Surfotabulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Surfotabulo estas akvorezista, naĝkapabla tabulo, servanta kiel sportilo por „rajdi” sur la maraj ondoj.

Ekzistas diversaj tipoj por la ondorajdado. La tabulo, uzata por ventosurfadotabulvelado estas pli granda kaj havas velon sur masto.

Ĉiu surfotabulo estas ekipita per stabiligilo, kiu troveblas ĉe la mezo de la poŭpo (malantaŭa parto). Ĉe la ventosurfotabuloj troviĝas ĝenerale 3 fiksaj stabiligiloj, ĉe la klasoj de Longboard kaj Formula eĉ movebla speco de stabiligilo proksime al la mezo.

La grandeco de la tabulo estas mezurita en futo kaj colo, la volumeno ĉe ventosurfotabuloj en litroj.

Tabulvelado[redakti | redakti fonton]

Ĉe ventosurfadotabulvelado la tabulo nomatas veltabulo[1] kaj oni distingas tabulspecojn laŭ uzocelo:

  • Wave: ĉirkaŭ 75 ĝis 95 litroj, malgranda kaj turnema - ĝi ne donas sufiĉan suprenpelan forton, sed tion ĝi kompensas per rapida movo.
  • Freeride: tre ŝatata inter hobiaj sportantoj de ĉiuj aĝoj, ĉar ĝi estas facile portebla, grandas 85 kaj 150 litrojn.
  • Freestyle: tre turniĝema, movigebla kun volumeno de 95 ĝis 120 litroj. Ĝi servas por specialaj prezentoj: saltoj aŭ rotaciaj trikoj.
  • Freemove: kombinas la ecojn de Wave- kaj Freestyle-tabuloj kun volumeno de ĉirkaŭ 85 ĝis 105 litroj kaj tiel apartenas al la "sink-tabuloj" (Arkimedo).
  • Formula: ĝi estas pli larĝa kaj volumena ol la supre priskribitaj. Ĝi uzatas ĉefe en profesiaj konkursoj. Ĝin karakterizas balanciĝa stabileco kaj samtempe relative eta frotado: dum glisado nur duonkorpo de la surfotabulo tuŝas la akvon.

Ondorajdado[redakti | redakti fonton]

Ĉe ondorajdado oni uzas du diversajn tipojn de tabulo: Longboard kaj Shortboard. Ilin distingas la diferenco je longo: Longboard estas la tabulo se ĝi pli longas ol 240 centimetroj. Sub 240 centimetroj, oni parolas pri Shortboard.

La normaj surfotabuloj longas 180 ĝis 210 centimetrojn kaj uzatas por konkursaj celoj. La pli mallongaj havas fantaziajn nomojn kiel fiŝo, rano, ovo ktp.

La baza materialo de surfotabuloj estas plej ofte „Epoxy”. La tavoloj estas el vitrofibro respektive el vitrofibro-fortigita plasto. Oni jam produktas tiajn tabulojn, ĉe kies centro troviĝas helioplenigita veziko, kio reduktas la pezon de la surfotabulo. Por certigi la laŭlongan stabilecon, oni enkonstruas maldikan lignospecon, la t.n. trabeton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo veltabulo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio (en la eldono de 1970 tiu vorto ankoraŭ ne listiĝis)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]