Bromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo



Br

bromo

Br
35
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero bromo (Bromum), Br, 35
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Ampolo kun likva kaj vapora bromo, en plasta kubo, montrebla sendanĝere al lernantoj

Bromo (el la greka Bromos signifante "odoraĉo") estas kemia elemento havanta la simbolon Br kaj la atomnumeron 35. En la perioda tabelo ĝi estas lokata sub la kloro kaj super la jodo kaj estas kiel ili halogena elemento.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo "bromo" devenas el la greka βρόμος (bròmos), signifanta "haladzon", "aĉan odoron".

Historio[redakti | redakti fonton]

Bromon malkovris sendepende la franca kemiisto Antoine-Jérôme Balard en 1826 kaj la germana kemiisto Carl Jacob Löwig en 1825. Fakte, jam en 1824 la germana kemiisto Justus von Liebig produktis puran bromon, sed li ne komprenis ke ĝi estas nova kemia elemento, male li kredis ke ĝi estas kombinaĵo de jodo kaj kloro.

La franca kemiisto Balard malkovris bromon en marakvaĵoj apud Montpeljero en 1826.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Elementa bromo (Br2) estas ruĝa likvaĵo ĉe norma ĉirkaŭa temperaturo kaj premo. Ĝi bolas je 59°C kaj iĝas solida je -7 °C.

Pura bromo estas tre reakciema. En eta kvanto ĝi ĝenas homajn histojn kiel likvaĵo kaj ĝia vaporo dolorigas okulojn kaj gorĝon; en pli granda kvanto ambaŭ povas esti danĝera por la homa sano.

La broma atomo enhavas 35 protonojn. Du izotopoj estas stabilaj kaj preskaŭ same oftaj: 79Br, kun 44 neŭtronoj, kaj 81Br, kun 46 neŭtronoj. La ceteraj izotopoj estas tre radioaktivaj (la plej longan duoniĝan tempon havas 77Br kun 57 horoj).

La elektrona distribuado de bromo estas [Ar] 3d10 4s2 4p5. Mankas nur unu elektrono al kompletigo de la ŝelo "4p", simile al fluoro, kloro kaj jodo, kie mankas nur unu elektrono al kompletigo de la ŝelo "2p", "3p" kaj "5p". Do, la kemiaj ecoj de tiuj elementoj estas similaj, ili estigas kune la halogenan familion.

Ĉiu atomo de bromo estigas kutime nur unu kemian ligon (ekzemple: HBr, la bromida acido).

En naturo[redakti | redakti fonton]

Pura bromo ne troveblas en naturo. Male, kelkaj kombinaĵoj enhavantaj bromon estas sufiĉe oftaj; la plej grava estas natria bromido, kiu okazas en la mara akvo kune kun la natria klorido kaj estas eta parto de la kutima tabla salo.

Eta kvanto da bromo estas ankaŭ en la homa sango kaj ludas biologian rolon en iuj leŭkocitoj.




Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]