Alelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alelo estas unu el nombraj alternativaj formoj de sama geno aŭ sama genetika lokuso (ĝenerale grupo de genoj). Ĝi estas la alternativa formo de geno por karaktero produktanta malsamajn efikojn. Foje malsamaj aleloj povas rezultigi malsamajn observeblajn fenotipajn trajtojn, kiel ekzemple malsama pigmentaĵo. Tamen, multaj genetikaj varioj rezultas en malgranda aŭ neniu observebla vario.

La plej multaj multĉelaj organismoj havas du arojn de kromosomoj, t.e., ili estas diploidaj. Tiuj kromosomoj estas referitaj kiel homologaj kromosomoj. Diploidaj organismoj havas unu kopion de ĉiu geno (kaj tial unu alelo) sur ĉiu kromosomo. Se ambaŭ aleloj estas la samaj, ili kaj la organismo estas homozigotaj, kaj la organismoj estas homozigotoj. Se la aleloj estas malsamaj, ili kaj la organismo estas heterozigotaj kaj la organismoj estas heterozigotoj.

Populaciospecio de organismoj tipe inkludas multoblajn alelojn ĉe ĉiu lokuso inter diversaj individuoj. Alela vario ĉe lokuso estas mezurebla kiam la nombro da aleloj (polimorfismo) prezentiĝas, aŭ la proporcio de heterozigotoj en la populacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]