Pagajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pagajo estas ilo por antaŭenmovi akvoveturilon kiel kanuo, kajako, rafto, surfotabulopirogo. La pagajo distingiĝas de ordinara remilo ĉar remilo apogas sur la flanko de la boato dum la pagajo tute malfiksata de la boato estas movata per ambaŭ manoj.

Du tipoj de pagajoj[redakti | redakti fonton]

  • Unupadela pagajo kiu havas unu padelon je la fino de la stango. Je la alia flanko plejofte troviĝas tenilo, ekzemple trabeto kiu estas transverse muntita sur la stango.
  • Dupadela pagajo kiu havas du padelojn je ambaŭ finaĵoj de la stango. Unu padelo povas stari en angulo inter 0 kaj 90 gradoj rilate al la alia. Dupadela pagajo kun granda angulo spertas malpli da rezisto dum kontraŭvento kiam ĝi antaŭenmovas en la aero, sed dum flankvento tio estas tamen malhelpo. Angulo ankaŭ povas malŝarĝi la manartikojn dum la veturado, depende de la movtipo kaj persona prefero de la pagajant(in)o.[1][2] Ankaŭ ekzistas pagajoj el du partoj ĉe kiuj oni mem povas adapti la angulon.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]