Saltu al enhavo

Taliumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kemia elemento. Por informoj pri parto de korpo, vidu la artikolon Talio.

In

Tl

Nh

HgtaliumoPb

Xe 4f14 5d10 6s2 6p1

205 Tl
81
↓Perioda tabelo de elementoj↓
ĥemia elemento • Kalkofila elemento
posttransira metalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero taliumo (thallium), Tl, 81
CAS-numero 7440-28-0
Loko en perioda tabelo 13-a grupo, 6-a periodo, bloko p
Karakteriza grupo (nespecifita)
abundeco en terkrusto 0,000085 %
Nombro de naturaj izotopoj 2
Aspekto argenta-blanka solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 204.382-204.385 amu
Atomradiuso 190 pm
Kovalenta radiuso 145 pm
Radiuso de van der Waals 196 pm
Elektrona konfiguracio Xe 4f14 5d10 6s2 6p1
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 18; 32; 18; 3
Oksidiĝa nombro +1, +3
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo heksagona
Denseco 11,85 g/cm3
Malmoleco 1,2 (Mohs-skalo)
Magneta konduto diamagneta
Degelpunkto 304 °C (577,15 K)
Bolpunkto 1473 °C (1746,15 K)
Molvolumeno 17,22 · 10−6 m3/mol · 10−6 m3/mol
Specifa varmokapacito 129 J/(kg·K) J/(kg · K)
Elektra konduktivo 6,7 · 106 S/m
Termika konduktivo 46,1 W/(m·K) W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 1.62 (Pauling-skalo)
Joniga energio 589,4 kJ/mol kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
203Tl 29,524 % estas stabila kun 122 neŭtronoj
205Tl 70,476 % estas stabila kun 124 neŭtronoj
204Tl sinteza 3,78 a β− 0,764 204Pb
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Taliumo

Taliumo (aŭ talio) estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Tl kaj la atomnumeron 81. Ĝin malkovris la brita fizikisto kaj kemiisto William Crookes. Ĝi estas mola, griza posttransira metalo. Ĝi estas tre venena, kaj povas esti utiligata en rodentaj kaj insektaj venenoj, tamen ĉar ĝi povas kaŭzi kanceron, multaj ŝtatoj malpermesas ĝin tial.

Proprecoj

[redakti | redakti fonton]

William Crookes (1832-1919) kaj franca apotekisto Claude-Auguste Lamy (1820-1878) sendepende izolis (1862) taliumon, montrante ke ĝi estas metalo. La kunmetaĵoj de taliumo en ĝia +3 stato estas facile reduktitaj al kunmetaĵoj de la metalo en ĝia +1 stato. En ĝia oksigena stato de +3, taliumo similas aluminion, kvankam la jono Tl3+ ŝajne estas tro granda por formi alunojn. Solveblaj taliumaj komponaĵoj estas venenaj. La metalo mem estas ŝanĝita al tiaj kunmetaĵoj per kontakto kun humida aero aŭ haŭto. Veneniĝo por taliumo, kiu povas esti mortiga, kaŭzas nervajn kaj gastrointestinajn malordojn kaj rapidan perdon de hararo. Taloza (Tl+) kaj talika (Tl3+), ambaŭ estas konsiderataj tre toksaj por homoj kaj hejmaj kaj sovaĝaj organismoj. Taliuma (III) kombinaĵoj ordinare reduktiĝas al taliuma (I) kombinaĵoj.

Taliuma en la vivmedio altiras iom da atento pro la kreskanta postulo de ĉi tiu elemento kaj ĝiaj kunmetaĵoj al modernaj altteknologiaj industrioj. Taliuma estas uzata en duonkonduktaĵoj, optikaj fibroj, kaj esploradoj pri superkonduktiveco. Ĝi ankaŭ havas uzojn en la produktado de koraj bildaĵoj, tre refrakta optika vitro, kaj fotosensivaj aparatoj. La tokseco de taliuma estas konata ekde sia malkovro. Ĝi estas pli toksa ol hidrargo, kadmio, kupro, plumbo kaj zinko kaj ĝia akva tokseco ne estas afekciita de akvomalmoleco aŭ koncentriĝo de la huma acido. Taliumaj saloj estas klasitaj kiel danĝeraj substancoj antaŭ la Usona Federacia Instituto pri Polucia Kontrolado. Lastatempa studo malkovris ke la mezaj koncentriĝoj de Taliumo estas pli altaj ol tiuj de Kadmio (Cd) en akvoj de la Grandaj Lagoj kaj ke ili foje superas tiujn de Plumbo (Pb) en kelkaj poluitaj lokoj. Malgraŭ la rekonitaj eblaj danĝeroj de la kreskantaj niveloj de poluado, malmulto estis farita por kompreni la kemion de taliumo en certaj lokoj de la vivmedio.

Hidrolizo de taliumo estas grava acido-baza reakcio rezultiganta en formadon de hidroksilaj kompleksoj en akvaj medioj. Ĝi estas tial signifa kontrola faktoro kiu decidas la kemian specion kaj tial la biohaveblecon kaj toksecon de Taliumo en la medio. Kompreni la hidroliza konduton de Taliumo kiel malpuraĵo ankaŭ estas helpema por antaŭdiri ĝian median konduton. La hidrolizo de taliumo (III) kaj formado de hidroksilkompleksoj en akva medio povas esti priskribitaj jene:

Tl(OH)n-1 4-n + H2O <==> Tl(OH)n 3-n + H+

Por antaŭfiksita hidroksida specio, ĝia hidroliza konstanto povas esti esprimita kiel:

Khn= [Tl(OH)n 3-n][H+]/[Tl(OH)n-1 4-n]

Metala taliumo oksidiĝas malrapide en aero (Lee 1971), kaj taloza klorido estas fotosentema (Cotton kaj Wilkinson, 1980). Tamen, ekzistas neniu indico ke taliumo estas signife transformita per fotokemiaj reakcioj en la atmosfero (Callahan et al. 1979b).[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]