Cikloheksilamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cikloheksilamino
Cikloheksilamino
Plata kemia strukturo de la Cikloheksilamino
Cikloheksilamino
Tridimensia strukturo de la Cikloheksilamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Aminocikloheksano
  • Aminoheksahidrobenzeno
  • Heksahidroanilino
  • Cikloheksilamino
  • Heksahidrobenzenamino
Kemia formulo
C6H13N
CAS-numero-kodo 108-91-8
ChemSpider kodo 7677
PubChem-kodo 7965
Merck Index 15,2722
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flaveca likvaĵo
kun amina odoro kaj amara gusto[1]
Molmaso 99.17 g·mol−1
Denseco 0.8647 g cm−3
Fandpunkto −17.7 °C
Bolpunkto 134.5 °C
Refrakta indico  1,4565
Ekflama temperaturo 28.6 °C
Memsparka temperaturo 293 °C
Acideco (pKa) 10.64
Solvebleco Akvo:Tre solvebla en akvo, etanolo,
ketonoj, acetonoj kaj esteroj
Mortiga dozo (LD50) 156 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R10 R21 R22 R23 R24
R25 R34 R36 R37 R38 R41 R62
Sekureco S26 S36 S37 S39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H301, H311, H314, H361, H402
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P264, P270, P273, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P313, P361, P363, P370+378, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Cikloheksilamino estas organika komponaĵo apartenanta al klaso de la alifataj aminoj. Ĝi estas senkolora iomete fiŝodora kaj amargusta likvaĵo, kvankam tiel kiel multaj specimenoj de aminoj ĝi povas koloriĝi pro ekzisto da malpuraĵoj.

Ĝi estas solvebla en akvo kaj en multaj organikaj solvantoj kaj tiel kiel aliaj aminoj ĝi estas malforta bazo sed ĝi estas pli forta ol ĝiaj aromatajhomologoj. Ĝi uzatas kiel peranto en la produktado de multaj organikaj kombinaĵoj interalie la ciklamatoj.

Ĝi ankaŭ uzatas kiel akcelilo por la kaŭĉuka produktado, konstrubloko por farmaciaĵoj, tiaj kiaj analgeziaĵoj, mukolizaĵoj kaj bronkodilatigiloj. Kiel amino, tiel ĝi estas korodo-inhibanto. Kelkaj dolĉigiloj derivas el ĉi-amino, ĉefe la ciklamatoj. La heksazinono, uzata kiel herbicido devenas el la cikloheksilamino.

Herbicido heksazinono, iu derivaĵo el la cikloheksilamino.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

  • Cikloheksilamino estas industrie sintezata per kataliza hidrogenigo de la anilino sub alta temperaturo kaj premo:

anilinocikloheksilamino

Altaj rendimentoj produktiĝas kiam uzatas nikelaj aŭ kobaltaj kataliziloj traktitaj per bazaj oksidoj. Raney kobalta katalizilo traktita kun kalcia oksido kaj natria karbonato donas cikloheksilaminan rendimenton superan ol 96% sub 230 °C kaj 6 MPa.

Alternativa maniero estas la interagado de la cikloheksanolo kaj amoniako sub kobalta katalizilo aŭ silicio-aluminiata kalcio, temperaturo je 220 °C kaj premo je 20MPa.

cikloheksanolo+amoniakocikloheksilamino+akvo

Uzante la saman proceduron cikloheksanono povas hidrogeniĝi kun amoniako sub aminigaj kondiĉoj per uzo de nikela aŭ kobalta kataliziloj. Alia procedo estas traktado de la fenolo kun hidrogeno kaj amonio sub rodia katalizilo.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]