Astato
Aspekto
Astato estas kemia elemento, kiu havas la simbolon At kaj la atomnumeron 85 en la perioda tabelo. Ĉi tiu radioaktiva elemento estiĝas nature el la disfalado de uranio kaj torio. Ĝi estas la plej peza el ĉiuj halogenoj. Tamen ĝi kutime estas klasifikita kiel metaloido[1].
Astato estas rarega en la naturo. Sciencistoj kalkulis, ke ekzistas malpli ol unu tekulero da astato sur Tero je ajna specifa tempo. Pro tio oni scias tre, tre malmulte pri ĝi kaj ĝiaj trajtoj, fakte malpli ol pri iu ajn alia elemento en naturo.
- Atompezo: 210
- Kemia serio : halogeno
- Normala stato: solido
- Specifa pezo : 8,91 al 8,95 (taksita)
- Koloroj : nigra aŭ metala
- Fandpunkto: 302 °C
- Bolpunkto: 312 °C al 337 °C
- Eltrovintoj: Dale R. Corson, Kenneth Ross MacKenzie kaj Emilio G. Segrè (per unua sintezo en 1940)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.webelements.com/webelements/elements/text/At/index.html
- http://environmentalchemistry.com/yogi/periodic/At.html
- http://periodic.lanl.gov/elements/85.html Arkivigite je 2011-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.webelements.com/webelements/elements/text/At/key.html
|