Natria dukloroacetato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria dukloroacetato
Kemia strukturo de la
Natria dukloroacetato
Tridimensia strukturo de la
Natria dukloroacetato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Dukloroacetato de natrio
  • Natria salo de dukloroacetata acido
Kemia formulo
C2HCl2NaO2
CAS-numero-kodo 2156-56-1
ChemSpider kodo 15679
PubChem-kodo 517326
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka aŭ flaveca pulvoro
Molmaso 150924 g mol−1
Fandopunkto 198
Solvebleco Solvebla
Acideco (pKa) 1.37
Mortiga dozo (LD50) 2820 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/37/38
Sekureco S26 S36 S37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H315, H319, H351
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P281, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Natria dukloroacetato, dukloroacetato de natrio (DKN) aŭ C2HCl2NaO2 estas natria kombinaĵo de acetata acido kie du el la tri hidrogenoj el la metila grupo estas anstataŭata de kloratomoj. La saloj kaj esteroj de la dukloroacetata acido nomatas dukloroacetatoj. Saloj de DKN uzatas kiel drogoj pro tio ke ili inhibas la enzimon piruvata[2] malhidrogenaza[3] kinazo[4].

La unuaj raportoj pri ĝia aktiveco kontraŭ kancerĉeloj kondukis pacientojn al mema traktado kun DKN, kiu estas komerce disponebla laŭ ne farmaciaj gradoj. Preparaj studoj konkludis ke DKN estas sekura substanco, tamen tiuj esploroj ne sukcesis determini ĝian efikecon.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Dukloroacetato de natrio montriĝas havi sennombrajn efektojn sur la vojoj de la permetabolo. Eksperimentoj raportas ke la komponaĵo sukcesas inhibi la glukoneogenezon[5] kaj stimuli la uzon de la periferia glukozo.. Oni malkovris ke ĝi faciligas la oksidiĝon de laktatoj per plialtigo de aktiveco de la piruvata malhidrogenazo.

Ĉi-substanco same elmontras la kapablecon je inhibado de lipogenezo[6] kaj kolesterolgenezo[7], samkiel ĝia propra metabolo. Krom tio, eksperimentoj elmontras ke natria dukloroacetato plibonigas la korfunkcion kaj la mekanika efikeco de la maldekstra ventriklo per faciligo de miokardia metabolo de laktatoj kaj karbohidratoj. Aliaj esploroj sugestas ke la natria dukloroacetato inhibas tumorkreskon kaj inhibas la dismultiĝon samkiel induktas la apoptozon en kancerĉeloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sigma Aldrich
  2. Neonatal Formulary: Drug Use in Pregnancy and the First Year of Life, Sean B. Ainsworth
  3. La enzimo piruvata malhidrogenazo kontribuas por transformado de la piruvato en acetil-kolino pere de procezo konata kiel piruvata senkarboksiligo.
  4. En biokemio, kinazo estas tipo de enzimo kiu katalizas la transiron de fosfataj grupoj kun alta energio (kiel la ATP) al specifaj substratoj.
  5. Biochemical journal
  6. Biochemical journal
  7. Journal of the American Society of Nephrology