Halterlevado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Halterlevado
La Beloruso Ribakoŭ ŝiras 178 kilogramojn dum la monda ĉampionumo en 2011
La Beloruso Ribakoŭ ŝiras 178 kilogramojn dum la monda ĉampionumo en 2011
speco de sporto • olimpika sporto
forteca sporto • individua sporto • weightlifting
Fakoj
ŝiro kaj puŝo
Kulminaj konkursoj
Olimpiaj Ludoj 1896
Monda Ĉampionumo 1891
Internacia federacio
Nomo: Internacia Federacio de Halterlevado
Fondita: 10-a de junio 1905
TTT: https://www.iwf.net
Rilataj paĝoj
Kategorio:Halterlevado
vdr

Ĉe la sporto halterlevado la sportistoj provas levi kiel eble plej pezan halteregon al superkapa pozicio (kun malfleksitaj kruroj kaj brakoj). Ĝi estas pezatletika sporto. En la Olimpiaj Ludoj ĝi estas ekde 1976 dufaka sporto. Ŝiro kaj Puŝo estas la fakoj. Dum konkurso la sportistoj partoprenas en ambaŭ fakoj kaj la rezulton oni sumigas el la plej granda levita pezo de la du fakoj. Ĉe konkursoj kiel monda ĉampionumo aŭ Olimpiaj Ludoj, la atletoj estas dividitaj en korpopezo-klasojn. Tiu gajnas, kiu levas plej multe en sia pezoklaso. Alia maniero estas obligi la rezulton per koeficiento por kompari diverspezajn atletojn. Ĉiu sportisto havas 3 eblojn por levi la halteregon. Por la sukceso necesas krom forto ankaŭ bona, sperta teĥniko, rapido, kunordigo kaj moviĝemo.

La internacia rega asocio estas la Internacia Federacio de Halterlevado (angle International Weightlifting Federation, mallongigite IWF).

Historio[redakti | redakti fonton]

La 28-an de marto 1891 okazis la unua monda ĉampionumo en Londono, Britujo. Ĉampiono fariĝis la brito Edward Lawrence Levy. Partoprenis sep eŭropanoj el ses landoj. Halterlevado estis en la programo de la unuaj olimpiaj ludoj en 1896. Fakoj estis la unumana ŝiro kaj la dumana puŝo. Pezoklasoj tiam estis neekzistantaj. En la duaj olimpiaj ludoj ĝi ne estis en la programo. En la triaj ludoj halterlevado reaperis unufoje. Ekde la olimpiaj ludoj de 1920 ĝi daŭre estis en la programo. Tiufoje kun pezoklasoj. La 10-an de junio 1905 fondiĝis la Amateur-Athleten-Weltunion (esperante: Amatoro-atleto-mondounio), kiu estis antaŭiranto de la nuna IWF. En la sama jaro la uzo de pezokategorioj komenciĝis. En la jaro 1910 la germana firmao Kaspar Berg enkondukis halteregon por diskopezoj kun turniĝeblaj diskoteniloj.

Ekde la olimpiaj ludoj en 1928 halterlevado estis trifaka sporto. Oni rezignis la unumanajn ŝiron kaj puŝon. Restis la dumanaj etendo, ŝiro kaj puŝo. En 1961 la IWF decidis tute rezigni la unumanajn fakojn. Kaj en 1973 ĝi ankaŭ rezignis la etendon, ĉar ĝi tro alproksimiĝis al la puŝo kaj kontroli ties laŭregulan efektivigon fariĝis tro malfacila. Dum kunsido en 1983 la federacio unuvoĉe decidis ankaŭ organizi konkursojn por virinoj. Kvar jarojn poste okazis la unua monda ĉampionumo por virinoj. 100 sportistoj el 22 landoj partoprenis. Ekde la jaro 2000 ili ankaŭ povas partopreni en la olimpiaj ludoj.[1]

Konkurso[redakti | redakti fonton]

Disvolvo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la konkurso mem okazas pezado de la sportistoj. Poste ili devas anonci por ambaŭ fakoj la unuan pezon, kiun ili volas levi. Ĉiu havs tri provojn. Konkurso komenciĝas per la fako ŝiro. Tiu sportisto komencas ĝin, kiu anoncis la plej malgrandan pezon. La ordo de la provoj dependas de la anoncitaj pezoj. Tio signifas, ke dum fako la halterego nur pli peziĝas. Sportisto havas unu minuton por laŭregule levi la pezon. Oni taksas provon komencita, kiam la halterego preterpasas la genuojn. Dum provo la sportisto staras sur 4 × 4 metroj granda areo. Se ĝi forlasas la areon dum tio, la provo estas nevalida. Pri tiuj aferoj juĝas gvida kaj du flankjuĝistoj, kiuj sidas antaŭ la konkursejo.

Kiam sportisto sukcese levis la halteregon, ĝi devas anonci almenaŭ 1 kg pli grandan pezon por sia venonta provo. Kiam sportisto ne sukcesis, ĝi rajtas levi la saman pezon denove. Se tio signifas, ke sportisto havas du sinsekvajn provojn, ĝi havas plian minuton por levi la pezon. Post kiam ĉiu uzas siajn tri ŝiroprovojn la puŝo komenciĝos post paŭzo. Ĝi estas same disvolvita.

Por ke provo estas konsiderita valida, du el la tri juĝistoj devas taksi ĝin tiel. Por havi finrezulton oni bezonas almenaŭ po unu validan provon en ambaŭ fakoj.

Ŝiro[redakti | redakti fonton]

Movoj dum ŝiro

Dum ŝiro oni levas la halteregon en unu ekmovo al superkapa pozicio kun malfleksitaj brakoj. Kiam la halterego estis svingite sufiĉe alte, oni moviĝas sub la halteregon - kutime per kaŭriĝi. Tiel oni ne devas eksvingi la halteregon al tro alta pozicio. Kiam oni sekure tenas la pezon, oni stariĝas per malfleksi la krurojn. Neniu alia korpoparto krom la piedoj rajtas tuŝi la grundon. La halterstango estas prenita tiel larĝe, ke ĝi postleve estas nur kelkajn centimetrojn super la kapo. Oni tiam devas stari rekte, teni la piedojn enlinie kaj teni la pezon senmove ĉirkaŭ 2 sekundojn ĝis al signalo de la juĝistoj.

Puŝo[redakti | redakti fonton]

Unua fazo de puŝo
Dua fazo de puŝo

La puŝo konsistas el du fazoj. Dum la unua oni levas la stangon en unu ekmovo al la ŝultrokavo. Dum tio oni helpas sin per fleksi siajn krurojn aŭ per dispaŝo. La halterego ne devu tuŝi la bruston antaŭ atigni la finan pozicion. Tiam la halterego restu sur la klavikloj, sur la brusto super la mampintoj aŭ sur la plene fleksitaj brakoj. Halterlevisto rajtas resti en tiu pozicio tiel longe kiel oni volas. En la dua fazo oni fleksetas siajn krurojn por svingi la halteregon supren kaj malfleksas siajn brakojn. Post kiam la halterego ekmoviĝis supren oni samtempe movas sin sub la stangon per kaŭri aŭ dispaŝo de la piedoj. Fine oni devas stari rekte, teni la piedojn enlinie kaj teni la pezon senmove ĝis la signalo same kiel ĉe la ŝiro. En la puŝo oni tenas la manojn pli proksime ol en la ŝiro. Per la puŝo halterlevistoj povas levi pli da pezon ol per ŝiro.

Rezulto[redakti | redakti fonton]

Ĉe konkursoj kiel monda ĉampionumo aŭ Olimpiaj Ludoj, la atletoj estas dividitaj en pezoklasojn. Por tio oni konsideras nur la plej pezan validan provon de fako. Ĉe tiuj konkursoj oni sumigas tiuj du rezultoj al finrezulto. Tiu venkas, kiu sume levas la plej grandan pezon. Ĉar en pli malgrandaj konkursoj ne ĉiam estas sufiĉe da partoprenantoj en ĉiu pezoklaso ekzistas relativo-rezultoj. Ekzemplo de tio estas la Sinclair-koeficiento - nomata laŭ la kanadano Roy Sinclair. Tiam oni obligas la du fakrezultojn per tiu koeficiento depende de sia pezoklaso al finrezulto.

Uzaĵoj[redakti | redakti fonton]

Halterego[redakti | redakti fonton]

La olimpia porvira halterego pezas 20 kg, longas 2,2 metrojn kaj la diametro de la pormana tenilo estas 28 mm. La porvirina halterego pezas 15 kg, longas 2,01 metrojn kaj la diametro estas 25 mm. La diskotenilaj finoj estas ruleblaj pere de rullagroj. Ties diametroj estas 50 mm kaj la distanco inter ili por ambaŭ halteregoj estas 1,31 metroj. Se la diskoteniloj estus fiksaj la ŝiro kaj la unua fazo de puŝo estas multe pli malfacila pro la turniĝa inerto de la pezoj. La porvira halterego devas havi bluan markon kaj la porvirina flavan. Tiuj ankaŭ estas la koloroj de la sampezaj diskoj.

Pezodiskoj[redakti | redakti fonton]

Olimpiaj pezodiskoj

Ekzistas dek diverspezaj diskoj:

ruĝa blua flava verda blanka
25 kg 20 kg 15 kg 10 kg 5 kg
2,5 kg 2,0 kg 1,5 kg 1,0 kg 0,5 kg

La diametro de la kvar plej grandaj diskoj estas 450 mm ± 1 mm. Ili ankaŭ devas havi guman aŭ plastan tegon, por ke oni povas lasi la halteregon. La du sekuriloj por teni la diskojn sur la halterego pezas po 2,5 kg. La kvar plej malpezajn diskojn oni kutime metas ekster la sekuriloj sur la halterego.

Personaj[redakti | redakti fonton]

Levistoj portas specialajn ŝuojn, kies plandumo sub la kalkano estas pli dika ol sub la piedofingroj. Tio helpas al la moviĝemo dum kaŭriĝi. La plandumo ankaŭ estas tre malmola kompare al normalaj ŝuoj, por ke ili ne tro kunpremiĝas. Alie kun tro mola plandumo sportisto perdus energion al ties kunpremo. Antaŭ provo halterlevistoj frotas siajn manojn per magnezia karbonato, por ke ili estu sekaj kaj tiel malhelpi gliton de la halterego.

Rekordoj[redakti | redakti fonton]

Ekzitas po tri rekordoj por ĉiu pezoklaso: Por ŝiro, puŝo kaj la suma rezulto. En la klaso super 109 kg de la viroj la kartvelo Laŝa Talaĥadze starigis ĉiun de la tri rekordoj dum la monda ĉampionumo en 2019. Li ŝiris 220 kg, puŝis 264 kg kaj tiel sume levis 484 kg. En la klaso super 87 kg de la virinoj la ĉino Wenwen Li starigis ĉiun rekordon en 2019. En Aprilo ŝi ŝiris 147 kg kaj kvin monatojn poste dum la monda ĉampionumo ŝi puŝis 186 kg kaj sume levis 332 kg.[2]

Pezoklasoj[redakti | redakti fonton]

La 12-an de junio 1905 enkonduko de tri korpopezoklasoj estis decidita. Ili estis: Pezeto (ĝis 70 kg), meza pezo (ĝis 80 kg) kaj pezego (super 80 kg). Ĝis 1976 ĉiu pezoklaso havis propran nomon. Por forigi dubindajn mondorekordojn, la IWF decidis enkonduki novajn pezoklasojn por la jaro 1993. Por ne tro kreskigi la nombron de partoprenantoj pro la enkonduko de la olimpiaj virinaj konkursoj en 2000, oni malpligrandigis la kvanton de pezoklasoj jam en 1998.[3] En 2016 la IWF decidis enkonduki plian virinan klason por egaligi la nombron de viraj kaj virinaj pezoklasoj. Du jarojn poste ĝi rearanĝis la klasojn denove. Ekde 2019 la sportistoj ree partoprenas en dek pezoklasoj kiel ĉe la viroj inter 1977 kaj 1997. En la olimpiaj ludoj la sportistoj nun partoprenas en nur 7 pezoklasoj. En la sekvantaj tabeloj la neolimpiaj pezoklasoj havas blankan fonon.

Korpopezoklasoj de viroj
1905–1913 70 kg 80 kg >80 kg
1913–1946 60 kg 67,5 kg 75 kg 82,5 kg >82,5 kg
1947–1950 56 kg
1951–1968 90 kg >90 kg
1969–1976 52 kg 110 kg >110 kg
1977–1992 100 kg 110 kg >110 kg
1993–1997 54 kg 59 kg 64 kg 70 kg 76 kg 83 kg 91 kg 99 kg 108 kg >108 kg
1998–2018 56 kg 62 kg 69 kg 77 kg 85 kg 94 kg 105 kg >105 kg
2019– 55 kg 61 kg 67 kg 73 kg 81 kg 89 kg 96 kg 102 kg 109 kg >109 kg
Korpopezoklasoj de virinoj
1983–1992 44 kg 48 kg 52 kg 56 kg 60 kg 67,5 kg 75 kg 82,5 kg >82,5 kg
1993–1997 46 kg 50 kg 54 kg 59 kg 64 kg 70 kg 76 kg 83 kg >83 kg
1998–2016 48 kg 53 kg 58 kg 63 kg 69 kg 75 kg >75 kg
2017–2018 90 kg >90 kg
2019– 45 kg 49 kg 55 kg 59 kg 64 kg 71 kg 76 kg 81 kg 87 kg >87 kg

Dopado[redakti | redakti fonton]

Halterlevado havas problemon pri dopado. Regule sportistoj perdis medalon ekde kontrolo pri dopado komenciĝis en 1968.[4] Ekzemple en la olimpiaj ludoj de 2012 en Londono 10 de la 21 virinaj medalgajnintoj perdis sian medalon pro dopado.[5] En la jaro 1992 la IWF decidis enkonduki novajn pezoklasojn kaj forigi la tiamajn rekordojn pro dubo ĉu ili estis starigita sendope. Pro malbona realigo de dopado-kontroloj la IOK decidis, ke halterlevado nur estos en la programo de la olimpiaj ludoj de 2024, kiam la IWF ŝanĝas sian kontraŭdopadan agadon. Dum kunsido en marto de 2019 la IOK konfirmis, ke halterlevado estos en la programo.[6]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Weightlifting History (angle). Arkivita el la originalo je 2019-09-11. Alirita 13-a de oktobro 2019.
  2. World records (angle). Alirita 12-a de Februaro 2020.
  3. Historisches Kalendarium (germane). Arkivita el la originalo je 2012-01-28. Alirita 13-a de oktobro 2019.
  4. Drug-Related Disqualifications in Men's Weightlifting at Summer Olympics (angle). Arkivita el la originalo je 2018-09-28. Alirita 15-a de oktobro 2019.
  5. Doping-Fluch im Gewichtheben (germane). Alirita 15-a de oktobro 2019.
  6. IOC EB lifts status of conditional inclusion of weightlifting in the programme for Paris 2024, subject to conditions (angle). Arkivita el la originalo je 2018-05-17. Alirita 15-a de oktobro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]