Dunatria inozinato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dunatria inozinato
Kemia strukturo de la
Dunatria inozinato
Kemia formulo
C10H11N4Na2O8P
CAS-numero-kodo 4691-65-0
ChemSpider kodo 19594
PubChem-kodo 20819
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkoloraj aŭ blankaj kristaloj
Molmaso 392.17 g mol−1
Fandopunkto 175
Sekurecaj Indikoj
Risko R23/24/25 R36/37/38
Sekureco S22 S26 S36 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H361, H373
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P260, P281, P308+313, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Dunatria inozinato, inozinato de dunatrioC10H11N4Na2O8P estas organika dunatria salo el "inozinata acido", uzata kiel nutro-aldonaĵo (E631) kaj ofte trovata en rapidofaraj makaronio, frititaj terpomoj kaj gamo da aliaj manĝetoj. Tiu kombinaĵo estas stabila sed neakoridgebla kun fortaj oksidigagentoj.

Uzo kiel nutro-aldonaĵo[redakti | redakti fonton]

Dunatria inozinato uzatas kiel gustiga plibonigilo kune kun ununatria glutamato por krei la guston de umamo. Kune kun dunatria guanilato, ĝi aldonatas al nutraĵoj, sed ununatria glutamato laŭŝajne forestas, eble pro tio ke glutamata acido estas provizita kiel parto de alia ingredienco aŭ nature okazas en aliaj produktoj tiel kiel tomatoj, parmezana fromaĝo aŭ gistoekstrataĵoj.

Origino[redakti | redakti fonton]

Dunatria inozinato ĝenerale derivatas el viando aŭ fiŝo. Kvankam ĝi kutime estas ne-vegetara produkto, ĝi prepareblas el tapioka amido sen ajna bestoprodukto partoprenante en ĝia manufakturado. La produktanto povas provizi informojn pri la origino kaj kelkfoje ĝi estas identigita kiel "vegetara" en listoj da ingrediencoj kiam produktita elde plantofontoj.

Toksologio kaj sekureco[redakti | redakti fonton]

En Usono la averaĝa konsumo de ribonukleotidoj estas 4 mg potage, kompare al 2 g potage de la nature okazantaj purinoj. Raportoj de la FDA komitato ne trovis evidentaĵojn pri kancerogeneco, teratogeneco aŭ adversaj efektoj pri reproduktiĝo. En 2004, dunatria inozinato estis forigita el la listo de nutro-aldonaĵoj fare de Komisio pri Nutro-kodekso[2], tamen, ĝi ankoraŭ listiĝas en la lasta listo de la jaro 2009.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PubChem
  2. Codex Alimentarius: Cereals, Pulses, Legumes and Vegetable Proteins, Food and Agriculture Organization of the United Nations, Joint FAO/WHO Food Standards Programme