaj ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas flavaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, sed la ino estas pli malgranda kaj ne havas la grandan tarsan spronon de la masklo. Dumfluge el sube videblas la blankaj unuarangaj kun nigraj pintoj kaj la ruĝecaj eksteraj vostoplumoj. La Tibeta neĝokoko havas flugilbildon kun blanka bordo ĉe duarangaj kio kontrastas kun la grizaj flugiloj.[1][2][3][4][5][6]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1841 oni portis specimenon de birdo al bestarejo de la Zoological Society of London, prezentata de E W Bonham, konsulo ĉe Tabrez. George Robert Gray notis, ke ĝi kongruis kun birdo ilustratata (plato 76a) en la verko de Jardine kaj Selby nome "Illustrations of Ornithology" kiu laŭ li estu nomata Tetraogallus caucasicu] kaj alia ilustraĵo de plato 141a kiu laŭdire estus masklo de tiu de la plato 76a estis separata baze sur geografio kaj ricevus la nomon de Tetraogallus himalayensis.[7]

Studo de molekula filogenetiko sugestas, ke la Tibeta neĝokoko diverĝis unue el la komuna praulo de la neĝokokoj.[8] La ampleksa distribuado estas formata de multaj populacioj kiuj montras variaĵojn en plumaro. Oni priskribis kelkajn subspeciojn, sed ne ĉiuj estis ĉiam agnoskataj.[9]

Tiu specio havas kvin subspeciojn, el kiuj tri troveblas en Ĉinio. Subspecio priskribita kiel sauricus estis objekto de konsiderinda nomenklatura debato.[10][11]

  • La nomiga subspecio estis priskribita de G. R. Gray en 1843 kaj referencas al populacioj de orienta Afganio etende al Ladakho kaj centra Himalajo de Nepalo.
  • incognitus estis priskribita de Zarudnij en 1911 el montoj de suda Taĝikio kaj norda Afganio, estas ĝenerale multe pli pala kun tre helbrunaj kaj nigraj markoj en subaj partoj kaj pli sablokolora.[2](bendi priskribita de Walter Norman Koelz estas kutime inkludata en tiu[2][12][13])
  • sewerzowi Zarudny, 1910 - Tien Ŝan al Zajsano (Kazaĥio) orienten al Ksinjiango (ne agnoskata de Ernst Hartert[13])
  • grombczewskii Bianchi, 1898 – Montoj Kunlun
  • koslowi Bianchi, 1898 – Montoj Nan Ŝan kaj Ĉing Hai Ku de Kinghajo kaj suda Gansuo

Distribuado kaj statuso[redakti | redakti fonton]

La Himalaja neĝokoko ĉeestas alpajn paŝtejojn kaj deklivajn bordojn de montoj de centra kaj Suda Azio super la arbolimo kaj ĉe la neĝolimo. Ĉe Himalajo ĝi troviĝas inter 4000 al 5000 m somere, descende al 2400 m dum akraj vintroj.[14] Ĉar la Himalaja neĝokoko havas grandan distribuadan teritorion kaj ne videblajn malpliiĝojn en populacio, ĝi estas konsiderata specio "malplej zorgiga" fare de la IUCN.[15]

En 1961 oni notis la similecon de la pejzaĝo de Himalajo kun tiu de la regiono de Nevado kaj la Himalaja neĝokoko estis konsiderata bona ĉasbirdo por enmeto fare de la Nevada Fish and Game Commission. Tiu komitato direktis sin al Prezidento de Pakistano por kelkaj birdoj. Tiuj estis kaptataj en Hunza kaj fruaj sendaĵoj fruntis grandajn perdojn post kiuj la birdoj estis lokigitaj ĉe ĉasfarmo de Valo Mason kaj post periodo de 15 jaroj (1965–1979) pli da 2,000 birdoj estis liberigitaj en la naturo. Sovaĝa populacio de pli da 200 al 500 birdoj setlis ĉe la Montoj Ruby, kie ili loĝas sub la arbolimo.[16]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Himalajaj neĝokokoj loĝas en montregionoj 2 000-5 000 metrojn super la marnivelo. Ili ĝenerale aktivadas sur krutaj aŭ rokozaj deklivoj, kaj malofte sur ebenejoj. Matene kaj vespere ili serĉas nutraĵon kaj sin kaŝas sub arbustoj aŭ rokoj dum tagmezo kaj nokto.

La Himalajaj neĝokokoj estas gregemaj for de la reprodukta sezono, kaj moviĝas laŭ malgrandaj grupoj. Kelkaj grupoj povas loĝi en la sama monteto. Ili restas ĉe malferma kamparo kaj ŝajne preferas rokajn montodeklivojn. Matene la birdoj subenflugas por trinki akvon. Dum alproksimiĝo ili klopodas grimpi la deklivojn per piedo sed se pluas alproksimiĝo ili subenflugas la valojn per malfermaj flugiloj. En Barato la reprodukta sezono estas somero, el aprilo al junio. Ĝi estas silenta vintre sed printempe, ties alvoko estas familiara parto de la pejzaĝo. La kanto estas laŭta fajfo kun tri partoj kun ascenda tono. Ili faras ankaŭ ascendan, krian malbasan alvokon.[2]

Ili manĝas ĉefe vegetajojn, kiaj sovaĝa bulbo, herboj, burĝonoj, beroj, semoj,[1] ventra pruno, junaj folioj kaj floroj de poligono, kaj kelkiam insektojn. Ili migras supren aŭ malsupren laŭ sezonoj. Vintre ili translokiĝas malsupren al zonoj de arbustaroj, pinglarbedaroj kaj eĉ picearoj.

Dum manĝado ili supreniras malrapide la monteton, plukante la mildajn herberojn kaj junajn burĝonojn de plantoj dumvoje. Ili manĝas ekzemple berojn de Ephedra, foliojn de Artemisia, herboburĝonojn, bulbojn kaj tigojn de sekaleca herbo.[14] Kiam ili atingas montopinton ili ekflugas al apuda monteto kaj denove faras sian vojon supren. Dum irado ili agitas siajn vostojn montrante la blankajn subvostajn kovrilojn. Ili estas ĝenerale timidaj kaj kaze de ĝenado ili kuras supren kaj lanĉas sin el la montokrestoj fluge, atingante konsiderindan rapidon.[17] Ili suferas predadon en alpaj paŝtejoj pli ol ĉe akraj deklivoj kaj arigado helpas ilin havi pli da okuloj kontraŭ predantojn permesante ilin manĝi pli efike.[18]

Ili fekundiĝas en lokoj 3 000-6 000 metrojn super la marnivelo, kie amasiĝas neĝo. La reprodukta sezono estas somero, aprile al junio. Dum pariĝado, la masklo kaŭras surgrunde kun malfermaj flugiloj, mallevata vosto kaj plumoj iom ŝvelaj. Tiam li kuras tien kaj reen antaŭ la kokino aŭ en cirkloj. La birdoj konstruas neston en rokfendoj prefere lee, sub arbustoj aŭ rokoj, kaj metas en ĝin herbojn kaj plumojn. La birdino demetas 5-16 ovojn helflavajn, brunajn, grizajn aŭ olivecverdajn kun diversgrandaj ruĝetaj aŭ brunecaj makuloj.[6]. La kovado daŭras ĉ. 28 tagojn kaj estas farata nur de la ino. La masklo estas monogama, kaj restas en proksimeco de la nesto ofte ripoze sur alta roko kaj rigardante kontraŭ entruduloj. Kaze de ĝenado la koko avertas la kokinon per laŭta fajfo. Kaze de surprizo nekonscia ĉe nesto la kokino ne elnestiĝas ĝis kiam alproksimiĝo estas tro proksima.[14][19][20] La nove eloviĝinta ido pezas ĉ. 43 gramojn. La Himalajaj neĝkokoj fekundiĝas dum junio kaj julio. Lokanoj ofte bredas ilin kiel manĝeblajn birdojn. Sed ili estas tre malfacile bredeblaj kaj fekundigeblaj en regionoj malaltaj super la marnivelo.

Plenkreskuloj estas foje predataj de la Reĝa aglo.[3][21] Kelkaj specioj de endoparazitaj Acanthocephala kaj Nematodoj kiaj Hispaniolepis fedtschenkoi estis priskribita el tiu specio.[22][23]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oates, EW. (1898) A manual of the Game birds of India. Part 1. A J Combridge, Bombay, p. 201–204.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 119.
  3. 3,0 3,1 Jerdon, TC. (1864) The birds of India. Volume 3. George Wyman and Co, Calcutta, p. 549–554.
  4. Blanford, WT. (1898) The Fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, London, p. 143–144.
  5. Baker, ECS. (1928) Fauna of British India. Birds. Volume 5, 2‑a eldono, Taylor and Francis, London, p. 426–428.
  6. 6,0 6,1 Ogilvie-Grant, WR. (1896) A hand-book to the Game-birds. Volume 1. Edward Lloyd, London, p. 86–89.
  7. Gray GR (1843). “[Letter to curator]”, Proceedings of the Zoological Society of London. Part 10, p. 105. 
  8. Gong, Yifeng ; Jinfu Wang , Hongyan Li , Li Wang , Runlin Ma (2005). “Phylogenetic Relationship of Tetraogallus Inferred from Sequences of Cytochrome b Gene”, Life Science Journal 2 (1), p. 85–89. [rompita ligilo]
  9. Hartert, E. (1921) Die Vogel der palaarktischen Fauna. Volume 3. R. Friedlander & Sohn, Berlin, p. 1901–1903.
  10. Potapov, R.L. (1993). “New subspecies of the Himalayan Snowcock, Tetraogallus himalayensis sauricus, subsp. nova”, Russian Journal of Ornithology 2 (1), p. 3–5. 
  11. Bianchi V (1899). “Uebersicht der Arten der Gattung Tetraogallus Gray”, Journal of Ornithology (de) 47 (4), p. 421–434. doi:10.1007/BF02208465. 
  12. Koelz, Walter (1951). “Four new subspecies of birds from southwestern Asia”, American Museum novitates 1510. 
  13. 13,0 13,1 Marien, Daniel (1951). “Notes on some pheasants from southwestern Asia, with remarks on molt”, American Museum novitates 1518, p. 1–25. 
  14. 14,0 14,1 14,2 Ali, S & S D Ripley. (1980) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 2, Oxford University Press, p. 13–16. ISBN 0195620631.
  15. iucn
  16. Stiver SJ (1984). “The Himalayan Snowcock - Nevada's newest upland game”, Trans. Cal-Neva Wildlife 26, p. 55–58.  Arkivigite je 2019-08-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-19. Alirita 2011-02-28.
  17. Jerdon, TC. (1864) The Game birds and Wild fowl of India. Military Orphan Press, p. 62–63.
  18. Bland, JD & Temple SA (1990). “Effects of predation-risk on habitat use by Himalayan Snowcocks”, Oecologia 82 (2), p. 187–191. doi:10.1007/BF00323534. 
  19. Abbott, U. and G. Christensen (1971). “Hatching and rearing the Himalayan snow partridge in captivity”, J. Wildl. Management 35 (2), p. 301–306. doi:10.2307/3799604. 
  20. Baker, EC Stuart (1924). “The game birds of India, Burma and Ceylon, part 38”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 30 (1), p. 1–11. 
  21. Lawrence, WR. (1895) The valley of Kashmir. Oxford university Press, London, p. 133.
  22. Junker, K & J Boomker (=2007). “A check list of the helminths of guineafowls (Numididae) and a host list of these parasites”, Onderstepoort Journal of Veterinary Research 74 (4), p. 315–337. 
  23. Gvosdev, I. (1954). “Helminth fauna of Tetraogallus himalayensis Gray, 1842”, Zoologicheski Zhurnal (Russian) 33, p. 39–43. 

Aliaj Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.