Liniceramika kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo de la neolitikaj kaj samtempaj mezolitikaj kulturoj inter la jaroj 4500 kaj 4000 antaŭ nia erao:
  •  okcidenta liniceramika kulturo
  •  orienta liniceramika kulturo
  •  impresceramika kulturo
  •  Ertebølle-, Roucadour- kaj Luzitania megalita kulturo (mezolitika)
  •  Dnepro-Dono-kulturo
  •  Vinĉa-kulturo
  •  Almagra-ceramika aŭ Almeria kulturo
  •  Dimini-kulturo
  •  Karanovo-kulturoj
  •  kombilceramika kulturo (mezolitika)
  • La liniceramika kulturo, dividata al okcidenta kaj orienta branĉoj, estas la plej malnova agrikultura kulturo de la Neolitiko.[1] La nomo devenas de la karakterizaj ornamaĵoj de de ceramikaj ujoj per angulaj, spiralaj aŭ ondaj linioj. La kerna grupo de la liniceramika kulturo laŭ la nun favorigita teorio ne estis anoj aŭ idoj de la lokaj postglaciepokaj, mezolitikaj ĉasistoj-kolektistoj, sed enmigrintoj.[2][3]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Universität Mainz: "Das Neolithikum in Mitteleuropa" (germane, en traduko "Universitato de Majenco: La neolitiko en Mezeŭropo")[rompita ligilo]
    2. B. Bramanti, M. G. Thomas, W. Haak, M. Unterlaender, P. Jores, K. Tambets, I. Antanaitis-Jacobs, M. N. Haidle, R. Jankauskas, C. J. Kind, F. Lueth, T. Terberger, S. Matsumura, P. Forster, J. Burger: "Genetic Discontinuity Between Local Hunter-Gatherers and Central Europe’s First Farmers" (angle, en traduko "Genetika nekontinueco inter lokaj ĉasistoj-kolektistoj kaj la unuaj agrikulturistoj de Mezeŭropo") En: Science 326, (2009), paĝoj 137–140.
    3. J. Burger, M. Kirchner, B. Bramanti, W. Haak, M. G. Thomas: "Absence of the lactasepersistence-associated allele in early Neolithic Europeans" (same angle, en traduko "manko de la laktazopersisto-asociigita alelo en fruaj neolitikaj eŭropanoj"), Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 104, (2007), paĝoj 3736–3741.
    liniceramika kaldrono de ĉ. la jaro 5200 antaŭ nia erao, trovita en Steinheim, Germanio
    samepoka liniceramika bovlo,
    trovita en nuna Pollando