Funelpokalkulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pokalo el funeltombo en Skåne, Svedio
La area de la funelpokalkulturo (TRB) en Eŭropo

La funelpokalkulturo estis kulturo en la neolitiko de ĉirkaŭ 4350 ĝis 2800/2700 a K.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La nomo funelpokalkulturo estas kolektiva nomo. Estis granda nombro da parencaj komunumoj en la Nova Ŝtonepoko aŭ neolitiko, kiuj loĝis en suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio).

La nederlanda branĉo apartenis al la Okcidentgrupo. Tiu grupo postlasis dolmenojn en ilia habitato, la hodiaŭa Drenthe kaj Malsupra Saksio. En la dolmenoj oni trovis funelformajn ceramikajn pokalojn.

La homoj kiuj apartenis al tiu kulturo vivis sur la sablogrundoj de Frislando kaj Drenthe. Simila kulturo ankaŭ troviĝas en norda Germanio, Danio kaj en partoj de Norvegio kaj Svedio

Ceramiko[redakti | redakti fonton]

La ceramiko de la funelpokalkulturo antaŭ ĉio estis farita el argilo en nombro da specifaj karakterizaj formoj.

La starpiedopokalo havas formon de florvazo el argilo. Aliaj formoj similas al siteloj, korboj, bovloj, pelvoj, kolumkolboteletoj kaj suĉboteletoj.