Natria duacetato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria duacetato
Natria duacetato
Ebena reprezentado de
natria duacetato
Natria duacetato
3D Kemia strukturo de la
Natria duacetato
Alternativa(j) nomo(j)
Natria acetoacetato
Kemia formulo
[H3C-COO-]2HNa
CAS-numero-kodo 126-96-5
ChemSpider kodo 29100
PubChem-kodo 23662384
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka delikveska pulvoro
Molmaso 142,09 g mol−1
Solvebleco Akvo:Solvebla
Mortiga dozo (LD50) 4960 mg/kg (muso, buŝa)
Sekureco S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P305, P310, P338, P351
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria duacetato, duacetato de natrio[H3C-COO-]2HNa estas natria salo de acetata acido, senkolora solido uzata kiel spicaĵo kaj antimikroba agento. Ĝi estas higroskopa substanco konata pro ĝia gustiga propreco, kontrolanto de pH, nutro- konservanto kaj sekvestranto. Kiel nutro-aldonaĵo ĝi ricevas la nombron E262 kaj uzatas por reliefigi la guston de la vinagro kaj salo. Kiam malkomponita, ĝi eligas acidajn fumojn kaj iritajn substancojn.

Preparado kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La salo estiĝas pere de duonneŭtraligo de la acetata acido sekvata de vaporigo de la solvaĵo. Ĝi povas konsideriĝi kiel rezulto de la homoasociiĝo[3], iu efekto kiu plibonigas la acidecon de la acetata acido en koncentrita solvaĵo:

2 CH3CO2H + NaOH → Na+[(CH3CO2)2H] + H2O

Same priskribita kiel natria salo de acetata acido, ĝi plej bone raportatas kiel natria salo de hidrogeno-ligita anjono CH3CO2H. La distanco inter la oksigenaj atomoj O-O estas ĉirkaŭ 2,47 Å. La specimeno ne havas signifoplenan ekzistado en solvaĵo sed estigas stabilajn kristalojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Niacet[rompita ligilo]
  2. Carl Roth
  3. En acido-baza kemio, homoasociiĝo, kiu estas vorto aprobina de IUTAK, estas asocio inter iu bazo kaj ĝia konjuga acido pere de hidrogena ligo.