Saltu al enhavo

Natria metakrilato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria metakrilato
Natria metakrilato
Natria metakrilato
3D Kemia strukturo de la
Natria metakrilato
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C4H5NaO2
CAS-numero-kodo5536-61-8
ChemSpider kodo20401
PubChem-kodo3255932
Fizikaj proprecoj
AspektoBlanka solido
Molmaso108.07 g mol−1
SmilesCC(=C)C(=O)[O-].[Na+]
Denseco2,703 g/cm3
Fandopunkto300 °C
Sekurecaj Indikoj
RiskoR21 R22 R35
SekurecoS(S1/2) S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria metakrilato, metakrilato de natrioC4H5NaO2 estas organika kombinaĵo rezultanta el reakcio inter metakrilata acido kaj kaŭstika sodo. Akrilata acido kaj ĝiaj esteroj suferas reakciojn en la duobla ligilo kiu facile kombiniĝas kun alia de sia speco aŭ kun aliaj monomeroj (ekzemple, amidoj, metakrilatoj, akrilonitriloj, viniloj, stirenoj kaj butadienoj) por formi homopolimerojn aŭ kunpolimerojn kiuj uzatas en la produktado de protektotavolaĵoj, gluaĵoj, elastomeroj, superabsorbaj polimeroj, flokigantoj samkiel fibroj kaj plastaĵoj.

La unua akrilata acido, deirmaterialo por produktado de natria metakrilato, estis kreita en 1843.[2] La metakrilata acido, derivita el la akrilata acido estis formulita en 1865. La reakcio inter la metakrilata acido kaj la metanolo rezultas en la estero metakrilato de metila. En 1877, la germana kemiisto La germanaj kemiistoj Rudolph Fittig (1835-1910) kaj Donald R. Paul (1939-) malkovris la polimerizan procezon kiu transformas metilan metakrilaton en poli-metilan metakrilaton.

En 1933 la germana kemiisto Otto Röhm (1876-1939) kaj Otto Haas (1872-1960) patentis kaj registris la komercan markon "Plexiglas".[3] En 1936, la unua komerce disponebla produktado de akrilataj sekurecaj vitraĵoj komenciĝis. Dum la 2-a Mondmilito, akrilataj vitraĵoj estis uzataj en periskopaj submarŝipoj, ventekranoj, tegaĵoj, kaj protektoturoj por aviadiloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]