Remado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Diversaj konkuroj pri remado

Remado estas antaŭenigo de la boato per fiksitaj remiloj. La remado aludas ankaŭ la alternan remiluzon (tiam la remisto prenas dumane la remilon, vidu foton) aŭ plej ofte kiam la remisto tenas po unu remilon. Remisto sidas en la boato turnante sian dorson al la veturdirekto de la boato.

Finala konkuro pri sola ina remado (2015)

En la sporto konkursas la t.n. unuremilaj kaj duremilaj boatoj. La unuremilboatoj povas esti du, kvar- aŭ okremistaj; la skull-boatoj povas esti unuremistaj (skifoj), duremistaj (duobloj) kaj kvarremistoj (kvarobloj). La konkurso okazas sur riveroj aŭ lagoj.

La remiloj estas produktitaj el ligno aŭ dura plastika tubo, kun tenilo kaj plata padelo ĉe la finoj. Oni uzas la remilojn moveble fiksitajn al la boato per forkoj aŭ ringoj, katenoj.

Unuremiloj (oar) longas 3,6–3,9 m, la skull-remiloj 2,9 m. La konkursaj boatoj longas de 7,6 (dupersonaj) ĝis 18 m (okpersonaj).

Historio de la remado[redakti | redakti fonton]

La remado servis komence la trafikon kaj transporton kaj oni uzis sklavojn por funkciigi la galerojn (remŝipoj) ĝis la 4-a jarcento en la antikva Egiptio, sur la Nilo kaj pli poste en la Roma Imperio. La remado ofte helpis la velŝipon ĉe la nordeŭropaj popoloj.

Dum la mezepoko (13-a jarcento) en Londono aperis jam asocioj de la pramistoj, kiuj liveris personojn per boatoj. En la 16-a jc. aperis jam vetoj pri remkonkursoj kaj ekde 1715 ĉiujare okazas la konkurso de la pramistoj nomata Doggett’s Coat and Badge.

La organizita konkurso inter la Universitatoj de Oxford kaj Cambridge ekis en la 1820-aj jaroj kaj pintiĝis en 1839, en al Henley-regatto, kiu okazas ekde 1851 kiel Reĝa Regatto Henley ĉiujare.

Oni fondis en 1892 Internacian Remistan Asocion (Fédération Internationale des Sociétés d’Aviron, FISA), la remado debutis en la olimpiko en 1900 por viroj, en 1976 por virinoj.

Oni konkursas sur vojo de 2000 m, la boatoj longas 8-10-13-18 m kaj pezas ĝis 109 kg, dum la remiloj longas 4 m kaj pezas 3,6 kg.

Komence la konkursa remado okazis per fiksa sidilo, la movebla sidilo kun radetoj aperis en 1857 en Usono, en 1871 en Anglio.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du manieroj: unuremila kaj duremila remado. En unuremila boato la remistoj havas po unu remilon. En duremila boato la remistoj havas po du remilojn. La du manieroj preskaŭ estas la samaj.

Duremilaj boatoj estas ete pli rapida ol unuremilaj.

Unuremila remado[redakti | redakti fonton]

Por komenci la remprocedon oni malrektigas siajn gambojn, rektigas siajn brakojn kaj klinetas sian supran korpon. La padeloj estas orta super la akvosurfaco. Nun komencas la antaŭenigo de la boato. Oni mergas la padelo en la akvo, rektas la gambojn kaj malantaŭen oblikvigas la supran korpon. ; la brakoj restas rekte. Por ke la remiloj ne tuŝu, la remisto devas teni manon pli proksima al la korpo ol la alia kaj/aŭ teni manon super la alia. Ĉiu ŝtato aŭ regiono havas propran preferon, ĉu la maldekstra aŭ la dekstra mano estas pli proksima aŭ supera. Nun oni malrektigas la brakojn. Tiu movo haltas antaŭ ol la teniloj preterpasas la korpon. Tiam oni mallevetas la manojn por malmergi la padelojn el la akvo kaj turnas ĝin paralela al la akvosurfaco. Por reiri al la komencpozicio oni unue rektas siajn brakojn kaj tiam malrektas siajn gambojn.

Duremila remado[redakti | redakti fonton]

Jen nur la diferencoj inter la manieroj. La ŝultro estas paralela al la remilo. La gambo, kiu estas pli malproksima de la remilingo estas plue malproksimata, por ke la brakoj ne tuŝu la gambojn. Tiel unu brako estas inter la gamboj en la komencpozicio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • worldrowing.com (angle) TTT-ejo de la Internacia Federacio de la Remistaj Asocioj
  • eventoj.hu sur paĝo 131; rtf-dosiero (Malfermebla per Microsoft Word aŭ similaj programoj.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]