Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Natri-salpetro, aŭ natria nitrato, estas klaso de nitrato kun formulo NaNO³, do ĝi enhavas Natrion, Nitrogenon kaj Oksigenon. Ĝi estas vitrece brila mineralo senkolora. Ĝi havas trigonan simetrion kaj estas ege durefrakta. Ties relativa maso estas 2,25 kaj ties dureco estas 1,5. Ĝi povas troviĝi kiel resto de dezerta forvaporiĝo. Antaŭ la invento de la sintezo de amoniako produktita el aero, ĝi estis ĉefa konsistaĵo de pulvo. Lastatempe ĝi utilas kiel konsistaĵo de minerala sterko por plibonigo de terkulturado.