Teknecio
Aspekto

Teĥnecio aŭ teknecio estas ĥemia elemento, simbolo Tc kaj atomnumero 43. Ĝi estas arĝentgriza radioaktiva transirmetalo, kiu ne troveblas en la naturo. Ĝi estas unu el produktoj de nuklea fendiĝo de uranio.
- Molmaso: 98,9063 g/mol
- Bolpunkto: 5030 °C
- Fandpunkto: 2172 °C
- Denseco: 11,49 g/cm³
- Malkovrinto: Emilio Segrè, ktp. je 1936
Historio de teknecio
[redakti | redakti fonton]Erara trovo okazis multfoje, ĝis okazis vera trovo de la mankanta 43-a elemento inter molibdeno (42) kaj rutenio (44).
- 1828: Gottfried Osann trovis novan elementon kiu estis nomita "polinium" de platena mineralo, sed ĉi tio estis iridio kun malpuraĵo.
- 1846: R. Hermann raportis malkovron de "ilmenium", sed ĉi tio estas kunfandaĵo de niobio.
- 1877: Heinrich Rose trovis pelopium, sed ĉi tio estis niobio kun malpuraĵo.
- 1877: R. Hermann raportis malkovron de "ilmenium", sed ĉi tio estas kunfandaĵo de iridio, rodio kaj fero.
- 1908: Japana kemiisto Masataka Ogaŭa raportis malkovron de "nipponium" (simbolo "Np"), sed tio estis renio (Tiam ne trovita). Ankaŭ, la simbolo nun estas uzata por neptunio.
- 1925: Walter Noddack trovis kaj renion (75-a elemento) kaj 43-a elementon tiam nomita masurio, de kolumbito. Sed aliaj scientistoj ne povis trovi, do tio ne estis agnoskita.
- 1936: Emilio Segrè kaj Carlo Perrier en Palermo Universitato vizitis Lawrence Berkeley Nacia Laboratorio en Usono. Ili petis sendi molibdeno-folio kio neŭtrono koliziita kune ciklotrono por Ernest Lawrence. Segrè kaj Perrier trovis veran 43-an elementon en decembro.
- 1947: Nomita kiel Teknecio. Origino de ĝia nomo estas greka vorto τεχνητός teĥnetos, signifas homfarita.
- 1957: Ekzisto de teknecio en ruĝa giganta stelo estis observita de Paul Merrill.
Kombinaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||