Majkop-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disvastiĝa areo.

La Majkop-kulturo (ekzistis de 3500 aK. ĝis ĉ. 2500 aK.) estis la plej grava arkeologia kulturo el la bronz-epoko, en suda Rusio. La nomo de la kulturo venas de reĝa tombejo, trovita en ĉirkaŭo de Majkop.

La popolo de la Majkop-kulturo migris (verŝajne el Anatolio) antaŭ 5000 jaroj apud la riveron Kuban. Ili kunportis la plej modernajn teknologiojn kaj teĥnikojn de la epoko. Ili prilaboris metalojn.

La popolo vivis dum 500 jarojn apud la rivero, poste migris apud la riveron Don, poste reaperis inter la Kaspia maro kaj Azova maro sur la stepo. Ili malaperis pro la daŭra ekstera atako.

Oni entombigos la kadavrojn ĉiam kuŝigante ilin je la dekstra flanko, kapo al sudo.

Fonto[redakti | redakti fonton]