Padelo
Aspekto
Padelo estas plata parto de aparato interaganta kun fluidaĵo por transformi meĥanikan movon al fluo aŭ fluon al meĥanika movo. Se tiu parto estas konkava, ĝi nomiĝas trogo.

Maŝinoj aŭ meĥanismoj, provizitaj per funkcieblaj radoj kun instalitaj sur ili padeloj povas esti plidensigaj (kompresoroj, ventoliloj, pumpiloj) aŭ transmisiaj (turbinoj, ventoturbinoj, mueliloj, hidraŭlikaj kaj pneŭmatikaj transmisiiloj).
En la plidensigaj maŝinoj padeloj movas fluon. En la transmisiaj maŝinoj fluo de likvaĵo aŭ gaso movas padelojn.