Saltu al enhavo

Natria nitrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria nitrido

__ N3−      __ Na+
Kristala strukturo de la Natria nitrido
natria nitrido
Kemia strukturo de la
Natria nitrido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria salo de nitrida acido
  • Nitrido de natrio
Kemia formulo
Na3N
CAS-numero-kodo12136-83-3
PubChem-kodo135116245
Fizikaj proprecoj
AspektoMalhelruĝa aŭ malhelblua solido
Molmaso82.97601 g mol−1
Denseco1,84 g/cm3
Fandopunkto87 °C
Sekurecaj Indikoj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H317
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P280, P363, P321, P333+313, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria nitrido, nitrido de natrioNa3N estas neorganika kombinaĵo de natrio kaj nitrogeno, derivita el nitrida acido[1], kiu estas ekstreme malstabila kaj povas generiĝi kiam pakaĵoj de natrio kaj nitrogeno kombiniĝas, deponitaj sur substrato de safiro sub la temperaturo de la likva nitrogeno (−196 °C). Per hejtado, la kombinaĵo malkomponiĝas sub 87 °C en ĝiaj konstituaj elementoj.

Karakterizaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Natria nitrido povas esti malhelruĝa aŭ malhelblua, dependante de la sintezo de la kombinaĵo laŭ propraj kondiĉoj. Ĝi ne montras malkomponigajn signojn post pluraj semajnoj kondiĉe ke estu sub meditemperaturo. La kombinaĵo ne havas fandopunkton kaj malkomponiĝas en ĝiaj komencaj elementoj kiel elmontrita per uzo de spektrometria maso ĉirkaŭ 360K. La hipoteza entalpio pri formado por la kombinaĵo estas +64 kJ/mol.

  • Natria nitrido prepareblas per fandado de amoniako kun hejtata metala natrio:
  • Aŭ ankaŭ trapasante elektrajn malŝarĝojn tra metala natrio en atmosfero de nitrogeno:
  • Natria nitrido sintezeblas pere de termika malkomponiĝo de sodamido:
  • Ĉi-tiu reakcio uzatas en la funkciado de la aŭtomobilaj aerkusenoj:Per hejtado aŭ okaza trafo, la kombinaĵo malkomponiĝas sub 87 °C en ĝiaj konstituaj elementoj:

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]