Dentrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kutimaj dentradoj
Konusaj dentradoj
Farado de dentrado
Dentradoj de molekula amplekso

Dentrado estas maŝinelemento, kiu per dentoj elformitaj sur sia supraĵo povas transdoni movon. Al sama kolektanta nocio apartenas ankaŭ la ne cirkloformaj dentradoj kaj la dentita stango. Se en la suba teksto temas pri turnanta movo aŭ perimetro de dentrado, en kazo de dentita stango oni ĉiam devas kompreni irantan movon aŭ longon de dentita stango. La ĉenrado ne estas dentrado.

Ĝeneralaj terminoj[redakti | redakti fonton]

Dentrad-paro konsistas el du dentradoj turneble lagrigitaj laŭ siaj aksolinioj, kiuj estas fiksitaj rilate unu al la alia. La radoj povas turnigi unu la alian pere de dentoj endentiĝantaj.

Dentrad-mekanismo estas aparato enhavanta unu aŭ du dentrad-parojn aŭ dentradojn, konvena por transdoni turnan movon.

Dentrada transmisiilo estas dentrad-mekanismo enkonstruita en fermita ŝranko, kiu fiksas la relativan situon de aksoj de la interdentiĝantaj dentradoj.

Kontraŭrado estas la alia dentrado, interdentiĝanta kun la donita dentrado je donita cirkonstancoj kaj fiksita situo.

Konusrad-paro estas ruliĝanta meĥanismo kun du konusradoj, kies aksolinioj estas konvergaj. La ruliĝantaj supraĵoj estas konusoj.

Moviga rado estas la rado de la dentrad-paro, kiu turnigas la kontraŭradon.

Movata rado estas la rado de la dentrad-paro, kiu estas turnata per sia kontraŭrado.

Aksebeno estas la ebeno, kiu transiras la aksolinion.

Peranta rado estas dentrado de la dentrad-meĥanismo, kiu havas la taskon estigi kontakton inter, unu kun la alia direkte ne kontaktantaj moviga kaj movita rado.

Dento estas regule ripetanta tia elstara parto de dentrado, kiu transdonas movon pere de simila elstara parto (dento) de la kontraŭrado. Dentkavo estas kavaĵo farita inter du najbaraj dentoj sur dentrado, en kiu eniĝas la dento de la kontraŭrado dum la kontakto.

Dentaĵo estas la kolekto de dentoj, elformitaj sur la periferio de dentrado, kiuj havas la taskon transdoni movon interkontaktante kun la dentoj de la kontraŭrado En pli larĝa kompreno nomiĝas dentaĵo ankaŭ la totalo de dentoj de dentrad-paro aŭ tio de pli multaj interkontaktiĝantaj dentradoj.

Dentnombro (z) La nombro de la dentoj elformigitaj sur la kompleta perimetro de dentrado. Pri la dentnombro de helico oni komprenas la nombron de reloj. La dentnombro de dentita stango estas senlima. Dentnombro de dentita arko kompreniĝas la dentnombro kalkulata al la kompleta cirkloperimetro, sed tio ne devas esti entjero, sendepende de nombro de fakte elformigitaj dentoj sur la dentita arko.

Malgranda rado (indekso: 1) La rado kun pli malgranda dentnombro de la dentrad-paro.

Granda rado (indekso: 2) La rado kun pli granda dentnombro de la dentrad-paro.

Aksolinio de dentrado estas tiu imaga rekta linio, ĉirkaŭ kiu la dentrado turniĝas. (La turnakso de la dentrado)

Aksebeno estas la ebeno, kiu transiras la aksolinion.

Turnebeno estas ebeno, perpendikla al aksolinio.

Aksodistanco (a) estas la distanco de aksolinioj de interkroĉantaj dentradoj. Se la aksoj estas evitaj, la aksodistanco estas la longo de la perpendikulara transversa linio inter la ambaŭ aksolinioj.

Aksoangulo (Σ) estas la angulo, fermata per la aksolinioj de interkroĉantaj dentradoj.Ĉe konusradoj tio estas la aksoangulo el la anguloj inter la ambaŭ anguloj, fermataj per la aksolinioj (kaj kiuj kompletigas unu la alian al 1800, en kiu situas la kroĉado de dentoj (la tangenta linio de la ruliĝkonusoj).La aksoangulo de evitaj aksoj estas la angulo fermita je projekto de aksoj sur la ebeno perpendikulara al la ilia perpendikulara transversa linio. El inter la ambaŭ anguloj (kiuj kompletigas unu la alian al 1800 la aksoangulo estas:ĉe ŝraŭbradoj, kiu estas maksimume 900; ĉe hipoidaj radoj, en kiu troviĝas la projekto de kroĉaĵo de dentoj.La aksoangulo de dentrad-paroj kun paralelaj aksoj estas nulo; Σ = 00.

Ruliĝaj supraĵoj estas tiaj tangentaj turnsupraĵoj de interkroĉantaj dentradoj, kiuj senglite roliĝas unu sur la alia, se la aksoj estas paralelaj aŭ konverĝaj, se la aksoj estas evitaj relativa glito estas nur en la direkto, kiu kongruas al momenta turnakso de unua rado, rilate al la alia rado.

Ruliĝa meĥanismo estas dentrad-meĥanismo, ĉe kiu la ruliĝaj supraĵoj de la dentradoj senglite ruliĝas unu sur la alia, do kies radoj havas paralelajn aŭ konverĝajn aksojn.

Ŝraŭb-meĥanismo estas tia dentrad-meĥanismo, ĉe kiu la ruliĝaj supraĵoj de la dentradoj dum siaj turnado glitas unu sur la alia en donita direkto, do kies dentradoj havas evitajn aksojn.

Dividsupraĵo estas tia imagita faco de dentrado, sur kiu iu laŭlonga rekto de bazprofilo de dentaĵo (r. 1411) restas senglite roliĝebla, kaj al kiu la mezuroj de dentaĵo determiniĝas.

Dentrad-meĥanismo estas tia meĥanismo, ĉe kiuj la aksolinioj de la dentradoj estas fiksitaj ne nur rilate unu al alia, sed ankaŭ en spaco, do ankaŭ en la meĥanikaĵo.

Planed-meĥanismo estas tia meĥanismo, en kiu unu, aŭ pli multaj dentradoj (planedoj) turnas ĉirkaŭ sia aksolinio kaj samtempe faras cirkulan movon ĉirkaŭ akso de alia dentrado. La aksolinioj estas fiksitaj unu al la alia, tamen en la spaco (en la mekanikaĵo) ne estas fiksitaj.

Dentrad-specoj[redakti | redakti fonton]

Kegelradgetriebe.jpg
Konusrado
Schneckengetriebe.JPG
Helicorado
AZahnstange.jpg
Dentrado kaj noĉostango
Epicyclic gear small.png

Planedradoj
Epicyclic gear ratios.png

Differential locked.png
Blokita diferencialo

Eskstera dentaĵo estas tia dentaĵo, ĉe kiu la kap-strioj de dentoj estas elformitaj ekstere de la dividsupraĵo, sekve la dentkapo estas pli malproksime de la aksolinio ol la dentpiedo.

Interna dentaĵo estas tia dentaĵo, ĉe kiu la kap-strioj de dentoj estas elformitaj interne de la dividsupraĵo, sekve la dentkapo estas pli proksime al la aksolinio ol la dentpiedo.

Dentrad-meĥanismo kun ekstera dentaĵo konsistas el du, aŭ pli multaj dentradoj kun ekstera dentaĵo. La ruliĝaj supraĵoj tuŝas unu la alian de ekstere.

Dentrad-meĥanismo kun interna dentaĵo konsistas el dentradoj kun ekstera kaj interna dentaĵo. La ruliĝa supraĵo de la dentrado kun ekstera dentaĵo tuŝas de interne la ruliĝan supraĵon de la dentrado kun interna dentaĵo.

Cilindra rado estas tia dentrado, kiu havas cilindroforman dividsupraĵon. La cilindra rado povas havi rektajn, oblikvajn kaj V-formajn, aŭ malofte arkoformajn dentojn.

Cilindra radparo estas ruliĝanta meĥanismo, kiu konsistas el du cilindraj radoj kun paralelaj aksoj. La ruliĝantaj supraĵoj estas cilindroj.

Dentita stango estas cilindra rado kun senlimnombra dentaro, kies divida kaj ruliĝanta supraĵo ne estas turnsupraĵo sed estas ebenaĵo, do kies dividcirklo estas rekta linio (dividlinio). La dentita stango havas rektan, oblikvan aŭ V-forman dentaron.

Meĥanismo kun dentita stango estas elemento-paro konsistanta el dentita stango kaj cilindra rado kroĉantaj unu al la alia. La akso de la dentrado estas laŭorde perpendikulara al la frontebeno de la dentita stango, sed povas esti ankaŭ oblikva.

Dentita arko estas tia dentita arkopeco, kiu povas kroĉiĝi al sia kontraŭrado nur per dentita parto de sia perimetro. Ĝi estas konvena transdoni turnon laŭ certa angulo, kaj sia kontraŭrado ne povas ĝin tute ĉirkaŭturni.

Ŝraŭbrad-paro konsistas el du cilindraj radoj kun evitaj aksolinioj, do kiuj havas aksoangulon neegalan O grado. Unu rado aŭ ambaŭ radoj de ŝraŭbrad-paro havas oblikvajn dentojn. La alkroĉantaj dentoj tuŝas unu la alian ne laŭ linio, sed nur en unu punkto, tial ili ne havas kroĉaĵsupraĵon.

Konusrado estas tia dentrado, kies dividsupraĵo estas konusforma. La konusrado povas havi rektajn, oblikvajn, arkajn kaj malofte V-formajn dentojn. Al la kolekta nocio de konusrado apartenas ankaŭ la t. n. ebena rado, kies dividsupraĵo ne estas konuso, sed ebeno.

Konusrad-paro estas ruliĝanta meĥanismo kun du konusradoj, kies aksolinioj estas konvergaj. La ruliĝantaj supraĵoj estas konusoj.

Hipoida dentrad-paro estas tia ŝraŭb-meĥanismo, kiu konsistas el du konusformaj aŭ similaj radoj kun evitaj aksolinioj. La ruliĝantaj supraĵoj estas hiperbolidaj turnsupraĵoj.

Hipoida rado estas ia rado de hipoida dentrad-paro.

Cilindra helico estas cilindra rado kun granda dentoblikvaĵo, sekve kun malgranda kaneloleviĝo, kaj kun unu aŭ pli multaj dentoj.

Globoida helico estas dentrado kun granda dentoblikvaĵo, sekve kun malgranda kaneloleviĝo, sur kiu la aksotranĉaĵo de dividsupraĵo estas cirkloarko.

Helicorado estas dentita rado simila al cilindra rado kun oblikvaj radoj, sed ĝiaj dentoj parte ĉirkaŭbrakas la alkroĉantan helicon en la direkto ties periferio. Ĝi estas parigebla nur kun helico, kiu havas taŭgan dentaĵon por ĝi, kaj mezurojn je determinita aksodistanco.

Helica meĥanismo estas tia ŝraŭbmeĥanismo, kiu konsistas – aŭ el unu cilindra helico kaj unu helicrado –, aŭ el unu globoida helico kaj unu helicoida rado parigita kun ĝi aŭ el cilindra rado kun oblikva dentaĵo, tiuj kun evitaj aksoj kaj aksoangulo de 90 grado.

Sunrado estas tiu rado de planedmeĥanismo, kies akso estas fiksita en la spaco (do rilate al la meĥanismo), ĉirkaŭ kiu la planedradoj ĉirkaŭas.

Ring-rado estas rado de planedmeĥanismo kun interna dentaĵo, kiu kroĉigas al la planedrado (planedradoj). Ĝi estas sam-aksa kun la sunrado.

Planedrado estas tiu rado de planedmeĥanismo, kies aksolinio estas cirkuligebla ĉirkaŭ la aksolinio de sunrado, do kiu ĉirkaŭiras la sunradon.

Brako estas elemento, kiu ebligas ĉirkaŭiron de akso de unu aŭ pli planedradon ĉirkaŭ la sunrado.

La partoj de dentoj[redakti | redakti fonton]

Kapbendo estas strio postrestanta parto de kapcilindro aŭ kapkonuso ĉe ĉiuj dentoj post la dentado, kaj kiu limas la denton.

Fundbendo estas tiu supraĵo de la dentkavo, kiun formas la mantelo de la piedcilindro aŭ la piedkonuso.

Dentosupraĵo estas la du supraĵoj de dentoj, kiuj limas la denton inter la kapbendo kaj la ambaŭ najbaraj piedbendoj.

Direktolinio de dento estas la tranĉlinio de dividsupraĵo de dento aŭ samspeca koaksa supraĵo de dentaĵo kun la supraĵo de dento.

Rekta dentaĵo estas tia dentaĵo, kies direktolinio ligas en la aksoebeno de dentrado, do identa kun la generanto de dividsupraĵo.

Oblikva dentaĵo estas tia dentaĵo, kies dividsupraĵa direktolinio fermas konstantan angulon kun la generanto de dividsupraĵo. La direktlinio de cilindra rado kun oblikva dento estas konstant-klina helicolinio. La oblikva dentaĵo estas dekstrenklinanta, se la direktolinio de dento generas dekstre-irantan helicolinion sur la dividsupraĵo, do rigardante al la direkto de generanto de dividsupraĵo la direktolinio de dento malproksimiĝante klinas dekstren. La oblikva dentaĵo estas maldekstrenklinanta, se la direktolinio de dento generas maldekstre-irantan helicolinion sur la dividsupraĵo, do rigardante al la direkto de generanto de dividsupraĵo la direktolinio de dento malproksimiĝante klinas maldekstren.

Arkodentaĵo estas tia dentaĵo, kies direktolinio de dento estas kurba linio sur la dividsupraĵo. La formo de la kurba linio dependas de la fabrika maniero.

V-forma dentaĵo konsistas el du tiaj oblikva dentaĵo, kies dentnombro, ruliĝsupraĵo kaj angulo de dentoblikvaĵo estras sama, sed la unua dentaĵo estas dekstren-, kaj la alia maldekstrenklinanta.Oni povas fabriki ĝin kun, aŭ sen meza foldo. Se la meza foldo mankas, la kontraŭe kliniĝantajn oblikvajn dentaĵojn povas meze interligi ankaŭ mallonga arka parto.

Frontebeno estas perpendikulara ebeno al la generanto de dividsupraĵo. La frontebeno de cilindra rado estas perpendikla al la aksolinio de la rado (do identa kun la turnebeno).La frontebeno de dentita stango estas tia perpendikla ebeno al la dividebeno, kiu kuŝas en laŭlonga direkto de dentita stango.La frontebeno de ebenrado estas ebeno enhavante la centron de la dividsupraĵo.

Fronta sekcaĵo estas la sekcaĵo de la dento per la frontebeno.

Dentoprofilo estas la sekcolinio de dentosupraĵo per la frontebeno.

Perpendikla sekcaĵo estas perpendikla sekcaĵo de dento al la dentodirekto. La perpendikla sekcaĵo de rekta dento estas identa kun la fronta sekcaĵo. Geometria interpreto de perpendikla sekcaĵo de oblikva aŭ arka dentaĵo: se oni imagas helico-linion perpendikle al direktolinio de dento sur la dividsupraĵo, kaj sur tiu helico-linio oni starigas normalajn rektojn, kiuj generas helicosupraĵon, tiam la sekcaĵo de dento fare de ĉi tiu helicosupraĵo estos la perpendikla sekaĵo de dento. Do la perpendikla sekcaĵo de oblikva aŭ arka dentaĵo ne estas ambaŭflanke limata per evolventaj kurboj, sed per spacaj kurboj.Pri perpendikla sekcaĵo de oblikva aŭ arka dentaĵo ofte kompreniĝas en la praktiko la ebena sekcaĵo perpendikla al la direktolinio de dento laŭ la dividsupraĵo, kiu estas alproksimiĝo de la spaca kurbo. En tiu kazo oni devas ĉiam marki, ke temas pri alproksimiĝa perpendikla sekcaĵo.

Aksa sekcaĵo estas la sekcaĵo de la dento per la aksoebeno de la dentrado. Ĉi tiu nocio estas uzata ĉefe konekse kun ŝnekoj.

Uzebla dentosupraĵo estas tiu parto de la dentosupraĵo, kiu estas taŭga interkroĉadi kun la dentosupraĵo de la kontraŭrado, do kiu interkroĉante kun la kontraŭrado ebligas glatan movotransporton.

Uzebla dentoprofilo estas sekcolinio de la uzebla dentosupraĵo kun la fronta ebeno.La uzebla dentoprofilo de evolventa dentaĵo estas ordinara (pinta) evolvent-kurbo.La figuro montras la uzeblan dentoprofilon de evolventa dentaĵo. (kroĉlinio de malvolvigo, angulo de baza profilo, limcirklo, kaplinio de malvolviga profilo)

Supraĵo de dentradiko estas la parto de dentosupraĵo inter la uzebla dentosupraĵo kaj la fundbendo, kiu do ne permesas kroĉiĝi kun la dento de kontraŭrado.

Kurbo de dentradiko estas la sekcolinio de supraĵo de dentradiko kun la frontebeno.La kurbo de dentradiko de dentaĵo sekcita per latprofila ilo estas maŝa evolvento (aŭ simila kurbo) kaj tio de dentaĵo dentita per tranĉilrado estas maŝa cikloido. (La figuro montras la kurbon de dentradiko de evolventa dentaĵo.)

Limpunkto (L) estas tiu punkto de la dentoprofilo, kiu disigas la uzeblan dentoprofilon de la kurbo de de dentradiko.

Limcirklo estas tiu cirklo de la dentaĵo, sur kiu ligas la limpunktoj.

Interkontaktado, endentaĝo estas kontinua kontakto de la dentosupraĵoj de dentradparoj dum la turnado de radoj, kiu realiĝas per ruliĝo kaj glito, kaj kiu ebligas la egalmezura transporton de movo.

Kontaktsupraĵo estas supraĵo generita en la spaco per la momenta tanganta linioj de paritaj dentradoj.

Kontaktlinio estas la sekcolinio de la komuna frontebeno kaj kontaktsupraĵo de dentrado-paro, do la geometria loko de tiaj punktoj, en kiuj la dentprofiloj de ambaŭ radoj interkontaktiĝas.

Punktodentaĵo estas tia dentaĵo, dum kies endentaĵo la dentosupraĵo de unua rado kontaktiĝas kontinue nur kun la sama linio, do sen ruliĝo kun glito.

Funkcianta dentsupraĵo (dentprofilo) estas tiu parto de dentsupraĵo (dentoprofilo) de dento, kiu endentiĝas kun la kun dentsupraĵo (dentprofilo) de la kontraŭrado je donita aksosituo.La funkcianta dentsupraĵo ne povas esti pli granda, ol la uzebla dentsupraĵo, do la funkcianta dentprofilo ne povas esti pli longa, ol la uzebla dentprofilo.

Kontaktiĝanta, endentiĝanta dentsupraĵo (dentprofilo) estas tiu unua el inter la ambaŭ dentsupraĵoj (dentprofiloj) de dento, kiu je donita turndirekto kontaktiĝas kun la dento de kontraŭrado, se samtempe estas donita, kiu estas la moviga rado.

Unuflankaj dentsupraĵoj (dentprofiloj) estas dentsupraĵoj (dentprofiloj) de dentoj de la dentrado klinantaj al sama direkto. La unuflankaj dentsupraĵoj (dentprofiloj) estas kovreblaj unu per la alia per la turnigo de la dentrado.

Kontraŭflankaj dentsupraĵoj (dentprofiloj) estas du tiaj dentsupraĵoj (dentprofiloj) de dentrado, kiuj klinas al kontraŭa direkto, do ili ne povas esti kovreblaj unu per la alia.

Portbildo estas tiu parto de funkcianta dentosupraĵo, kiu kontaktas kun la dentosupraĵo de la kontraŭrado je donita aksosituo kaj donita ŝarĝosituo.Kompleta estas la portbildo, se ĝi disvastigas sur la tutan dentsupraĵon.Je kazo de dentokonveksigo, ĉefe ĉe dentradoj kun arkita dentaĵo, doniĝas limigita portbildo, kiu ne disvastigas sur la tutan dentsupraĵon. La dentsubtranĉaĵo aliparte rezultas limigitan portbildon en la direkton de la dentkapo.La amplekso de limigita portbildo dependas krom de la fabrikmaniero kaj precizeco kaj ankaŭ de la lagraĵo de la dentradoj kaj de la mezuro de la ŝarĝo, eĉ de la eco de konstrumaterialo de radoj.

Kapsupraĵo (kapoprofilo) estas la parto de dentsupraĵo (dentprofilo) inter la ruliĝsupraĵo (aŭ dividsupraĵo) kaj la kapbendo (ĉe cilindraj radoj inter la ruliĝcilindro aŭ dividcilindro kaj kapcilindro). La kapsupraĵo (kapoprofilo) ĝenerale kompreniĝas de la ruligsupraĵo. Se tio kompreniĝas de la dividsupraĵo, tiam tion devas laŭokaze doni.

Piedsupraĵo (piedprofilo) estas parto de dentsupraĵo (dentprofilo) inter la ruliĝsupraĵo (aŭ dividsupraĵo) kaj kapbendo (ĉe cilindra rado la ruliĝcilindro aŭ dividcilindro kaj kapcilindro). La kapsupraĵo (kapoprofilo) ĝenerale kompreniĝas de la ruliĝsupraĵo. Se oni volas kompreni ĝin de la dividsupraĵo, tiam tion devas laŭokaze doni.

Dentkapo estas tiu parto de la dento (de la korpo de dento), kiu entenas la dentbendon kaj la kapsupraĵojn.

Dentpiedo estas tiu parto de la dento (de la korpo de dento), kiu entenas la piedsupraĵojn. Dentradiko estas tiu parto de la dentpiedo, kiu entenas la supraĵojn de dentradiko.

Baza profilo[redakti | redakti fonton]

Baza profilo de dentaĵo estas profilo dentita stango, identa je dentrado kun rekta aŭ oblikva dentaĵo kaj senlima dentnombro, kiu entenas la bazaj datumojn de perpendikularan sekcaĵon de dentaĵo.La figuro montras la bazan profilon de evolventa dentaĵo.La baza profilo de certaj neevolventaj dentaĵoj estas determineblaj ankaŭ en frontsekcaĵo, sed tiam ĉi tion cirkonstancon oni devas ĉiam indiki.

Fabrikila baza profilo estas perpendikla projekto de frontaj akraĵoj de dentita stangoforma dentiga fabrikilo (de la tranĉ-akraĵoj kaj la piedlinioj) sur la ebenon perpendikla al la direkto de splitado.

Mezlinio de fabrikilo estas tiu imagita rekta linio de baza profilo de fabrikilo laŭlonge de dentita stango, sur kiu la dentodikeco de baza profilo de glatiga fabrikilo egalas kun la duono de paŝo.

Kaplinio de fabrikilo estas tiu paralela linio de fabrikilprofilo kun la mezlinio de fabrikilo, kiu entenas la projekciaĵon de kaplinio de fabrikilo.

Malvolva profilo de fabrikilo estas tiu streko de baza profili de fabrikilo, kiun limigas du linioj paralelaj kun la mezlinio de fabrikilo, ligantaj de tio ambaŭflanka egaldistance f0. Ĉi tie estas f0 la alteco de baza profilo de dentaĵo. La malvolva profilo de dentaĵo sen subtranĉo konsistas el rektaj linioj.

Kaplinio de malvolva profilo estas tiu linio de baza profilo de fabrikilo paralela kun la mezlinio de fabrikilo, kies distanco de la kaplinio de fabrikilo egalas elementa dentspaco c0, kaj malantaŭ kiu rondiĝas la anguloj de kaprandoj de fabrikilo. La kaplinio de malvolva profilo estas en distanco f0 de la mezlinio de fabrikilo.

Dividlinio de fabrikilo estas tiu linio de baza profilo de fabrikilo paralela kun la mezlinio de fabrikilo, kiu dum prifabrikado de dentrado senglite ruliĝas sur la dividcirklo de la rado. Pri dentado de elementa rado identas la dividlinio de fabrikilo kun la mezlinio de la fabrikilo.Je kazo de evolventa dentaĵo kun profiloŝovo ne identas la dividlinio de fabrikilo kun la mezlinio de la fabrikilo.


Prilaborado de dentaĵo[redakti | redakti fonton]

Dentado estas la prilaborado, t. e. prifabrikado de dentaĵo de dentrado.

Malvolvado estas tia dentiga procedo, kiam la fabrikilo kaj la fabrikata peco (krom la splitada movo) subruliĝas unu sur la alia, kaj la dentsupraĵon (dentprofilon) generas ĉi tiu subrulado.

Profildono estas tia dentiga procedo, kiam la fabrikilo kaj la prifabrikata peco faras nur splitadan movon, do ne subruliĝas unu sur la alia, kaj la formon de dentsupraĵo determinas la profilo de fabrikilo.

Splitanta dentado estas prilaborado prifabrikado de dentaĵo de dentradoj per splitado.

Dentofrezado estas elfabrikado de dentkavo per frezado (malvolvado aŭ profildono). La malvolvado realiĝas per malvolva frezilo, ŝnekrada frezilo, battranĉilo aŭ per frezildisko (tranĉilkapo), kaj la profildono per trua aŭ tenila profilfrezilo.

Dentrabotado estas elfabrikado de dentkavo per dentiza rabotado (per malvolvado aŭ profildono). La malvolvado realiĝas per kambiltranĉilo aŭ per rabotiltranĉilo (per rabotiltranĉilo-paro) kaj la profildono per ĉizilo.

Dentotranĉado estas elfabrikado de dentkavo de cilindraj radoj sur dentiza tranĉmaŝino per malvolvado aŭ profildono.

Dentkavigado estas elfabrikado de dentkavo per tirmandreno aŭ per tajl-kaviga disko, do per profildono.

Dentalezado estas la plulaborado de denataĵo – kiu estis antaŭe jam per frezado, rabotado aŭ alimaniere prilaborita –, per alezilo (per alezilrado, alezillato aŭ alezilŝneko) por redukti la malglatecon de dentosupraĵo.

Dentoŝlifado estas plulaborado de dentaĵoj, kiuj estis antaŭe jam per frezado, rabotado aŭ eble per alezado prilaborita –, por pliigo de precizeco de dentaĵoj, ĉefe por korektado de hardadaj deformiĝoj.

Dentopolurado (preparfunkciigo) estas la reduktado de malglatecon de surfaco de dentrado dum irigado (ŝarĝite) kun kontraŭrado helpe de ŝmirmaterialo.

Sensplita dentado estas sensplita prilaborado t. e. prifabrikado de dentaĵo de dentrado.

Dento-laminatado estas profildona elformado de dentaĵo de dentrado per dentita fabrikilo, pere de laminado varme aŭ malvarme.

Dentopregado estas profildona elformado de dentaĵo de dentrado per dentita fabrikilo, pere de presado varme aŭ malvarme

Dentotirado estas malvarma elformigado de dentaĵo per dentita tirfabrikilo fare de tiro.

Frontosenakrigo estas la detranĉo en 45o aŭ rondigo de kantoj generite de frontosupraĵo kaj dentosupraĵo. La deziritan mezuron de detranĉo kaj rondigo oni devas preskribi sur la desegno.

Senbavurigo de kapbendo estas la senbavurigo de tranĉlinio de kapbendo kaj dentsupraĵoj per malgranda rondiga radio, kies mezuron estas proponita preskribi sur la desegno. Rondigo de dentopinto estas la rondigo de tranĉlinio generite de kapbendo kaj frontsupraĵo. La radion de rondigo oni devas indiki sur la desegno.

Dentosferigo estas konveksa prilaborado de dento de ŝaltilrado por faciligi la ŝaltadon.

Unuflanka dento-malanguligo estas unuflanka delaborado en oblikva ebeno de frontsupraĵo de ŝaltilrado.

Ambaŭflanka dento-malanguligo estas ambaŭflanka, simetra delaborado en du oblikvaj ebenoj de frontsupraĵo de ŝaltilrado.

Modifikado estas intenca aliigo de dentsupraĵoj kompare de teoretika formo, por bonigi la funkciadon de dentrad-paro.

Konvektigo de dento estas tia modifado, kiam la dentsupraĵo estas iomete modifite fabrikita tiel, ke la dentodikeco al la ambaŭ dentofino laŭgrade reduktiĝas por generi limigitan portbildon.

Destuco de dento estas tia modifado, kiam la uzebla dentosupraĵo fabrikiĝas iomete modifite de la teoretike ĝusta dentprofilo, ke ĉe la dentkapo kaj en la proksimo de dentpiedo la dentodikeco elirante de ruliĝsupraĵo al la dentkapo aŭ al la dentpiedo aŭ aŭ en al ambaŭ direkto kompare kun la teoretika dentodikeco iomete reduktiĝas por bonigi la funkciadon de la dentradparo.


Interfereco[redakti | redakti fonton]

Fabrikada interfereco estas nedezirita detranĉo de parto de ĝusta dentprofilo fare de fabrikilo. Tio okaziĝas ĉefe dum la prilaborado per malvolvado.

Subtranĉado estas tia speco de fabrikada interfereco, kiu maldikigas la dentradikon, kaj plimallongigas la uzeblan dentprofilon.

Funkcia interfereco estas tia aberacio, kiu montriĝas dum la funkciado de dentrad-paro devene de malĝusta dimensiado kaj kaŭzas neegalmezuran transporton de movo, do la rilato de angulrapidecoj ŝanceliĝas dum turnado.

Evolventa interfereco estas tia funkcia interfereco de la evolventa dentaĵo, kiu montriĝas tiam, se la dentkapo de rado tiel profunde eniĝas en la dentkavon de la kontraŭrado, ke ĝi devus endentiĝi sur la profilparto ene de bazcirklo de kontraŭrado. Se tiu rado estus fabrikilo, ĝi subtranĉus la kontraŭradon.

Interfereco de la radiko de dento estas tia funkcia interfereco, kiu montriĝas tiam, se la uzebla dentprofilo de la rado estas pli longa ol tio necesa, tiel devus la dentkapo de kontraŭrado endentiĝi kun la radikokurbo de dento de rado.

Interfereco de dentkapo estas tia funkcia interfereco, kiu montriĝas tiam, se la dentkapo de rado batadas sur la dentkapo de kontraŭrado je la komenco aŭ fino de interkontakto. Tio povas okazi nur ĉe la interndentaĵa meĥanismo.


Turnado de dentradoj[redakti | redakti fonton]

Angula rapido (ω) estas la angulturno de brako de dentrado aŭ planedrad-meĥanismo dum unu sekundo:

ω = nπ/30

Dimensio: 1/sek

Rivoluo-nombro (n) estas la nombro de kompletaj rivoluoj de brako de dentrado aŭ planedrad-meĥanismo dum unu sekundo:

n = 30/π

Dimensio: 1/min

Perimetra rapido (v) estas la turna rapido de punktoj de ruliĝsupraĵoj de dentrad-paro. Pri konusrado kaj globoida ŝneko oni devas doni pri kia punto de ruliĝsupraĵo kompreniĝas la perimetra rapido.Ĝi estas kalkulebla de la rivulo-nombro kaj de la diametro de demandita punkto de koneksa ruliĝsupraĵo.

v = dr πn/60

Dimensio: m/s

Turndirekto Se oni rigardas en la direkto de la akso de la dentrado, dekstrenturnanta estas tiu rado, kiu turniĝas en la direkto identa kun la irdirekto de montrilo de horloĝo; kaj la maldekstrenturniĝo estas kontraŭa tio. Dum determino de turndirekto de konusa rado oni devas ĉiam rigardi la dentradon de la direkto de la pintopunkto de la konuso. Je ĉiu alia kazo oni devas fiksi, de kia direkto oni devas rigardi la dentradon.

Modifio de dentrada meĥanismo (i) estas rilato (kvociento) de rivulonombroj de pelanta kaj pelita akso:

i = ωpelantapelita = npelanta /npelita

Se la akso je la pli granda rivulonobro pelas, do la meĥanismo estas reduktanta, tiam i > 1.

Se la akso je la pli malgranda rivulonombro pelas, do la meĥanismo estas multiplikanta, tiam i < 1.

Je unustupa meĥanismo: i = z pelanta / z pelita

Rilato de dentnombroj de dentrad-paro (u) estas la rilato (kvociento) de dentoj je pli granda kaj pli malgranada dentnombro:

u = z2/z1 = ω12 = n1/n2

Fortefikoj[redakti | redakti fonton]

Perifera forto (F) estas imaga forto kalkulita de la torda momento de moviga akso de dentrad-paro je la ruliĝcirklo de moviga dentrado.

F = Mpelanta / Rg pelanta

La perifera forto ne identas kun la forto ŝarĝanta la dentojn – la dentpremo Fn. La perifera forto kalkuliĝas ĉe la cilindraj radoj en la frontebeno, kaj ĉe la konusaj radoj en la mezo de dentlarĝo, en la komuna tangenta ebeno de ruliĝkonusoj, perpendikle al la tangenta generanto.

Fronta dentpremo (Ff) estas ĉe cilindraj radoj la forto kalkulita en la frontebeno en la direkto de kontaktlineo:

Ff = F / cos αr

Dentpremo (Fn) estas tiu forto kalkulita de perimetra forto en ties bazpunkto en la direkto perpendikla (normala) sur la dentsupraĵon, kiu ŝarĝas la dentojn. Ĉe dentradoj kun rektaj dentoj tio estas:

Fn = F / cos αr

Ĉe cilindraj radoj kun oblikva, evolventa dentaĵo tio estas:

Fn = Ff / cos βa = F / cos αr cos βa

Aksiala forto (Faks) estas la komponento de dentpremo en la direkto de akso de dentrado. Ĝi estas kalkulebla el la gemetriaj interrilatoj. Ĉe dentradoj kun rektaj dentoj tio estas:

Faks = 0

Radiala forto (Fr) estas la komponento de dentpremo en radia direkto Ĝi estas kalkulebla el la geometriaj interrilatoj.

Lineoŝarĝo (p) estas la perimetra forto kalkulita sur 1 cm de la dentlarĝo.

p = F / b

Lineopremo (pn) estas la dentpremo kalkulita sur 1 cm de la dentlarĝo. Ĉe rekta dentaĵo:

pn = Fn / b = F / b cos αr

Ĉe oblikva kaj arka dentaĵo oni devas konsideri la kompletan longon de eventuale kontaktiĝantaj dentoj.

Fonto: iama hungaria normo

Teorio[redakti | redakti fonton]

Kontaktlinio[redakti | redakti fonton]

La kontakto de ambaŭ dentosupraĵo, kiuj estas en deviga kontakto, ne povas okazi ĉiam laŭ la ruliĝcirklo. Je la cilindraj radoj oni povas ekzameni la kontakton en la ebena sekcaĵo normala laŭ la aksolinio.

Involute wheel.gif
Movanta kontakto de dentradoj

Sur la figuro la maldekstra estas la pelanta, la dekstra estas la pelata rado. La kontakto de dentoj komencas, kiam punkto sur la piedparto de maldekstra rado tusas la punkton sur la kapcirklo de la dekstra rado. Kiam la radoj pluturniĝas, la tuŝpunkto plupuŝigas de unua punkto al alia punkto. Interesa momento estas, kiam la kontakto estas en la pozicio, kie la du ruliĝantaj cirkloj tuŝas unu la alian, do, en la ĉefa punkto. Pluirante la kontakto finiĝas, kiam la kontakto atingas la punkton sur la kapcirklo de pelanta rado, kaj la dentoj disiĝas unu de la alia. Se oni kunligas la kontaktpuntojn de ambaŭ dentoj dum la forturno, doniĝas linio, kion oni nomas kontaktlinio. La kontaktlinio trairas la ĉefpunkton, kaj sia komencpunkto ligas sur la kapcirklo de la pelata rado, kaj sia fina punkto ligas sur la kaplinio de la pelanta rado. La ĉefa punkto dividas la kontaktlinion al du strekoj: komenca kaj finanta streko. Dum la kontakto de radparo ĉiam kontaktiĝas la piedparto de unua rado kun la kapa parto de dua rado, kaj ĉi tiu kroĉo ŝanĝas en la ĉefa punkto.
La kontaktlinio de evolventa dentaĵo estas rekta linio.
La longo de la kontaktlinio estas la streko de kontaktlinio inter la ambaŭ kapcirkloj.


Referencoj[redakti | redakti fonton]