Turbino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Turbino estas la ĝenerala nomo uzata por plej parto de la motoraj turbomaŝinoj. Tiuj estas maŝinoj de fluaĵo, ĉar tra ili pasas fluaĵo konstante kaj tiu transdonas sian energion pere de radeto kun padeloj.

La turbinoj konsistiĝas el unu aŭ du radoj kun padeloj, nomitaj rotoro kaj statoro, el kiuj la unua, pelita de la fluaĵo, puŝas la akson kie oni akiras la movon de rotacio.

La termino turbino kutime aplikiĝas ankaŭ, ĉar estas la ĉefa komponaĵo, al la aro de kelkaj turbinoj konektitaj al generatoro por akiro de elektra energio.


Tipoj de Turbinoj[redakti | redakti fonton]

La turbinoj, ĉar estas turbomaŝinoj, povas klasiĝi laŭ la kriterioj propraj de tiuj maŝinoj (laŭ direkto de la fluaĵo, laŭ la bildo de la fluaĵo en la rotoro, laŭ la tipo de fluaĵo, laŭ la premoŝanĝo en la rotoro kaj laŭ la tipo de enlaso). Sed laŭ komuna lingvaĵo la turbinoj povas disdividiĝi en du ĉefaj subgrupoj kiuj estas la jenaj:

Hidraŭlikaj turbinoj[redakti | redakti fonton]

Turbino Pelton, hidraŭlika turbino de agado de parta enlaso.

Estas tiuj kies laborfluaĵo ne suferas konsiderindan ŝanĝon de denseco pro ties enpaŝo tra la radeto aŭ tra la statoro; tiuj estas ĝeneral akvoturbinoj, kiuj estas la plej komunaj, sed same oni povas kvalifiki kiel hidraŭlikaj turbinoj la ventomuelilojn aŭ aerogeneriloj.

Ene de tiu genro kutime oni parolas el:

  • Agadturbinoj: Estas tiuj kie la fluaĵo ne suferas iun ajn premoŝanĝon pro ties enpaŝo tra la radeto.
  • Reagoturbinoj: Estas tiuj kie la fluaĵo ja suferas konsiderindan premoŝanĝon pro ties enpaŝo tra la radeto.

Termikaj turbinoj[redakti | redakti fonton]

Estas tiuj kies laborfluaĵo ja suferas konsiderindan ŝanĝon de denseco pro ties enpaŝo tra la maŝino.

Tiuj kutime klasiĝas en du diferencaj subtipoj pro ties fundamentaj diferencoj laŭ desegno:

  • Vaporturbinoj: Ties laborfluaĵo povas suferi ŝanĝon de fazo dum ties enpaŝo tra la radeto; tiu estas la kazo de la turbinoj je hidrargo, kiu estis iam popularaj, kaj tiu de la vaporturbinoj, kiuj estas la plej komunaj.
  • Gasturbinoj: En tiu tipo de turbinoj oni ne atendas ŝanĝon de fazo de la fluaĵo dum ties enpaŝo tra la radeto.

Krome kiam oni parolas pri termikaj turbinoj, oni parolas kutime pri tiuj diversaj subgrupoj:

  • Agadturbinoj: en tiu tipo de turbinoj la salto entalpia okazas nur en la statoro, okazante la transdono de energio nur pro agado de la ŝanĝo de rapido de la fluaĵo.
  • Reagoturbinoj: la entalpia salto realiĝas tiom en la radeto kiom en la statoro, aŭ eble, nur en rotoro.

Same komuna estas klasigi la turbinoj laŭ la premo ekzistanta en ili rilate aliajn turbinojn klasitajn en la sama grupo:

  • Turbinoj de alta premo: estas la plej malgrandaj inter ĉiuj la etapoj kaj estas la unuaj kie eniras la laborfluaĵo al la turbino.
  • Turbinoj de meza premo.
  • Turbinoj de malalta premo: esta la lastaj inter ĉiuj etapoj, estas la plej longaj kaj jam ne povas esti desegnitaj laŭ la eŭlera priskribo de la turbomaŝinoj.

Eolaj turbinoj[redakti | redakti fonton]

Eola turbino aŭ Ventoturbino estas mekanismo kiu transformas la energion de la vento en alia formo de utila energio kiel la mekanika aŭ la elektra.

La cinetika energio de la vento estas transformita en mekanika energio pere de la rotacio de akso. Tiu mekanika energio povas esti profita por mueli, kiel okazis en la antikvaj (kaj ankoraŭ nunaj) ventomuelejoj, aŭ por pumpi akvon, kiel ĉe la muelilo multipadela. La mekanika energio povas esti transformita en elektra pere de elektra generatoro (alternatorodinamo). La elektra energio generita povas esti stokita en akumulatoroj aŭ esti uzata rekte.

Submara turbino[redakti | redakti fonton]

Submara turbino estas mekanismo kiu konvertas la energion de la submarfluoj en elektra energio. Ĝi konsistas en la profitigo de la cinetika energio de la Submarfluoj, fiksante al la submara fundo turbinojn muntitaj sur turoj antaŭfabrikitaj por ke tiuj povu rotacii serĉe de la submarfluo, ĉar la rapido de la submarfluo varias laŭlonge de la jaro kaj tiuj devas esti lokigitaj en la plej taŭgaj lokoj kie la rapido de la submarfluo variu inter 3 Km/horo kaj 10 Km/horo por setligi turbinajn centralojn prefere en profondeco plej eble malaltaj kaj kiuj ne damaĝu submaran ekosistemon. Tiuj turbinoj havu protektan reton kiu malhelpu la allogon de akvaj animaloj.

Rigardu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]