Hidrargo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Cd

Hg

Cn

orohidrargotalio

[Xe] 4f14 5d10 6s2

202 Hg
80
↓Perioda tabelo de elementoj↓
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero hidrargo (hydrargyrum), Hg, 80
CAS-numero 7439-97-7
Loko en perioda tabelo 12-a grupo, 6-a periodo, bloko d
Karakteriza grupo Transiraj metaloj
Pezono en terkrusto 0,00004 %
Nombro de naturaj izotopoj 7
Aspekto arĝentblanka
Pouring liquid mercury bionerd.jpg
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 200,59 amu
Kovalenta radiuso 132 pm
Radiuso de van der Waals 155 pm
Elektrona konfiguracio [Xe] 4f14 5d10 6s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2, 8, 18, 32, 18, 2
Fizikaj ecoj
Materia stato likva
Kristala strukturo romboedra
Denseco (293,15 K) 13,5459 g/cm3
Malmoleco 1,5 (Mohs-skalo)
Magneta konduto diamagneta
( = −0,28 · 10−4)
Degelpunkto −38,84 °C (234,31 K)
Bolpunkto 356,73 °C (629,88 K)
Molvolumeno 14,09 · 10−6 m3/mol
Boliga varmo 59,11 kJ/mol
Premo de satura vaporo (293,15 K) 0,163 Pa
Rapido de sono (293,15 K) 1407 m/s
Specifa varmokapacito 138,8 J/(kg · K)
Elektra konduktivo (20 °C) 1,04 · 106
Elektra rezistivo (20 °C) 961 nΩ·m
96,1 ·10–8 Ω · m
Termika konduktivo 8,34 W/(m · K)
Diversaj
Redoksa potencialo (Hg2+ + 2 e−

→ Hg) 0,8535 V

Joniga energio 1-a 1007 kJ/mol
2-a 1810 kJ/mol
3-a 3300 kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
194Hg 444 jaroj ε 0,040 194Au
195Hg 9,9 horoj ε 1,510 195Au
196Hg 0,15 % estas stabila kun 116 neŭtronoj
198Hg 9,97 % estas stabila kun 118 neŭtronoj
199Hg 16,87 % estas stabila kun 119 neŭtronoj
200Hg 23,1 % estas stabila kun 120 neŭtronoj
201Hg 13,18 % estas stabila kun 121 neŭtronoj
202Hg 29,86 % estas stabila kun 122 neŭtronoj
204Hg 23,1 % estas stabila kun 124 neŭtronoj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.


Atentu, veneno!

Hidrargo (latine: hydrargyrum, hydro = akvo, argyrum = arĝento) estas kemia elemento en la perioda tabelo, kiu havas la simbolon Hg kaj atomnumeron 80. Ĝi estas peza, arĝentkolora transirmetalo, kaj unu el du elementoj, kiuj estas likvaj ĉe ĉambra temperaturo. La alia estas bromo, kiu ne estas metalo. Dum alia metalo galiumo fandiĝas nur ĉe temperaturo je 303 K (30° C, do super la norma ĉambra temperaturo).

Datenoj[redakti | redakti fonton]

  • Simbolo: Hg
  • Atomnumero: 80
  • Atommaso: 200,59 u
  • Kemia Serio: transirmetalo
  • Bolpunkto: 629,88 K (356,73 oC)
  • Fandpunkto: 234,32 K (-38,83 oC)
  • Superkonduktiveco: 4,15 K (-269 oC)
  • Denseco: 13 579,04 kg/m3

Produktado[redakti | redakti fonton]

En Hispanio famas el historiaj epokoj (Romia Imperio) la minoj de cinabro el Almadeno, provinco de Ciudad Real.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Hidrargo estis uzata en certaj specoj de ŝaltiloj, certaj specoj de lampoj (minimumaj kvantoj, kiel gaso, uzo daŭras), plie termometroj, barometroj, kaj aliaj scienciloj. Eĉ pli frue ĝi estis uzata por minado de oro kaj arĝento. Alojo (kunmiksaĵo) de hidrargo kun alia metalo (plej ofte arĝento) formas amalgamon.

Danĝereco kaj malpermeso[redakti | redakti fonton]

Hidrargo estas toksa elemento, kaj povas damaĝi interalie hepaton kaj cerbon. Pro la danĝereco estas uzado de hidrargo nuntempe plejparte malpremesita.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri hidrargo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Li estas vera hidrargo. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]