Perioda tabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Simple Periodic Table Chart-en.svg
Simpla Perioda Tabelo-Diagramo

La perioda tabelo de kemiaj elementoj estas tabela prezento de ĉiuj konataj kemiaj elementoj. Kvankam variantoj de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al la rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en 1869. Mendelejev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn („periodajn“) ecojn de kemiaj elementoj. La ĝusta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata okaze de malkovro de pliaj kemiaj elementoj kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj.[1]

La perioda tabelo nun estas universala en ĉiuj branĉoj de kemio, ĝi donas ekstreme utilan referencon por klasi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de kemiaj ecoj. La tabelo trovas vastan aplikon ankaŭ en fiziko, biologio, inĝenierado kaj industrio. La nuntempa norma tabelo, laŭ sia versio de februaro 2010, enhavas 118 elementojn (elementoj 1H ĝis 118Og).

Strukturo de la tabelo[redakti | redakti fonton]

Germanlingva varianto de la perioda tabelo: Vieno, 1885. Universitato St. Andrews.
Kvankam variantoj de la perioda tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al la rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en 1869.

La strukturo de la tabelo ilustras la ripetiĝantajn („periodajn“) kemiajn ecojn. La elementoj estas listigitaj laŭ pligrandiĝanta sinsekvo de iliaj atomnumeroj (t.e. la kvanto de protonoj en la atoma kerno). La vicoj estas aranĝitaj tiel, ke elementoj kun similaj ecoj formu vertikalajn kolumnojn („grupoj“). Laŭ la teorioj de kvantuma mekaniko de elektrona distribuo de la atomoj, ĉiu horizontala vico („periodo“) en la tabelo rilatas al la plenigo de certa kvantuma ŝelo per elektronoj. La iam pligrandiĝantaj periodoj dum oni alproksimiĝas al la fundo de la tabelo grupigas elementojn en la s-, p-, d- kaj f-blokojn, kiuj respegulas ilian elektronan konfiguraĵon.

Sur printitaj tabeloj ĉiu elemento kutime aperas per sia elementa simbolo kaj atomnumero; multaj versioj de la tabelo ankaŭ listigas atomajn masojn kaj alian informon, ekzemple akronimita elektrona distribuo, elektronegativeco kaj la plej ofta valento.

Laŭ la stato de 2010 la tabelo enhavas 118 kemiajn elementojn, kies malkovro estis konfirmita. 94 nature troveblas sur la Tero kaj la resto estas sintezitaj elementoj, kiuj estis produktitaj en partiklaj akceliloj. Elementoj 43 (teknecio), 61 (prometio), 93 (neptunio) kaj 94 (plutonio) ne havas stabilajn izotopojn kaj estis unue malkovritaj per sintezo; tamen, kiel oni poste eltrovis, ili troviĝas en spuraj kvantoj kiel produktoj de disfalo de naturaj radioaktivaj elementoj.






Perioda tabelo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Periodic table large-eo.svg

Perioda tabelo, kun ligiloj al la elementoj[redakti | redakti fonton]

1                                 18
1 1
H
2                     13 14 15 16 17 2
He
2 3
Li
4
Be
                    5
B
6
C
7
N
8
O
9
F
10
Ne
3 11
Na
12
Mg
3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13
Al
14
Si
15
P
16
S
17
Cl
18
Ar
4 19
K
20
Ca
21
Sc
22
Ti
23
V
24
Cr
25
Mn
26
Fe
27
Co
28
Ni
29
Cu
30
Zn
31
Ga
32
Ge
33
As
34
Se
35
Br
36
Kr
5 37
Rb
38
Sr
39
Y
40
Zr
41
Nb
42
Mo
(43)
Tc
44
Ru
45
Rh
46
Pd
47
Ag
48
Cd
49
In
50
Sn
51
Sb
52
Te
53
I
54
Xe
6 55
Cs
56
Ba
57-71
(La)
72
Hf
73
Ta
74
W
75
Re
76
Os
77
Ir
78
Pt
79
Au
80
Hg
81
Tl
82
Pb
83
Bi
84
Po
85
At
86
Rn
7 87
Fr
88
Ra
89-103
(Ac)
(104)
Rf
(105)
Db
(106)
Sg
(107)
Bh
(108)
Hs
(109)
Mt
(110)
Ds
(111)
Rg
(112)
Cn
(113)
Nh
(114)
Fl
(115)
Mc
(116)
Lv
(117)
Ts
(118)
Og
 
Lantanoida serio 57
La
58
Ce
59
Pr
60
Nd
(61)
Pm
62
Sm
63
Eu
64
Gd
65
Tb
66
Dy
67
Ho
68
Er
69
Tm
70
Yb
71
Lu
Aktinoida serio 89
Ac
90
Th
91
Pa
92
U
(93)
Np
(94)
Pu
(95)
Am
(96)
Cm
(97)
Bk
(98)
Cf
(99)
Es
(100)
Fm
(101)
Md
(102)
No
(103)
Lr
Kemiaj serioj de la perioda tabelo
Alkalaj metaloj Teralkalaj metaloj Transirmetaloj Posttransiraj metaloj Metaloidoj
Nemetaloj Halogenoj Noblaj gasoj Lantanoidoj Aktinoidoj

Variantoj de la tabelo[redakti | redakti fonton]

Spirala perioda tabelo fare de Otto Theodor Benfey, en 1960.
Tabelo centrita al silicio fare de James Franklin Hyde, en 1975.
Ampleksa perioda tabelo por difini la proprecon de la lantanoidoj, aktinoidoj, itrioj, skandioj, aluminioj, boroj, hidrogenoj

La Ampleksa perioda tabelo montras ĉiujn kemiajn elementojn, laŭ iliaj orbitalaj kvantumaj nombroj kaj iliaj elektronaj ŝeloj (ĝis 9 !). Ĝi estis kreita de Glenn T. Seaborg [glen siborg] en 1969, laŭ la principoj de Dmitrij Mendelejev. Ĝi inkluzivigas kemiajn elementojn ankoraŭ ne malkovritajn (eĉ ne malkovrotajn).

Unu el la publikaĵoj de Otto Theodor Benfey en la gazeto Chemistry estis modelo de ampleksa perioda tabelo, foje referencata kiel la "perioda heliko". Unuafoje publikigita en 1964, ĝi klare montras la lokon de lantanidoj kaj aktiniidoj. La elementoj formas du-dimensian spiralon, starte el hidrogeno, kaj faldante sian vojon ĉirkaŭ du duoninsuloj, nome la transiraj metaloj, kaj la lantanidoj kaj aktiniidoj. Superaktiniida insulo estas jam izoligita.[2]

2019: Internacia Jaro de la Perioda Tabelo[redakti | redakti fonton]

La Unuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris la jahron 2019 esti la "Internacia Jaro de la Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj" (IYPT, International Year of the Periodic Table, 2019), celante altigi tutmondan konscion de kiel ĥemia daŭrigebla evoluo kaj provizas solvojn al tutmondaj defioj en energio, edukado, agrikulturosano. Tiel la lastatempaj eltrovoj kaj nomado de kvar "pezegaj" elementoj de la perioda sistemo kun la atoma numero 113 (Nihonio), 115 (Moskovio), 116 (Livermorio), 117 (Teneso) kaj 118 (Oganesono). La dediĉo koincidas kun la 150-a datreveno de la disvolviĝo de la perioda tabelo. [3]. Eventoj en Parizo, Murcio kaj Tokio estas por memorigi la eventon[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo de IUPAC pri perioda tabelo. Arkivita el la originalo je 2008-02-13. Alirita 2008-06-28.
  2. Benfey, Theodor (2009). "The Biography of a Periodic Spiral: from Chemistry magazine, via Industry, to a Foucault Pendulum" (PDF). Bulletin for the History of Chemistry. 34 (2): 141–145. Alirita la 8an de Februaro 2022.
  3. 2019 estos Internacia Jaro de la Perioda Tabelo. Kemiaj Asocioj Baden -Württemberg (2018-01-12). Alirita 2019-01-21.[rompita ligilo]
  4. 'Internacia Jaro de la Perioda Tabelo' [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Alilingve[redakti | redakti fonton]