Uzanto-Diskuto:LoMo600

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, LoMo600!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 02:50, 24 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:50, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Dokumentado por Landonomoj kun flageto[redakti fonton]

Saluton, LoMo600. Dankon pro la nova ŝablono {{Dokumentado por Landonomoj kun flageto}} kaj la aldono al la flagoŝablonoj. La ideon pri komuna dokumentado de ŝablona grupo mi jam konas, ĉar mi ion tian jam kelkfoje mem faris. Tamen iom ĝenas, ke nun ĉe ĉiuj ŝablonoj aperas la ekzemplo pri Svislando. Mi foje ie vidis trukon per kiu la ekzemplo iel alĝustiĝas al la koncerna ŝablono. Kaj mi eĉ memoris kie, nome la ŝablono {{situo sur mapo/informoj}}. Sed nun estas jam iomete malfrue, por ion aranĝi. Eble eĉ simila truko troviĝas en plia ŝablono por komuna dokumentado. Sed nun mi ne emas serĉi ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 20:42, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Tlustulimu. Ankoraŭ restas plimulto da ŝablonoj. Se vi montras al mi, kiel fari tion aŭ vi mem faros tion, mi atendas ĝis kiam tiu ŝanĝo estas farita.--LoMo600 (diskuto) 20:52, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon Tlustulimu pro la atentigo. Mi ŝanĝis la ŝablonon tiel ke la ekzemploj nun montras la flagon de la koncerna ŝablono. Se vi havis alian ideon kiel fari tion aŭ iun alian aferon, skribu ĝin.--LoMo600 (diskuto) 20:47, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

"Ĉampionumo”[redakti fonton]

Saluton! De kie vi prenis la vorton "ĉampionumo"? Ĝis nun la vorto uzata plej ofte estas ĉampionado, sed ankaŭ ĉampionludoj estis uzata. Ĉampionado ja estas iomete suspektinda derivaĵo, sed ĉampionumo estas plene enigma kaj aparte lerninda kiel nova radiko. Se vi volas uzi la vorton, bonvolu ĝin utiligi nur en tekstoj, kiujn vi mem verkas, kaj ne ŝanĝadi tekstojn antaŭe verkitajn. Estas tre ĝene malstabiligi la lingvon kreante novajn alternativajn vortojn. --Surfo 17:19, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. De kie mi prenis la vorton? El la rimarko pri la unua signifo de ĉampiono en ReVo. Se tio ial ajn gravas, la vorto estis jam uzita en la unuaj versioj de la artikoloj pri Muhammad Ali kaj José Luis Sierra. Mi uzis ĝin ĉar ĉampion/ad/o, kiel vi jam skribis, estas iomete suspektinda derivaĵo. Ĝi nur estas uzata pli oftege ol ĉampionumo. Pravigi la ŝanĝadon de fremdaj artikoloj tamen mi ne vere povas. Mi povus nur diri, ke uzo de vorto, kiu estas suspektinda, ne estas konvena por Vikipedio. Do nun? Bonvolu pardoni min. Ke ŝanĝado sen akordo estas malbonstila, mi devus scii.--LoMo600 (diskuto) 20:12, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
@LoMo600 kaj Surfo: Mi aparte tre intetresiĝas pri la plej konvena traduko por "Championship", vikipedio mem ne multe helpas, vidu: Kategorio:Tutmondaj sportaj konkursoj tie aperas:
  • Ĉampioneco (la plej ofta kaj rekomendata de amika ŝakisto)
  • Ĉampionado
  • Ĉampionumo (nur 1 foje sed la argumento de ReVo estas tre interesa 👋👋👋👋)
Nun mi decidas pri plurdeko da artikoloj pri mondaj/naciaj ŝakaj turniroj (Chess_national_championships kaj World Chess Championships). Ĉu estas ia vikipedia konvencio pri la temo? JabieroKubo (diskuto) 02:13, 25 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Konvencio pri la vorto ne ekzistas. Vi mem devas elekti, kio estas taŭga traduko de championship en via artikolo, la suspektindaj derivaĵoj ĉampioneco/ĉampionado aŭ la maloftege uzata ĉampionumo. Min konvinkas la argumento de ReVo kaj mi uzas ĝin en la artikoloj kiujn mi skribis(Remado kaj Halterlevado). La vorto ĉampioneco pli taŭgas en esprimo kiel „ĉampionecaj movoj de ŝakludisto“ ol kiel nomo de konkurso aŭ turniro .--LoMo600 (diskuto) 07:30, 25 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Pink Floyd[redakti fonton]

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:53, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Translation request[redakti fonton]

Hello.

Can you translate and upload the articles en:Azerbaijan Technical University and en:List of universities in Baku in Esperanto Wikipedia?

Yours sincerely, Karalainza (diskuto) 19:58, 29 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon :) pro la tuja plibonigo de la ŝablonoj {{ENG}} kaj {{WAL}} Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Ŝablona_problemo JabieroKubo (diskuto) 10:04, 25 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Lifto por rulseĝo[redakti fonton]

La hungara estas en ordo. --Crosstor (diskuto) 13:30, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio[redakti fonton]

Saluton! Mi petas vin, apogu forigon de kategorio kun POR, pri kiu estas voĉdono ĉi tie: Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Kategorio:Naskiĝintoj_en_Bratislavo. Mi citas aldonon de Goren pri tio, kiu diris la esencon:

Por esti validaj kaj utilaj, vikipediaj kategorioj ideale sekvu leĝojn de aroteorio, t.e. kategorio A estu subkategorio de B nur se ĉiuj anoj de A apartenas ankaŭ al B. Pro tio, ekzemple, Kategorio:Slovakoj povas esti sub Kategorio:Slavoj, kaj tio ĉi estas tute logike valide. Sed okaze de Naskiĝintoj en Slovakio tio ĉi regulo ne sekvatas: nek ĉiu kiu naskiĝis en Slovakio estas slovako, nek ĉiu slovako naskiĝis en Slovakio. Kaj, kiel ofte okazas pro rompo de aroteoriaj reguloj, tio ĉi kaŭzas erarajn kaj paradoksajn rezultojn. Uzanto:Crosstor tutprave ofendiĝis kiam li trovis ke hungaraj famuloj naskiĝintaj en Bratislavo iĝis kategoriitaj kiel slovakoj, ĉar tio ĉi ja estas absurdo: ili ne estis slovakoj nek laŭ etneco, nek laŭ civitaneco (kaj tia civitaneco tiam eĉ ne ekzistis!)
Havi kelkajn kategoriojn por ĉiu lando, aliflanke, tute ne estas timiga, kaj se ili estos logike kaj aroteorie ĝustaj tio entute ne kaŭzos ĥaoson. Ĉiu vikipedio faras ĉi tion sen multaj problemoj.--Goren (diskuto) 15:58, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Sincere --Crosstor (diskuto) 03:28, 14 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Urbokadro[redakti fonton]

Dankon la riparon! --Crosstor (diskuto) 08:16, 7 apr. 2021 (UTC)[Respondi]