Lamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri besto. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Lamao (budhista pastro ĉe tibetanoj kaj mongoloj) kaj Lameco (medicina problemo).
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lamo
Lama glama 01 by Line1.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Kameledoj Camelidae
Genro: Lamo Lama
Specio: L. glama
Lama glama
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Lamoljamo[1] (Lama glama) estas sudamerika hejmbestigita kameledo, komuna en la altiplana regiono de la Andoj de Argentino, Bolivio, Ĉilio kaj Peruo, grava kiel ŝarĝobesto kaj pro sia viando, felo kaj lano jam de la antaŭkolumba epoko.

Lamoj verŝajne devenis de la centraj ebenaĵoj de Nordameriko antaŭ ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj kaj migris al Sudameriko antaŭ ĉirkaŭ tri milionoj da jaroj. Je la fino de la lasta glaciepoko, antaŭ 10.000–12.000 jaroj, kamelidoj malaperis el Nordameriko.[2]. En la jaro de 2007 estis sep milionoj da lamoj kaj alpakoj en Sudameriko kaj miloj da ili en aliaj landoj pro importado dum la lasta jarcento, ekz-e 158.000 lamoj kaj 100.000 alpakoj en Usono kaj Kanado[3].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Lamoj atingas ŝultroalton de 110 ĝis 120 cm kaj pezon de 120 ĝis 150 kilogramojn. Malkiel la kameloj (dromedaro kaj baktria kamelosovaĝkamelo) lamoj ne havas ĝibojn. Kiel ĉe la plejmulto da dombestoj, ankaŭ ĉe la lamo la koloro multe varias. Ekzistas unukoloraj blankaj, brunaj kaj nigraj lamoj, kaj tiuj, kiuj havas plurkolorajn felojn. Kiel la kameloj, lamoj havas sub la piedoj "plandumojn" kaj ilia supera lipo estas disdividita kaj tre moviĝemaj.

La bestoj estas seksmaturaj je la aĝo de du jaroj. Post gravedeco de 11 ĝis 12 monatoj naskiĝas kutime po nur unu ido.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Lamoj nutras sin per herboj, arbustoj, folioj kaj fungoj.

Kraĉado[redakti | redakti fonton]

Kiam lamoj sentas sin ĝenitaj, ili kraĉas al la ĝeninto; kraĉante ili montras grandan trafkapablon. Tamen kutime ne homoj estas viktimoj de tiuj atakoj; ĉefe lamoj kraĉas unu al la alia por klarigi rangordon aŭ forpeli alproksimiĝemajn kunulojn. Salivon ili kraĉas nur kiel averton; kutime temas pri duondigestita stomakenhavo, sed nur malgrandkvante. La duonlikva verdeca kaĉo estas fetora, sed sendanĝera kaj facile lavebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lloyd the Llama.jpg

La malsovaĝigo de lamoj okazis eble jam dum la tria jarmilo antaŭ Kristo. Multaj opinias ke la gvanakoj estas la prapatroj de lamoj, sed ekzistas ankaŭ teorioj, laŭ kiuj lamoj ĉiam estis aparta specio, kiu nun ne plu ekzistas sovaĝe. Eble neniam eblos trovi la devenon de lamoj, ĉar preskaŭ ĉiuj nunaj bestoj estas miksitaj kun gvanakoj, alpakoj kaj vikunoj, kiuj ĉiuj estas fekundeblaj inter si.

Ĉiuj civilizacioj de la Andoj utiligis lamojn. Ili utilis ĉefe kiel ŝarĝbestoj - en la tutaj Amerikoj neniu alia besto estis malsovaĝigita tiucele. Aldone la lano estas uzebla, kvankam por tio oni preferis alpakan lanon. La indianaj popoloj de la Andoj manĝis lamaĵon, produktis ledon el la haŭto, kandelojn el la graso kaj bruligaĵojn el la fekoj.

Por la inkaa civilizacio lamoj havis grandegan gravecon. Pli ol dek milionoj da lamoj estis malsovaĝigitaj de la inkaoj kaj iliaj vasaloj kiam la hispanoj atingis Sudamerikon. Malfacile imageblas la inkaa civilizacio sen lamoj, kaj tiel eble ne estas hazardo, ke la limoj de la inkaa imperio kongruas kun la por lamoj bona vivmedio.

Hispanoj kunportis kaj venigis ŝafojn kaj ĉevalojn, sen esplori la utiligon de lamoj. Ili ĉasis sovaĝajn gvanakojn por feloj kaj viando, kiujn eblis akiri pli altkvalitaj per lamo-bredado. Lamoj iĝis bestoj de la malriĉa indiana popolo. Nur post la sendependeciĝo de la sudamerikaj ŝtatoj lamoj iom post iom iĝis denove signifaj. Oni konstatis, ke sur la padoj de la altaj Andoj ili superis kiel ŝarĝbestoj la ĉevalojn.

Hodiaŭ pro la uzo de trajnoj kaj aŭtoj la graveco de lamoj denove malplialtiĝis.

Lamoj hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Oni ankoraŭ hodiaŭ uzas lamojn en la Andoj kiel portbestoj. Entute ekzistas ĉirkaŭ 3 milionoj da malsovaĝaj lamoj en Sudameriko, ĉefe por viandaĵo kaj feloj. Ankaŭ ekstere de Sudameriko oni nun bredas lamojn; tiel en Usono jam ekzistas 100.000 lamoj en farmbienoj. Ankaŭ en Eŭropo oni bredas lamojn kaj tondas ties lanon por vendi ĝin. Kelkaj lambredistoj proponas lamomigradoj dum kiuj lamoj portas la pakaĵojn. Lamoj povas porti po ĉirkaŭ 30 kg.

Lamo en heraldiko[redakti | redakti fonton]

Same kiel preskaŭ ĉiuj "ekzotikaj" bestoj, ("ekzotikaj" por eŭropanoj, kie disvolviĝis heraldiko) lamo ne estas klasika heraldika figuro. La parenca besto alpako ja aperas en la blazono de Bolivio, kiel simbolo de la riĉeco de la bolivia faŭno, sed tiu besto estas bildigita tre nature en tre natura pejzaĝo, en stilo tute ne heraldika.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉu "lamo" aŭ "ljamo"? Akademio de Esperanto - Konsultejo - Blogo (08/09/2013, lasta aliro)
  2. Llama Oklahoma State University - Breeds of Livestock (08/09/2013, lasta aliro)
  3. Llama facts South Central Llama Association (08/09/2013, lasta aliro)


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.


Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio