Reakcia produkto

Reakcia produkto aŭ reakcioprodukto aŭ produkto estas substanco kiu eliras kemian reakcion. [1]
Okaze de procedo de kemia reakcio, la reakciantoj, kutime skribitaj ĉe la maldekstra flanko de kemia ekvacio, transformiĝas al reakciaj produktoj, skribitaj kutime ĉe la dekstra flanko de la kemia ekvacio.
Ekzemploj[redakti | redakti fonton]
En la abstrakta reakcio
- A + B → C
A kaj B estas la reakciantoj kaj C estas la produkto de la reakcio.
En fotosintezo kun simpligita reakcia formulo
- 6 H2O + 6 CO2 + lumo → C6H12O6 (glukozo) + 6 O2 (oksigeno)
glukozo kaj oksigeno estas la du produktoj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Libro "Reaktion Kemi 1", ISBN 978-91-27-44065-4, eldonejo NOK, svede, paĝo 49