Amino
publikigita versio estis patrolita je 3 aŭg. 2020. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 3 aŭg. 2020.
Amino estas kolekta nomo por nitrogen-entenaj organikaj kombinaĵoj karakterizataj de aminogrupo. Aminoj teorie aŭ fakte devenas el amoniako, en kiu organikaj kombinaĵoj, kiel alkiloj aŭ ariloj, anstataŭas unu aŭ pli da hidrogenaj atomoj. Kombinaĵoj kun la nitrogenatomo apud karbonilo nomiĝas amidojn kaj havas malsamajn kemiajn ecojn.
Al la naturaj aminoj apartenas la alkaloidoj kaj la aminoacidoj. Pro tio, la franca kemiisto Charles-Adolphe Wurtz trovinte la aminojn en 1849 komence nomis ilin artefaritaj alkaloidoj.
Oni uzas en la industrio multajn aminojn por produktado de pneŭoj, medikamentoj, sintezaj rezinoj, fibroj kaj kolorigaĵoj. Gravaj industriaj aminoj estas anilino, aromata amino, kaj trimetilamino, triaranga alifata amino.
Oni distingas unua-, dua- kaj triarangajn aminojn, laŭ la alligataj organikaj grupoj anstataŭ la hidrogenatomoj. La di-, tri- kaj poliamino entenas du, tri aŭ pli da aminogrupoj el la supraj tipoj.
Nomenklaturo[redakti | redakti fonton]
Kiam la aminogrupo prioritatas, la molekulan nomon finas sufikso "-amino". Kontraŭe ĝi havas prefikson "amino-"
Sintezoj[redakti | redakti fonton]
Klasike, la aminoj estas kreataj de alkilado el malaltarangaj aminoj. Per alkilado de amoniako ekestas unuarangaj aminoj, kiujn poste oni povas alkiladi en dua- kaj triarangajn aminojn. La alkilado de triarangaj aminoj fordonas salojn de kvarrangaj aminoj.
Ekzistas aliaj metodoj:
- La unuarangajn aminojn oni povas estigi per redukto de azidogrupo;
- Ankaŭ la aminojn povas fordoni la redukto de amido per hidrido;
- La redukta aminado ebligas la kreadon de aminoj kun flankaj grupoj, el karbonaj kombinaĵoj, (aldehidoj aŭ ketonoj).
Sintezo 1[redakti | redakti fonton]
- Sintezo de aminoj per traktado de alkoholo kun amoniako:
Tamen, se ni uzas du molarojn da amino, la fina produkto estas sekundara amino:
Sekve, se ni uzas tri molarojn da amino, la fina produkto estas terciara amino:
Sintezo 2[redakti | redakti fonton]
- Preparado de aminoj per reduktado de nitrokombinaĵoj en ĉeesto de LiAlH4:
Sintezo 3[redakti | redakti fonton]
- Preparado per traktado de kloridoj kun amoniako:
Sintezo 4[redakti | redakti fonton]
- Sintezo de Gabriel: Reakcio inter klorido kaj ftalimido donante kiel flankprodukton kalian ftalaton kaj KBr:
Sintezo 5[redakti | redakti fonton]
- Per hidratigo de izocianatoj:
Sintezo 6[redakti | redakti fonton]
- Hidrolizo de ureoj en alkala medio:
Sintezo 7[redakti | redakti fonton]
- Rearanĝo de Hofmann: Temas pri reakcio inter primara amido kaj natria hipobromito:
Sintezo 8[redakti | redakti fonton]
- Rearanĝo de Curtius: Kreita en 1885, ĉi-reakcio estas simila al la Rearanĝo de Hofmann, tamen la reakciaĵoj estas amido kaj nitrita acido:
Reakcioj[redakti | redakti fonton]
Reakcio 1[redakti | redakti fonton]
- Kun nitrozila klorido primaraj aminoj donas alkilan kloridon:
Reakcio 2[redakti | redakti fonton]
- Kun sekundaraj amino, nitrozila klorido donas nitrozaminojn:
Reakcio 3[redakti | redakti fonton]
- Kun karbonila klorido, aminoj donas izocianatojn:
Reakcio 4[redakti | redakti fonton]
- Aminoj reakcias kun fenilaj izocianatoj por doni substitutitan ureon, kiuj estas kristalaj kaj taŭgas por karakterizi la aminojn:
Reakcio 5[redakti | redakti fonton]
- Kun acetila klorido aminoj formas amidon:
Reakcio 6[redakti | redakti fonton]
- Kun acetata anhidrido aminoj formas amidon kaj la respektivan karboksilatan acidon:
Reakcio 7[redakti | redakti fonton]
- Karbilamina reakcio: Ankaŭ konata kiel "Sintezo de Hoffman isocianido", temas pri interagado de primara amino, kloroformo kaj bazo:
Reakcio 8[redakti | redakti fonton]
- Testo de la mustardoleo de Hoffman: Tiu eksperimento taŭgas por diferencigi primarajn aminojn elde sekundaraj aminoj. Oni devas agnoski ke la izotiocianatoj havas mustardosimilan odoron:
Ecoj[redakti | redakti fonton]
La nitrogena atomo de aminoj enhavas solan elektronan paron. Tio igas la aminojn bazajn kaj nukleofilajn. Ĉe unua- kaj duarangaj aminoj, la ligo N-H povas rompiĝi, tial igante ilin iom acidajn.
Aminoj[redakti | redakti fonton]
- Anizilamino
- Butilamino
- Furfurilamino
- Heksilamino
- Heptilamino
- Izobutilamino
- Miristilamino
- Neopentilamino
- Pentilamino
Organikaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|