Diskuto:Kokoformaj birdoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Kial Vikipedio elektis la terminon kokoformaj anstataŭ galinoformaj (alidirekto)? Efektive, oni trovas multajn eksterajn referencojn al galinoformaj, en PIV, en BioLib.cz, en literatura.bucek.name, aŭ en la Excel-listo ĉe eventoj.hu (animaloj-latina-eo-de-cz.xls). Tiuj ligiloj ankaŭ mencias la terminon kokobirdoj kiel sinonimon, sed ne kokoformaj. Male, mi trovis nur unu ne-Vikipedian referencon al kokoformaj, en Reta-Vortaro. Sed tiu ĉi mencias neniun fonton. Tamen, estas preskaŭ 3000 paĝojn en Vikipedio kun la termino kokoforma, kontraŭ nur 4 kun galinoformaj! Do, mi ja scivolus kial... Dankon!--HaleBopp (diskuto) 09:30, 7 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ mi ne scias kial Vikipedio elektis tiun terminon, do mi nur povas diveni. Unue same kiel ReVo ankaŭ PIV kaj la aliaj paĝoj povus mencii fonton de 'galinoformaj'. Krome kok/o estas oficiala radiko dum galin/o ne estas. Due ŝajnas ke multaj lingvoj uzas kombinon de koko kun alia vorto por krei vorton kiel kokoformaj/kokobirdoj. Ekzemple la franca/hispana galliformes, la dana (Høns/Hønsefugle), la greka (Όρνιθα/Ορνιθόμορφα), la finna (Kana/Kanalinnut), la turka (Tavuk/Tavuksular) aŭ la vjetnama (Gà/Bộ Gà). Sed tio verŝajne ne multe helpas pri 'ĝusta' termino. --LoMo600 (diskuto) 15:34, 11 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la respondo. Oni ne povas diri ke la radiko galin/o ne estas oficiala, ĉar ĝi estas en PIV, kiu estas oficiala vortaro. Sed ĝi ne estas fundamenta, mi konsentas. La filozofio de PIV estas logika, same kiel pri botaniko, por krei nomon de familio (aŭ ordo), ĝi aldonas regulan finaĵon ĉe la tipa genro. La tipa genro estas Gallus, esperantigita galin/o, ĉar gal/o jam ekzistis. Do ĝi elektis la inan formon de gallus (= gallina, æ, kokino), por simili kelkajn naciajn lingvojn (gallinacés en la franca ekzemple). Sed kok/o estas nomo de specio, ne de genro. La reguleco tie malestas. Mi pripensos la aferon trankvile kaj rigardos kio okazas ĉe la aliaj familioj.--HaleBopp (diskuto) 19:56, 11 mar. 2020 (UTC)[Respondi]