Saltu al enhavo

Alpako

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alpako

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Kameledoj Camelidae
Genro: Vicugna
Specio: V. pacos
Vicugna pacos
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Alpako estas beso de la Andoj. Ĝi estas neotropisa membro de la familio kameledoj (ordo Parhufuloj). Ĝia scienca nomo estas Vicugna pacos. Ĝi estas parenca al lamo, gvanako kaj vikuno, kaj estas tre simila al la lamo. Oni povas eĉ la du animalojn interbredigi. Tamen, alpakoj estas pli malgranda ol lamoj, kaj ne estas laborantaj bestoj. Anstataǔ oni bredigas ilin por rikolti ilian lanon.

Ripozanta alpako.

Alpakoj pezas inter 50 kaj 55 kg kaj altas ĝis la pinto de la ŝultro 95 cm. La antaŭulo de alpako estas la sovaĝa vikuno. Ili estas bestoj tipaj de la Punao de Peruo, Bolivio kaj aliaj lokoj pli sude. Alpakoj vivas en grandaj aroj en la altebenaĵoj de la Andoj de 3500 ĝis 5000 metroj super la marnivelo.

El la lano de alpakoj oni produktas ŝtofon, same nomitan "alpako."[1].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Will Green. "Kudra kaj trika terminaro". Rickmansworth: Universala Esperanto-Asocio 1947, p. 7.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]