Natria bisulfido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria bisulfido
Natria bisulfido
Kemia strukturo de la
Natria bisulfido
Natria bisulfido
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia bisulfido
3D Kemia strukturo de la
Natria bisulfido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena sulfido de natrio
  • Bisulfido de natrio
  • Natria salo de bisulfida acido
Kemia formulo
NaSH
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 26058
PubChem-kodo 28015
Fizikaj proprecoj
Aspekto flaveca delikveska solido
kun odoro je putra ovo
Molmaso 56,063 g mol−1
Denseco 1,79 g/cm3
Fandopunkto 350 °C (662 ; 623 K) (anhidra)
Solvebleco
Ekflama temperaturo 90 °C °C
Sekurecaj Indikoj
Risko R17 R23 R24 R25 R31 R34
Sekureco S3 S26 S36/37/39 S45 S51
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H301, H311, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P234, P260, P264, P270, P273, P280, P301+310, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P361, P363, P391, P405, P406, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria bisulfido, bisulfido de natrioNaSH estas neorganika komponaĵo, natria salo de sulfida acido, flava substanco kaj produkto de nekompleta neŭtraligo de sulfida acido[2] kaj natria hidroksido. Bisulfido de natrio estas taŭga reakcianto por sintezo de organikaj kaj neorganikaj sulfuraj komponaĵoj, kelkfoje kiel solida reakcianto, sed pli ofte en akva solvaĵo.

Pura solida natria bisulfido estas senkolora kaj kutime odoras je sulfida acido pro hidrolizo de la atmosfera humideco. Kontraŭe al natria sulfido, kiu estas nesolvebla en organikaj solvantoj, bisulfido de natrio, kiu estas elektrolito estas pli solvebla. Alternative, anstataŭ NaHS, H2S povas esti traktata per organika amino por estigi amonian salon[3]. Solvaĵoj de HS estas sensivaj al oksigeno, kaj konvertiĝas ĉefe al polisulfidoj, indikita per la apero de la flava koloro.

Strukturo kaj proprecoj[redakti | redakti fonton]

Kristala natria bisulfido suferas du fazajn transirojn. Sub temperaturoj pli altaj ol 360 K, NaHS alprenas la strukturon de NaCl, kaj tio implicas ke la jonoj HS kondutas sin kiel sfera anjono pro ĝia rapida rotacio kondukante al okupado de ok ekvivalentaj pozicioj. Malpli alta ol 360 K, iu romboedra strukturo estiĝas, kaj la jono HS transformiĝas en kvazaŭdiska[4] formato. Malsupre de 114 K, la strukturo fariĝas unuklina. La rubidiaj kaj kaliaj analogaj komponaĵoj kondutas sin sammaniere.

NaHS havas relative malalta fandopunko je 350 °C. Krom la anhidraj formoj, tiu substanco estas estigebla per du malsamaj hidratoj NaHS · 2H2O kaj NaHS · 3H2O. Ĉi-tri specimenoj estas senkoloraj kaj simile kondutas sin, sed ne idente.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • En laboratorio, natria bisulfido estiĝas pere de reakcio inter la organometalaĵo metokso-natrio kaj sulfida acido:

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

  • La akvaj solvaĵoj de natria hidrogena bisulfido estas alkalaj pro la hidrolizo de la anjonoj:

En varma akvo la ekvilibro de la reakcio ŝanĝas dekstren pro forigo de la sulfida acido.

  • Ĝi estas facile atakata de fortaj acidoj:
  • En alkala medio ĝi estigas polisulfidojn:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ixom[rompita ligilo]
  2. Handbook of Corrosion Data, Bruce D. Craig,David S. Anderson
  3. Wiley Guide to Chemical Incompatibilities, Richard P. Pohanish,Stanley A. Greene
  4. (diskoida)