Saltu al enhavo

Osmio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ru

Os

Hs

ReosmioIr

Xe 4f14 5d6 6s2

192 Os
76
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento
platena grupo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero osmio (osmium), Os, 76
CAS-numero 7440-04-2
Loko en perioda tabelo 8-a grupo, 6-a periodo, bloko d
Karakteriza grupo Transiraj metaloj
abundeco en terkrusto 0,0000001 %
Nombro de naturaj izotopoj 7
Aspekto metala blugriza solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 190.23 amu
Atomradiuso 130 pm
Kovalenta radiuso 144 pm
Radiuso de van der Waals 200 pm
Elektrona konfiguracio Xe 4f14 5d6 6s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 18; 32; 14; 2
Oksidiĝa nombro −2, −1, +1, +2, +3, +4, +6, +8
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo heksagona
Denseco 22,59 g/cm3
Malmoleco 7,0 (Mohs-skalo)
Magneta konduto paramagneta
Degelpunkto 3033 °C (3306,15 K)
Bolpunkto 5012 °C (5285,15 K)
Molvolumeno 8,42 · 10−6 m3/mol
Specifa varmokapacito 130 J/(kg · K)
Elektra konduktivo 12,3 · 106 S/m
Elektra rezistivo 81,2 · 10−9 Ω · m
Termika konduktivo 87,6 W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 2.2 (Pauling-skalo)
Joniga energio 840 kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
184Os 0,02 % estas stabila kun 108 neŭtronoj
186Os 1,59 % estas stabila kun 110 neŭtronoj
187Os 1,96 % estas stabila kun 111 neŭtronoj
188Os 13,24 % estas stabila kun 112 neŭtronoj
189Os 16,15 % estas stabila kun 113 neŭtronoj
190Os 26,26 % estas stabila kun 114 neŭtronoj
192Os 40,78 % estas stabila kun 116 neŭtronoj
191Os sinteza 15,4 d β− 0,314 191Ir
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Osmio (el antikve-greke ὀσμή, osme, 'odoro') estas kemia elemento kun la simbolo Os kaj atomnumero 76. Ĝi estas malmola, fragila, bluetblanka transirmetalo en la platena grupo kiu troviĝas kiel spurelemento (vidu ankaŭ Abundeco de elementoj en la terkrusto) en alojoj, plejparte en platenaj ercoj. Osmio estas la plej densa nature okazanta elemento. Kiam eksperimente mezurite uzante Rentgenfotan kristalografion, ĝi havas densecon de 22.59 g/cm3. Fabrikistoj uzas ĝiajn alojojn kun plateno, iridio kaj aliaj metaloj de la platena grupo por fari pintkovradon de fontoplumo, elektrajn kontaktojn, kaj en aliaj aplikoj kiuj postulas ekstreman fortikecon kaj malmolecon.

Pulvoro de osmio estas facile obtenebla, sed pro oksigeno de aero, ĝi transformiĝas en vaporiĝeman kaj odoreman tetroksidon OsO4, kiu estas toksa.

Karakterizaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Osmio havas blu-grizan nuancon kaj estas la plej densa stabila elemento; ĝi estas proksimume duoble pli densa ol plumbo kaj mallarĝe pli densa ol iridio.[1] Kalkuloj de denseco el la datenoj de difrakto de X-radioj povas produkti la plej fidindajn datenojn por tiuj elementoj, donante valoron de 22.587 ± 0.009 g/cm3 por osmio, iomete pli densa ol la 22.562 ± 0.009 g/cm3 de iridio; ambaŭ metaloj estas preskaŭ 23 fojojn pli densaj kiel akvo, kaj 1 16 fojojn pli densaj kiel oro.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arblaser, J. W. (1989). “Densities of osmium and iridium: recalculations based upon a review of the latest crystallographic data”, Platinum Metals Review 33 (1), p. 14–16. 
  2. Arblaster, J. W. (1995). “Osmium, the Densest Metal Known”, Platinum Metals Review 39 (4), p. 164. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]