Rado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉaro (dulena, unuaksa) kun lignaj diskoradoj.
Kanono el la Tridekjara milito kun metalgarnitaj radoj.

Rado estas cirkla diskotoro, kies fundamenta funkcio estas transigi linian movon en rotacian movon. Ĝi estas unu el la simplaj maŝinoj.

Rado povas esti fiksita al akso kaj konektita al veturilo. Tiel la rado ruliĝos super la tero. Kompare kun veturilo sen radoj, kiel sledo, la frotado inter la tero kaj la veturilo estas plejparte forigita kaj anstataŭigita per frotado inter la akso kaj aksingo, kie lubrikaĵo aŭ aro de lagrogloboj povas malpliigi la frotadon. Movo estas tiel atingita kun multe malpli da frotado, kio signifas multe malpli da laboro kaj perdita energio.

Pro la malpliigo de frotado, la rado estas esenca al transporto. Por bone funkcii, radaj veturiloj devas esti uzataj sur ebena surfaco kiel ŝoseoreloj aŭ kun bona meĥanismo por sorbi la skuojn kiam ne sur plata tero (kiel skusorbilo, amortizilo). Ankaŭ kaŭĉuka radringo aerplena (pneŭmatiko) povas mildigi la skuojn. Evoluis sistemo por moviĝi sur malebena tereno per radoj ĉirkaŭitaj per rondo da trakoj. Tiu sistemo uziĝas en specoj da traktoroj kaj kirasitaj veturiloj.

Ĉar rado estas rigida objekto, ĝi ne rotacias nur kiam ĉiuj tordoj al ĝi estas balancitaj. Ĉar des pli granda la tordo ju pli proksima estas la forto al la akso, oni povas uzi radon por ŝanĝi inter grandaj kaj malgrandaj fortoj aplikitaj per frotado kun zonoj aŭ aliaj rado (ekzemple dentradoj). Aliaj varioj de la rado estas la pulio kaj la vinĉo.

Deveno kaj historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Post la ekuzo de fajro kaj la transiro al manĝo-produktanta vivmaniero la apliko de la rado estis la tria paŝo en la progreso de la pasinteco de la homaro. Kune kun la ĉaro ĝi faris trasporteblaj la distancojn, plifaciligis la transporton de objektoj, sistemigis la komercon, kaj ĝi trovis gravan rolon ankaŭ en la batalado. Ĝia inventado estis kontinua kaj komuna rezulto de homoj. Ĝia bezono vekiĝis, kiam la homo de novŝtonepoko setliĝis, daŭrigis terkultivadon per pikfosilo, bredis bestojn kaj estiĝis bezono de ilo por transporti pli grandajn ŝarĝojn al pli grandaj distancoj, do bezono de ĉaro.

La praulo de la ĉaro povis esti la sledo. La sledoj sur marĉaj ebenaĵoj estis pli uzeblaj, kaj je manko de stratoj ĉaroj en la montaroj eĉ ne estis uzeblaj. La ĉaro estis sledo sur radoj. La veturiloj kun radoj estas konataj de 5500 jaroj. Sur reliefo trovita el la sumera urbo Uruk el la tempo 3500 a.K. videblas sledo ekipita kun radoj. El la proksima oriento de la 4-a jarmilo a.K. devenas la plej malnovaj argilaj ĉaro-trovaĵoj, ankaŭ sur reliefaj scenoj. Apenaŭ certa estas, ke ankoraŭ pli frue estis radoj aplikataj. Oni trovis ankaŭ en Polujo modelojn de karioloj el la tempo ĉ. 3500 jaroj a. Kr., kaj ankaŭ en Rusujo oni trovis realajn kariolojn.

Hitita ĉaro.

Laŭ la arkeologiaj trovaĵoj en la Karpata baseno ĉ. 3500 j. a.K. radoj estis jam uzataj.

Laŭ Markus Vosteen rado estis kreita samtempe ĉ. 3500 jaroj a.K. kaj en Mezopotamio kaj en Karpata baseno, kaj el ĉi tiu centro disvastiĝis la uzo de la rado. La penso pri rado eble estis rekondukebla al la uzo de arbotrunkoj kiel ruliloj. La prahomo por transporto uzis dikan trunkon, kiun li trenis post si je unu fino de trunko. Eble la trunko povis hazarde turniĝi transverse, kaj la homo divenis la antaŭaĵon de rulado. Oni devis nur meti la ŝarĝon sur la rulantan trunkon. Rulilo estas ankaŭ hodiaŭ uzata, se oni devas movigi pezajn pecojn. Sed ĝi havas ankaŭ malavantaĝon: la ŝarĝo dum antaŭeniro deruliĝas desur la ruliloj. Kvankam estas konataj kelkaj teorioj, ŝajnas, ke la ĉaro evoluiĝis de la rulanta korpo.

La plej malnovaj, konataj radoj estis diskoj aŭ plenaj radoj. Ili fariĝis el tri skulptitaj plankoj, kiujn kunfiksis rigidiloj, ĉar la prahomoj sen segilo per ŝton-hakilo ne povus eltranĉi el trunkoj radon. Kaj tiaj radoj rapide disfalus laŭ la raddirektaj fendetoj. Do oni krevis la trunkon laŭlonge, tiel fariĝis plankoj, el kiuj oni povis fari radon. Tiaj radoj el kelkaj tavoloj estas la plej disvastiĝintaj, kvankam restis malmultaj pecoj de tiuj, primitivaj radoj. En Mezopotamio oni faras la mallongajn vojojn ankoraŭ hodiaŭ per karioloj uzantaj tiajn plenajn radojn.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

.

La diferenco de antikveco inter la radoj de Proksima Oriento kaj Eŭropo estas nur kelkaj centoj da jaroj. Laŭ la vojo de rado al Eŭropo ĝi unue aperis sur la stepoj de Nigra Maro, poste de tie transiĝis al la Balkana duoninsulo, de tie al la mediterana Italio. Sur sud-rusaj ebenaĵoj kaj en Okcidenta Eŭropo la kulturo estis malpli evoluinta, kaj tio faras ankoraŭ pli okulfrapa la rapidecon de disvastigo de rado. Sed en ambaŭj loko estis konata la sekundara uzo de dombestoj, t. e. krom vivanta viandodeponejo la apliko por trenado. La mildigitan okson de akvobubaloj kaj bovoj oni povis jugi, kaj en eŭropaj vilaĝoj kaj en Sumerio oni bone sciis, ke la timinda virbovo estas farebla per simpla tranĉeto trankvila tirbesto. Poste la okson oni facile povas jugi, sia korpostrukturo ofertas la jugon. Devis disvastigi nur la tekniko de skulptado kaj senseksigo, la tuta proksim-orienta kulturo ne devis esti transprenota. En la arbara Eŭropo oni lerte scipovis skulpti lignon. Poste la eŭropaj vilaĝanoj kune kun la ĉaro restis je la primitiva nivelo.

En Orient-Francujo apud Nancy en Loreno estis trovita en du ĉarotomboj kvar, forte korodintaj, rompitaj ferradoj kaj radnubo.

La plej malnova, eŭropa ĉaromodelo malkovriĝis en Budakalász en Hungarujo en iu tombejo el la kuprepoko. Ĝi estas malgranda ĉaromodelo kun kompaktaj radoj. La veturilon tiris verŝajne bovoj. El la epokoj de la malfrua bronzepoko ĝis la frua ferepoko estis trovita radoj en 73 trovejoj, inter ili estis ankaŭ ĉaromodeloj. En 1989 en la parcelo Temető (tombejo) de la vilaĝo Börzence dum la dekonstruo de defalaĵejo la arkeologoj trovis fragmentojn de ĉaromodelo el argilo. Ĝi estas maldetale prilaborita, kvadratforma ĉaroŝranko, kies plej granda mezuro estas 5,4 cm. Apud ĝi estis ankaŭ tri radoj. La originala ĉaro estis verŝajne peza lignoĉaro kun radoj kunturniĝantaj kune kun la akso. La pezaj ĉaroj kutime estis tirataj fare de bovo. La modelo verŝajne estis ludilo por infano, kaj ne kulta objekto. La ĉaroj kun masivaj radoj estis uzataj de la fino de la 4-a jarmilo dum unu kaj duona jarmilo.

Rado kun radradio[redakti | redakti fonton]

Benz Auto, 1886.

La malpeza strukturo de la rado kun radradio ebligis konstrui pli rapidajn, pli malgrandajn pli belajn veturilojn. En Mezopotamio en la 3-a jarmilo a.K. eventis bataloj. Per jugo de azeno, pli rapida ol la bovo aperis nova, esperhava batalilo. La sumeroj havis ankaŭ kvarradajn ĉarojn tiritaj per sovaĝaj azenoj. La taktikon de la sekvintaj mil jaroj karakterizis la ĉevaltirita batalĉaro kun radradioj, kiu aperis ĉ. 2000 a.K. sur la batalĉaroj de Malgranda Azio, Sirio. La rado kun radradio faris la ĉevaltiritan ĉaron batpova armilo. La evoluo de la bronzmetio larĝiĝis ankaŭ la eblecojn de la lignoprilaborado. Disvastiĝis la malpezaj, sed fortaj ses-, poste pli grandaj ok-radradiaj radoj. En novajn, belajn ĉarojn kun ĉi tiuj radoj jam jugis la antaŭ nelonge aldomigitaj ĉevaloj.

Ĉi tiu timiginda armilo kiel ilo de milito, ĉasado kaj rangosigno trovis uzantlokon de Atlantiko ĝis Ĉinujo. En la bronzepoko de Egiptio ĝis la stepoj la plej ĝeneralaj veturiloj estis la ĉevaltiritaj, malpezaj ĉaroj, kiuj travivis imperiojn kaj la bankroton ĉ. 1200 a.K. Asirio en la Ferepoko konkeris kruele danke al la kompletigita militĉaro.

Pli malfrue estis inventita la fera nabo kaj la fera bendo kiuj turniĝis ĉirkaŭ grasita akso. La ferbendo estis inkandeskigite surtirita sur la lignoplandoj. Kiam la ferbendo malvarmiĝis, ĝi kuntiriĝis kaj streĉiĝis sur la lignopladoj sreĉe kunteniteninte la tutan radon. (Ĉi tiu metodo restis simila ĝis la 20-a jarcento.) Poste en Europo daŭre kreskiĝis la signifo de la transportantaj ĉaroj. Uzante benditan radojn oni povis simple fabriki ĉarojn kun kvar radoj. Tian ĉaron povis tiri unu-du ĉevaloj. La malpeza ĉaro estiĝis la plej grava ilo por transportado, eĉ kiam en la komenco de mezepoko inventiĝis la nova metodo de ĉevaljugado, nome la brustojugo, kaj Eŭropo kune evoluis kun la daŭre kompletiĝanta ĉevalĉaro. Ĝis la sekvanta granda teknika turno, nome ĝis la invento de vapormaŝino restis la bestotirataj ĉaroj en uzo.

Uzo en la manmetio[redakti | redakti fonton]

Samtiel en Mezopotamio evouliĝis en ĉ. 3500 a.K. la uzado de potista disko aŭ turniĝanta tablo en sama tempo kune kun tiu de la rado. En Mezopotamio la rado ĝis 1500 a.K. estis konata nur kiel ĉarrado, potista disko kaj parto de fadenigilo. Sed poste jam aperis ankaŭ en mekaniko: ĝi ludis rolon pri la teknika uzo de la forto, kiu faciligis la laboron. Tio estas, ĝi ebligis malpliigi la frotadan reziston. Kiel muskoloforto-maŝino estis uzata grandega rado kun diametro de kelkaj metroj, sur kies ekstera rando paŝis homo. Tial ĝi nomiĝis kurtapiŝo aŭ tretmuelilo. La tordan momanton de la akso oni uzis ĉefe por levi akvon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Modelo T de Henry Ford.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri rado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof [1]:

  • Citaĵo
     Ĵeti bastonon en la radon. 
  • Citaĵo
     Kvina rado ĉe veturado. 
  • Citaĵo
     Rado malbona knaras plej multe. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]