Safiro

Safiro estas malhele blua diafana juvelŝtono. Ĝi estas korundo (aluminia oksido) kaj ekzistas diverskolora krom ruĝa (tiam temas pri rubeno). Laŭ la Mohs-skalo pri dureco, ĝi estas relative malmola gemo, kies valoro estas 9.
Famaj safiroj[redakti | redakti fonton]
- Safiro Logan (423-karata, 84,6 g).
- Safiro Nertamphia (216 karata)
- Safiro "Stelo de Hindio" (563.35 karata)
Simbolo[redakti | redakti fonton]
En franca tradicio safiro estas la simbolo de 16 jaroj de geedziĝo: "noces de saphir" (safira nupto).