Saltu al enhavo

Traktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Traktoro
Fiat 566
Armea traktoro - tirilo de kanonoj
Deutz-Fahr Agrotron 130
Claas Xerion 3800 Trac VC, agrigaĵtraktoro kun agregaĵportilo kun malantaŭen svingebla kabino
Case IH 1455 XL, tipika traktoro el la 90a jaroj.

Traktoro estas motorhava, grandpovuma, etrapida veturilo sur pneŭmatikaj radojraŭpoj (raŭpotraktoro aŭ ĉenbenda traktoro) por agrikulturo. Traktoroj estas uzataj ankaŭ por treni ŝarĝveturilojn kaj por fari enurbajn laborojn (fosado de kavoj, purigo de stratoj k.a.).


vaportraktoro plugante en la kanada provinco Alberto (foto de 1910)
vaportraktoro de la firmao CASE,konstrujaro 1911
modelo de traktora olepumpilo
ĉentraktoro de la firmao Holt el la jaro 1925
Mercedes-Benz Agra traktoro OE, unu el la unuaj traktoroj kun dizelmotoro, ŝtalfortigitaj radoj kaj propulsita malantaŭa akso

La unuaj traktoroj evoluis fine de la 19-a jarcento, el moveblaj kaj fiksaj vapormaŝinoj de la agrikulturaj mastrumejoj. En la 1890-aj jaroj oni tiris jam plugilon per vapormaŝino. La unuan benzinmotoran agrikulturan maŝinon faris la forĝisto John Froehlich (1892) en Iovao. La unua sukcesa serioprodukta firmao estis tiu de C. W. Hart kaj C. H. Parr en Iovao, Charles City. Dum la Unua Mondmilito, la usona Holt-traktoro servis kiel ekzemplo por la britaj kaj francaj tankoj. Dan Albone inventis la unuan sukcesan malpezan farman traktoron.

La hodiaŭaj traktoroj moviĝas per benzino, dizeloleo, kerozeno, fluida propangaso. La movan forton transdonas kardana ŝafto al la 8–10-grada rapidŝanĝilo kaj per diferencialo al la du postaj, grandaj radoj. La motoro havas la povumon de min. 120 ĈP.

La radaj traktoroj havis komence ŝtalan radon, la pneŭo aperis ekde 1932.

Funkciado

[redakti | redakti fonton]

La ĉenbendaj traktoroj pro la malgranda grundopremo (je surfaco) estas uzeblaj sur lozaj aŭ gluaj grundoj.

Ekzistas ankaŭ traktoroj, ĉe kiuj ĉiu rado estas pelata. Ili estas uzeblaj eĉ sur tiuj grundoj, kiel eĉ ĉenbendaj, pneŭaj traktoroj jam ne.

Specoj de traktoroj estas:

kaj aliaj.

Varmarkoj

[redakti | redakti fonton]