Metakrilata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metakrilata acido
Plata kemia strukturo de la Metakrilata acido
Tridimensia strukturo de la Metakrilata acido
Metakrilata acido trovatas en la folioj de la kamomilo
Alternativa(j) nomo(j)
  • α-metakrilata acido
  • 2-Propenata acido
  • 2-metil-akrilata acido
  • 2-metil-propenata acido
Kemia formulo
C4H6O2
CAS-numero-kodo 79-41-4
ChemSpider kodo 3951
PubChem-kodo 4093
Merck Index 15,6013
Aspekto senkolora solido aŭ likvaĵo
kun akre malagrabla odoro
Fizikaj proprecoj
Molmaso 86.06 g·mol−1
Denseco 1.015 g cm−3
Fandpunkto 15 °C
Bolpunkto 161 °C
Refrakta indico  1,4314
Ekflama temperaturo 77.2 °C
Memsparka temperaturo 400 °C
Solvebleco Akvo:9 g/100ml
Mortiga dozo (LD50) 180 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R20/21/22 R35 R37
Sekureco S20/21/22 S26 S35
S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302+332, H311, H314, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P280, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Metakrilata acido estas organika acida kombinaĵo, senkolora kaj viskozeca likvaĵo kun malagrabla odoro. Ĝi estas solvebla en varma akvo kaj mikseblas kun plejmulto el la organikaj solvantoj. Metakrilata acido industrie produktatas larĝaskale kiel antaŭanto de ĝiaj esteroj, ĉefe la metila metakrilato kaj ĝia polimero la polimetila metakrilato.

La metakrilatoj havas sennombrajn uzojn, plej specife en la manufakturo de polimeroj. La metila metakrilato nature okazas en etaj kvantoj en la oleo de la Chamaemelum nobile. Akrilata kaj metakrilata acidoj facile polimerizas en ĉeesto de lumo, varmo kaj oksigeno, kaj ankaŭ sub la agado de oksidigagentoj tiaj kiaj la peroksidoj. Ankaŭ ripetitaj frostoj kaj fandprocezoj povas kaŭzi polimerizon.

Geometria Izomerio
krotonata acido
izokrotonata acido metrakrilata acido
Krotonata acido
Izokrotonata acido
Metakrilata acido

Historio[redakti | redakti fonton]

Metakrilata acido estis unue sintezita de Edward Frankland (1825-1899)[1] kaj Baldwin Francis Duppa (1828-1873)[2] sub la formo de ĝia etila estero per reakcio kun fosfora kvinklorido kaj estero de izobuterata acido. En 1880, la polimera formo de la metakrilata acido estis unue priskribita. Ĝi nature okazas kiel estero de la kamomiloleo.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • La industria metodo por sintezado de la metakrilata acido kaj ĝiaj esteroj sidas sur la interagado de acetono-cianohidrino kaj akvo:
Sintezo de Metakrilata acido ekde la acetonocianohidrino.

[3]

Sintezo de Metakrilata acido ekde la izobutirata acido.
Sintezo de Metakrilata acido ekde la metakroleino.
  • Per oksidado de la izobutileno kun nitrogena duoksido
  • Per kataliza oksidado de la izobutileno kun atmosfera oksigeno tra la etapo de la metakroleina formiĝo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]