Saltu al enhavo

Ĥemia reakcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kemia reakcio)
Ĥemia reakcio
ĥemia procezo
vdr
tipoj de ĥemiaj reakcioj

Ĥemia reakcio estas procedo kiu rezultigas interkonverton de ĥemiaj substancoj. La substancoj komence ĉeestantaj nomiĝas la reakciantoj. Ili liveras produktojn, kiuj ĝenerale estas malsamaj al la reakciantoj. Dum ĥemiaj reakcioj, rompiĝas kaj formiĝas ĥemiaj ligoj. Tial elektronoj ŝanĝas siajn orbitojn. Tamen, la koncepto de ĥemia reakcio, precipe la ideo de ĥemia ekvacio, ankaŭ estas aplikebla al transformoj de elementaj partikloj, kaj al nukleaj reakcioj.

Diversaj ĥemiaj reakcioj utilas kombine en ĥemia sintezo por produkti deziratan produkton. En bioĥemio, serio de ĥemiaj reakcioj katalizataj de enzimoj formas metabolan vojon, per kiu okazas sintezoj aŭ malkombinoj ordinare neeblaj en ĉelo sen la enzimoj.

Tipoj de reakcioj

[redakti | redakti fonton]

La vasta diverseco de ĥemiaj reakcioj, kaj aliroj por studi ilin, igas ke ekzistas pluraj metodoj klasifiki ilin. Jen ekzemploj de vaste uzataj terminoj por priskribi reakciojn.

Laŭ energio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ aligrupipgo de atomoj

[redakti | redakti fonton]
  • Izomeriĝo, en kiu ĥemia kombinaĵo strukture rearanĝiĝas sen ŝanĝi sian ĥemian konsiston; vidu je stereoizomeriĝo
  • Rekta kombinadoĥemia sintezo, en kiu almenaŭ du ĥemiaj elementoj aŭ kombinaĵoj unuiĝas por formi pli kompleksan produkton:
N2 + 3 H2 → 2 NH3
  • Ĥemia malkombinadoanalizo, en kiu kombinaĵo malkombiniĝas en plimalgrandajn kombinaĵojn aŭ elementojn:
2 H2O → 2 H2 + O2
  • Anstataŭiga reakcio, en kiu elementon anstataŭigas pli reakciema elemento:
2 Na(s) + 2 HCl(aq) → 2 NaCl(aq) + H2(g)
  • Metateza reakcioduobla anstataŭigo, en kiu du kombinaĵoj interŝanĝas jonojn aŭ ligojn por formi aliajn kombinaĵojn:
NaCl(aq) + AgNO3(aq) → NaNO3(aq) + AgCl(s)
  • Acid-bazaj reakcioj estas tiuj inter acido kaj bazo, sed la difinoj dependas de la uzata acid-baza koncepto. La plej kutimaj estas:
    • La difino de Arrhenius: acidoj disociiĝas en akvo delasante H3O+ jonojn; bazoj disociiĝas en akvo delasante OH jonojn.
    • Difino de Brønsted-Lowry: acidoj donas protonojn (H+); bazoj akceptas protonojn. Inkluzivas la difinon de Arrhenius.
    • La difino de Lewis: Acidoj akceptas elektronparojn; bazoj donas elektronparojn. Inkluzivas la difinon de Brønsted-Lowry.
  • Redoksaj reakcioj, en kiuj okazas ŝanĝoj je la oksidiĝa nombro de atomoj en implikitaj specioj. Tiujn reakciojn oni povas interpreti kiel transigojn de elektronoj inter diversaj molekulaj lokoj aŭ specioj. Tipa ekzemplo de redoksa reakcio estas:
2 S2O32−(aq) + I2(aq) → S4O62−(aq) + 2 I(aq)

en kiu I2 reduktiĝas al I kaj S2O32− (tiosulfata anjono) oksidiĝas al S4O62−.

  • Bruligo, speco de redoksa reakcio en kiu bruligebla substanco kombiniĝas kun oksidiga elemento, kutime oksigeno, por generi varmon kaj formi oksidigitajn produktojn. La termino bruligado kutime uziĝas nur por grandskala oksidigo de tutaj molekuloj, t.e. regata oksidigo de unuopa funkcia grupo ne estas bruligado.
C10H8+ 12 O2 → 10 CO2 + 4 H2O
CH2S + 6 F2CF4 + 2 HF + SF6
  • Organikaj reakcioj ampleksas vastan diversan reakciaron de organikaj kombinaĵoj, t.e. kombinaĵoj de karbono kiel la ĉefa elemento en ilia strukturo. La reakcioj en kiuj organika kombinaĵo povas reakcii, estas difinitaj laŭ funkcia grupo.

Eblas ankaŭ difini reakciojn laŭ ilia mekanismo. Tipaj ekzemploj estas:

Ĥemia kinetiko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĥemia kinetiko.

La rapido de ĥemia reakcio estas mezuro de kiel la koncentritecopremo de la enplektitaj substancoj varias laŭ tempo. Analizi rapidojn de reakcioj gravas por multaj aplikaĵoj ekzemple en ĥemia inĝenierarto aŭ en studado de ĥemia ekvilibro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]